Al la enhavo

Lingua franca nova (LFN) o /aù Esperanto ?

de Senegaùlo, 2009-marto-25

Mesaĝoj: 102

Lingvo: Esperanto

sinjoro (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 06:57:51

Senegaùlo:
Posable la esperanto deveni la lingua ofisial de la Europa este, con Bialistoc per capital... Ma asi (ĉi tie) en Brazil, an (eĉ) si es un numer grande de esperantistes, el no es plu ce jueta per spiritistes delirios ci ia perde tota sensa comun...
Jen sekteco - obstine pensi ke ĉiuj komprenas vian strangan lingvon. Mi eĉ ne penos diveni signifojn de via latinaĵo.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 09:23:13

Koncerne sekteco. Vi antaŭe skribis jene:

Senegaùlo:
Se Eo estus tiel taŭga, ne estus tiom da alternativaj lingvoj nek esperantistoj interesiĝantaj pri ili...
Por montri la stultecon en tiu argumento mi ironie uzis sekvan frazon:

mi mem:
- multaj sentas sin vokitaj sed malmultaj estas elektitaj!!
Vi eĉ ne scipovis korekte citi.
Mi ne uzis la frazon pro iu religia konvinko (mi estas ateisto) sed por substreki, ke inter ĉiuj proponoj pri helplingvo aŭ internacia lingvo nur esperanto iagrade sukcesis.

Kontraŭe mi opinias ke estas sekteme skribi en kaj pri LFN en kiu ajn fadeno ĉi tie, sendepende pri ĝia temo. Ĉe Lernu! ĉiuj formumoj krom "En la rusa, en la angla ktp" estas destinitaj al Eo. Ne respektante tion montras ke vi aŭ celas saboti aŭ ke al vi mankas mensan kapablon.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 17:15:51

Oce! Car vos es ateiste, me va remete vos...

Konsentite! Ĉar vi estas ateisto, mi absolvos vin...

Ĉu vi sonorigas vian muzikilon, aŭ ĉu nur porfote ?

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 18:16:34

Senegaùlo:
Konsentite! Ĉar vi estas ateisto, mi absolvos vin...

Ĉu vi sonorigas vian muzikilon, aŭ ĉu nur porfote ?
Kaj se vi promesas ne plu uzi ajnajn fadenojn por LFN-a skribado mi absolvos vin!!

Jes, mi sonorigas tian muzikilon sed verŝajne ne belsone!

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 04:28:33

ESPERANTO
Tiu fadeno montris kiom la esperantistoj malinteresiĝas pri la afero de mondlingvo ĝenerale... kaj nur volas scii pri esperanto sen eĉ demandi al si ĉu tiu lingvo taŭgas por tiu rolo kaj ĉu ĝi akcepteblas de la komuna homo... Ili preferas blinde kredi ke ekzistas fataleco favora kaj ke nur malindaj obstakloj ĝenas la venontan feliĉon homaran prometita de la dioj... Ili agas pli relegie ol inteligente... Fakte, esperanto estas nur hobio kaj ludilo de revuloj kiuj frue malfrue vekiĝos...

LINGUA FRANCA NOVA
Esta filo ia mostra cuanto la esperantistes no es jeneral interesada par la cosa de lingua de mundo... e los sola vole sabe de la esperanto an sin demanda se si esta lingua conveni per acel rol e si el pote es asetada par un om comun... Los preferi siega crede ce es un bon fortuna e ce sola ostaculos vil impedi la felisia umana futur prometeda par la dios... Los ata plu relijios ce intelijente... Vera la esperanto es sola pasatempo e jueta de soniores ci plu pronto o plu tarda va velia...

LANG FRANSEZ SIMPLIFIE
Set fil a montre kombien le esperantist et pa an jeneral interese par la kestion de la lang mondial... e le vul solman sav de esperanto san mem se demand si selsi konven pur set rol e si il puv et aksepte par un om ordiner... Le prefer kroa avogleman ke il egzist un fatalite favorabl e ke sol de vil obstakl ampex la bonor futur de le om promete par le dio... Le ajis plu relijiozman ke intelijaman... An vre esperanto et pluto un pastan e un juet pur de revor ki to u tard va se revei...

