Tin nhắn: 32
Nội dung: Esperanto
erikano (Xem thông tin cá nhân) 21:43:07 Ngày 01 tháng 4 năm 2009
horsto:Saluton!Saluton
Min ankaŭ interesas la demando, kial Zamenhof definis transitevecon aŭ netransitivecon por ĉiu sola verbo. Li certe havis bonajn kialojn.
Mi kredas ke Zamenhof... neniam definis "transitivecon" ! (Mi certas, fakte !)
Tio estas nur afero kaj "ideo" de "gramatikistoj", multe pli malfrue (mi kredas : nur ekde 1990 aŭ 1996 !)
Ili NUR analizas la "parolatan lingvon", ĉiam kiel ĝi estas "parolita"
(Ĉar la plej nunan lingvon, neniam gramatikistoj povas analizi !! ! )
NE forgesu :
" La 16 reguloj... estas la sola parto de la Esperanta gramatiko kiu estas nepra."
(Fonto : http://eo.wikipedia.org/wiki/16_reguloj_de_grama...)
(Certe, poste, vi devus lerni iom vortojn kaj iom "kutimajn frazojn" aŭ "lingvaj kutimoj" , antaŭ paroli flue )
russ (Xem thông tin cá nhân) 09:37:50 Ngày 02 tháng 4 năm 2009
erikano:Mi kredas ke Zamenhof... neniam definis "transitivecon" ! (Mi certas, fakte !)Eble li ne difinis ĝin ĉar li supozis, ke la koncepto sufiĉe evidentas... Vi ja scias, kio ĝi estas, eĉ se vi ne ŝatas ĝin.
Tio estas nur afero kaj "ideo" de "gramatikistoj", multe pli malfrue (mi kredas : nur ekde 1990 aŭ 1996 !)Nur ekde 1990?! Mi esperas, ke vi ne sentas vin certa ankaŭ pri tio...
Aŭ ĉu vi ŝercas, pro la unua de aprilo?