Al la enhavo

Lingua franca nova (LFN) o /aù Esperanto ?

de Senegaùlo, 2009-marto-25

Mesaĝoj: 102

Lingvo: Esperanto

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-29 01:49:27

Do eklernu la mandarinan aŭ la hindian aŭ la indonezian (almenaŭ du el ili ne havas deklinaciojn), kaj se vi ne kapablos, elpensu internacian lingvon, kiu baziĝu en la tri el tiuj ĉefaj aziaj lingvoj!...

Donce comensa aprende xines o hindi o indonesian (a min du de la tre no ave declinas), e si vos no pote, inventa un lingua internasional ce se basi sur la tre de esta linguas asian xef!...

R2D2! (Montri la profilon) 2009-marto-29 02:04:37

Senegaùlo:Do eklernu la mandarinan aŭ la hindian aŭ la indonezian (almenaŭ du el ili ne havas deklinaciojn), kaj se vi ne kapablos, elpensu internacian lingvon, kiu baziĝu en la tri el tiuj ĉefaj aziaj lingvoj!...
Kaj vıa lıngvo estas latınıda. Mı ne kredas tıon, ke slavoj aŭ ĝermanoj komprenos ĝın, sen antaŭa lernado (samkıel onı lernus la mandarınan, la hındıan, aŭ la ındonezıan)

—Ilhuıtemoc δ

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-29 02:52:45

La internacia vortaro samkiel la scienca estas latindevena kaj la latiniĝo de la aliaj lingvoj estas realaĵo same kiel la adopto de la latina alfabeto...

La vocabulo internasional como ance siensal es latina e latini de otra linguas es real como ance adota de la alfabeta latina...

Mi ne diris ke oni ne bezonos antaŭe lerni ĝin! Oni ja lernas la anglan, kiu estas centfoje pli malfacila...

Me no ia dise ce on no nesesa aprende el ante! On serta aprende engles, ce es sento veses plu dur...

nikko (Montri la profilon) 2009-marto-29 08:31:26

>La antikvaj lingvoj havis liberan vortordon >kaj multajn kazojn, foje pli ol dek... Do la >rusa lingvo, kiu plu ne havas pli ol kvin >kazojn estus en fazo de primitiviĝo ?!...

Rusa havas 6 oficialajn kazojn. Unu el ili estas dispartigebla je 2 pliaj... kaj ellaboriĝis novaj, kazoj, se tion eblas diri pri novvokativo. Nun estas malnovvokativo kaj novvokativo samtempe. Do, rusa ne tre primitiviĝas.

Esperanto ne estas primitiva, ĝi ja havas almenaŭ du kazojn, kaj tio sufiĉas por libere esprimiĝi.

Viaj paroloj pri "ĉefaj lingvoj" ridindas. Laŭ mia scio portugala eĉ ne estas oficiala lingvo de UN.

Slavoj estas plaj granda etnogrupo de Eŭropo, interalie. Kaj fakte ne nur slavaj lingvoj havas kazojn, ne forgesu pri germana kaj kelkaj aliaj.

Certe pro riĉeco de formoj, kaza sistemo ktp Latino antikva estas konsiderata serioza klasika lingvo, kaj eĉ nun lernatas de diversfakuloj. Aŭ ĉi vi pensaske oni ĝin lernas pro ĝia antikva kaza sovaĝeco? rideto.gif

nikko (Montri la profilon) 2009-marto-29 08:43:09

Kaj anglan oni nun uzas ne pro facileco de lernado, tiuokaze estu pli facile lerni Esperanton ĉu ne? GRavas nur ŝtata potenco de angloparolantaj landoj. Heredeco de Brita Imperio. Same kiel disvasteco de hispana kaj portugala en sudameriko estas heredeco de perforta intrudo, lokaj lingvoj preskaŭ mortis. Neniu elektis laŭ facileco. Estas pure politika afero.

P.S. Al mi tre ne plaĉas procezoj okazantaj en moderna rusa, mi volonte revenigus antaŭrevolucian gramatikon kaj skribsistemon. Oni diras ke tio eblas nun ridulo.gif

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-30 00:28:56

La portugala lingvo estas tiom parolata kiom la rusa sed ja en preskaŭ ĉiuj kontinentoj...

Eŭropo : Portugalo kaj Galikio
Afriko : Gineo-Bisao, Kapverdio, Santome-Kaj-Prinsipo, Angolo kaj Mozambiko
Azio : Goa (Hindio), Makaŭ (Ĉinio) Kaj Orienta Timoro
Ameriko : Brazilo (nur pro tio ke ĝi estas la lingvo unika de tuta Brazilo kaj parto de Afriko, ĝi povos havi en proksima estonteco rolon pli grava ol la hispana...)

Vi ne povas fermi viajn okulojn antaŭ la fakto ke ekzistas tendenco al simpligo de la lingvoj ĝenerale aŭ/kaj malapero de la plejmulto el ili...

Se la du kazoj de esperanto sufiĉas por bone esprimi sin, kial do havi pli? Kaj kial ne nulo?! Mi opinias ke la ideala nombro de kazoj estas nulo, same kiel la ideala nombro de fleksioj en konjugacio...

La rusa evoluas laŭ maniero kiu ne plaĉas al vi sed ankaŭ la franca, angla, portugala lingvoj kaj eble la plej granda nombro el ili, kaj konservatismo ne permesos pli longan vivon, sed male...