Vilius (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 08:17:14

Senegaùlo:Fakte, esperanto estas nur hobio kaj ludilo de revuloj kiuj frue malfrue vekiĝos...
Eble.. Sed oni havas eĉ pli bedaŭrindaj hobioj. Ekzemple, iuj uloj venos al esperantaj forumoj kaj parolas per siaj strangaj lingvoj, kiujn neniu komprenas... rido.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 09:59:17

Senegaùlo:ESPERANTO
Tiu fadeno montris kiom la esperantistoj malinteresiĝas pri la afero de mondlingvo ĝenerale... kaj nur volas scii pri esperanto sen eĉ demandi al si ĉu tiu lingvo taŭgas por tiu rolo kaj ĉu ĝi akcepteblas de la komuna homo...
Kial ĉiam denove inventi la radon. Ĉu vi vere pensas ke vi povos konvinki iun ke via rado estas pli ronda ol jam ekzistanta? Mi pensas ke estas sana ke ne ĉiuj kreas propran "mondlingvon". Por mi temas pri tute pragmata afero; se mi lernus novan lingvon mi deziras ke estas sufiĉe granda kvanto de samlingvanoj, alie estus vana peno. En Vikipedia paĝo pri LFN mi legis ke ĝi havas > 100 parolantoj, alie ke estas ĉirkaŭ 200 cent. Ne tre impona kvanto.

Anstataŭ plendi pri neintereso inter la esperantistaro, varbu aliloke!

Ŝajnas ke vi tre interesas pri religio, sed mi ne vidis vin en tiuj forumoj kiam estis akraj diskutoj pri tiu afero.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 15:27:59

Vilius:Eble.. Sed oni havas eĉ pli bedaŭrindaj hobioj. Ekzemple, iuj uloj venos al esperantaj forumoj kaj parolas per siaj strangaj lingvoj, kiujn neniu komprenas... rido.gif
Tre amuze estas tio, kion vi skribis !
Tiel mi parolas en strangaj lingvoj, sed kiuj ?

Ĉu la franca simpligita ?
Ĉu la Latinida kreolo ?
Ambaŭ rekte kaj facile kompreneblaj de kiuj jam scipovas la originajn ?

Aŭ ĉu Esperanto, kiu ja estas tre stranga lingvo... (Ĉiuj homoj al kiuj mi montris ĝin tiel reagis senescepte !!!)

Vi nur pravigas tion, kion mi skribis : Vin interesas nur Esperanto (Kaj forgesas ke antaŭ ol vi ekinteresiĝis pri ĝi mi jam delonge pratikis vian ludilon, kaj daŭre, eĉ se mi jam delonge laciĝis pri la ludo...)

La diferenco estas ke anstataŭ interesiĝi pri Eo mi interesiĝas pri mondlingvo postesperanta, same kiel Eo estas postvolapüka planlingvo... ĉar mi taksas Eon samekiel E-istoj taksis volapükon, eĉ se la vivo de Eo estis dekfoje pli longa ol Volapük (kiu ja havis pli da kvalitoj ol Eo...)

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 15:37:01

AlfRoland: Ŝajnas ke vi tre interesas pri religio, sed mi ne vidis vin en tiuj forumoj kiam estis akraj diskutoj pri tiu afero.
Vi miskomprenis min : mi abomenas ĉiujn ajn religiojn!...

...inkluzive la esperantan!... (En Brazilo preskaŭ tuta esperantistaro estas de spiritistaj delirantoj kaj katolikaj ŝafaraj papulaĉoj...Kaj mi demandas : Esperanto kiucele ?)

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 16:21:03

Senegaùlo:
AlfRoland: Ŝajnas ke vi tre interesas pri religio, sed mi ne vidis vin en tiuj forumoj kiam estis akraj diskutoj pri tiu afero.
Vi miskomprenis min : mi abomenas ĉiujn ajn religiojn!...

...inkluzive la esperantan!... (En Brazilo preskaŭ tuta esperantistaro estas de spiritistaj delirantoj kaj katolikaj ŝafaraj papulaĉoj...Kaj mi demandas : Esperanto kiucele ?)
Rimarku ke intereso povas esti aŭ pozitiva aŭ negativa!

Esperanto, same kiel ĉiuj lingvoj, povas esti uzata por ĉiuj celoj, sendepende ĉu vi aŭ mi ŝatas tiujn celojn. Ĉu mi ne parolu la svedan, pro tio, ke pastroj dimanĉe babilaĉas per ĝi en malplenaj preĝejoj?

Kaj mi ripetas: Kial uzi lingvon, kiu nur havas manplenon da parolantoj?

Reen al la supro