Dónce, si vos vóle ce tóta ómes póte comuníca éntre se, vos nesésa un língua cómo la língua fránca nóva, ce es un língua símple e eficás, ce es fasíl aprendable e áve un vocabúlo internasionál, fasíl pronunsiáble...

Me no trádui car no es nesesáda trádui, an (eĉ) per un rusce!... sal.gif Spokójnoj noĉ'! Nóte bon!

c = k
j = ĵ
x = ŝ
´ = silába asentuáda

nikko (Montri la profilon) 2009-marto-30 03:51:43

Senegaùlo:

Vi ne povas fermi viajn okulojn antaŭ la fakto ke ekzistas tendenco al simpligo de la lingvoj ĝenerale aŭ/kaj malapero de la plejmulto el ili...
Multaj tendencoj ne estas provizore saĝaj. Vi eble scias pri teorio de Sapir-Whorf.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-marto-30 20:47:57

Transiro de alia fadeno:

Senegaùlo:
Kiam mi diras "ridinda lingvo" mi ne intencas ofendi... sed atentigi pri la rigardo de normalaj homoj al Eo... Oni agu racie kaj praktike prefere ol pasie kaj religie...

Se mi parolas pri lfn, tio estas ĉar unue, estas loko en ĉi tiu forumo pot tia temo kaj due, ĉar mi konsideras ĝin pli taŭga por internacia lingvo ol Eo...

Se Eo estus tiel taŭga, ne estus tiom da alternativaj lingvoj nek esperantistoj interesiĝantaj pri ili...
Jen mi denove:

Unue: Kial laŭ vi kombino de literoj aŭ eĉ unuopa litero estas "ridinda". Ĉu eble la tuta alfabeto estas ridinda?? Laŭ mi via starpunkto vere estas ridinda.
Due: Ĉu vi ne ie skribis ke vi komencis lerni LFN-on nur antaŭ unu aŭ du semajnoj? Do vi posedas imponan memkonfidon juĝante pri avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la lingvoj.
Trie: Kompreneble la nombro de proponoj al novaj planlingvoj sciigas nenion pri la taŭgeco de Esperanto - multaj sentas sin vokitaj sed malmultaj estas elektitaj!!
Kvare: Mi ne estas religiulo, eĉ ne se temas pri Esperanto. Mi bone scias ke en la movado multaj personoj laŭ mi tro multe uzas esperanton por diskuti esperanton aŭ soleni diversajn jubileojn ktp. Tiuj, kiuj volas kompreneble povas fari tion. Por mi plej gravas uzi ĝin por preskaŭ tagaj kontaktoj kun amikoj diverslande. Malgraŭ ke ankaŭ esperantistoj tro malmultas, tamen ĝia anaro estas tre granda kompare al ajna alia planlingvo. Kaj kial lerni lingvon se ne estas homoj al kiuj eblas komuniki?

Por ekzerci mi tradukas faman svedan romanon al Esperanto. La malfacilaĵoj, kiujn mi trafis, ne estas aliaj ol se mi tradukus al ajna fremda lingvo. Ĉefe temas pri unikaj svedaj parolturnoj kaj aĝaj esprimoj, kiujn eĉ junaj svedoj ne komprenas. Ĝis nun mi pretigis 160 paĝojn, t.e. triono de la libro. Mi ne komprenas kial Esperanto ne taŭgu.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-30 21:33:31

Mi ne diras ke Eo ne taŭgas por komunikadi internacie, mi mem uzas ĝin tiucele...
Kion mi diras estas ke ĝi ne sukcesis/as/os esti pli ol tio, kio ĝi hodiaŭ estas, tio estas, hobia ludilo de faka grupo kvazaŭ religia kaj iomete sektema, kaj tio venas de la lingvo mem!...
Min plie koncernas mondskala uzado de plej praktika lingvo fare de laŭ eble plej granda nombro da homoj (oficiale aŭ ne) kaj tion Eo neniam sukcesos... Jen tial mi "misiadas" (fakte mi ne ricevis neniun mision de iu ajn nek de mi mem...), ĉar mi trovas en lfn idealan sintezon de la ideoj kiujn mi estis malvolvinta jam de tre longa tempo pri internacia lingvo :

- latinan, laŭ eble plej internacian vortprovizon
- facilan prononcadon
- forigon de fleksioj
- simplan vortordon
- pli da praktikeco ol da teorio
- neniun internan ideon kaj ceterajn religiaĵojn ("misiadon", prozeletismon ktp...)

Dónce, acéles ci desíra discúte sur ésta téma póte fa el en ésta spásio con ménte abrída como ótras ia fa sur ótra línguas en ótra fílos... (ésce es nesésa trádui?)

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-marto-30 22:00:54

Kiuj internaj ideoj? Ke plejmultaj esperantistoj estas pacemaj (tamen ne ĉiuj) kaj preferas interkompreniĝon inter homoj el diversaj landoj, ne povas esti malavantaĝo. Se oni ne apogas tiun ideon, kial do krei planlingvon? Sed eo ne estas ies propraĵo kaj oni rajtas uzi ĝin kiel ajn oni volas. Laŭ mi estas tre impone ke esperanto fariĝis tiom granda, kiom ĝi tamen estas, malgraŭ foresto de intereso inter regantoj. Revenu diskuti pri tio la tagon kiam LFN preterpasis esperanton. Mi dubas ke iu el ni spertos tiun tagon!

Reen al la supro