Al la enhavo

Norda Koreo - fino aŭ komenco?

de vedev, 2009-marto-26

Mesaĝoj: 57

Lingvo: Esperanto

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-26 08:23:27

Norda Koreo komencis preparon al starto de nova balistika raketo. Raketo jam estas sur starta placeto. Tia raketo povas flugi al Alasko kaj povas havi nuklean armilon.

Registaro de Japonio diris, ke ĝi neniigos raketon.

Registaro de Norda Koreo diris, ke Norda Koreo komencos batalon kontraŭ Usono, Japanio kaj Suda Koreo, se ili embarasos.

Armeo de Norda Koreo situas en stato de tuta batala preteco.

21.03. Norda Koreo fermis 2n internacian aeran koridorojn.

Ĉu tio situacio estos finon de Norda Koreo? Aŭ komencon de tutmonda milito?

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-marto-26 10:33:45

Saluton!

vedev:Norda Koreo komencis preparon al starto de nova balistika raketo.
Certe pli ol unu homo necesis por fari tion.

Verŝajne vi celas, ke Norda Koreujo faris tion.
Raketo jam estas sur starta placeto.
Por ke minaco estu kredinda, ja utilas prezenti la raketon en sia lanĉejo.
Tia raketo povas flugi al Alasko kaj povas havi nuklean armilon.
Nur raketo, kiu portas nuklean armilon, vere povas impresi iun ajn.
Registaro de Japonio diris, ke ĝi neniigos raketon.
Kiel la japana registaro atingos tion?

Ĉu oni planas detrui la raketon surloke?
Registaro de Norda Koreo diris, ke Norda Koreo komencos batalon kontraŭ Usono, Japanio kaj Suda Koreo, se ili embarasos.
Ĉu megalomanio aŭ nur kutima propagandaĵo?
Armeo de Norda Koreo situas en stato de tuta batala preteco.
Ĉu tiu armeo ne ĉiam estas preta por batalo?
21.03. Norda Koreo fermis 2n internacian aeran koridorojn.
Ĉu Norda Koreujo fermis du koridorojn aŭ duan?

(Mi ne scias, kiom da tiaj koridoroj ekzistas.)
Ĉu tio situacio estos finon de Norda Koreo?
Iuj nordaj koreoj certe mortos -- sed pli verŝajne pro manko de nutraĵoj aŭ medikamentoj ol pro milito.

Tiu situacio nur estas plia en senĉesa vico de similaj provokaj agoj de la nordkoreaj gvidantoj.

Cetere: Kion laŭ vi signifas fino de Norda Koreujo?
Aŭ komencon de tutmonda milito?
Kial tio ekigu tutmondan militon?

Ĉu eble vi supozas, ke Ĉinujo subtenus Nordan Koreujon en milito kontraŭ Suda Koreujo, Japanujo kaj Usono?

Kolonjano

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-26 12:01:33

KoLonJaNo:Saluton!
Saluton kaj vin!

vedev:Norda Koreo komencis preparon al starto de nova balistika raketo.
KoLonJaNo:
Certe pli ol unu homo necesis por fari tion.

Verŝajne vi celas, ke Norda Koreujo faris tion.
Jes, vi pravas. Bedaurinde, en Esperanto estas tre malbona metodo por titoliĝi landojn. Koreujo - tio sonas terure por min!
::::::::::::::::::::*
KoLonJaNo:
Kiel la japana registaro atingos tion?

Ĉu oni planas detrui la raketon surloke?
Ne - ili diris, ke detruos se raketo startos.
::::::::::::::::::::::*
Aŭ komencon de tutmonda milito?
KoLonJaNo:
Kial tio ekigu tutmondan militon?

Ĉu eble vi supozas, ke Ĉinujo subtenus Nordan Koreujon en milito kontraŭ Suda Koreujo, Japanujo kaj Usono?
Defenda doktrino de Rusio supozas aplikon de nuklea armilo kontrau ĉia atako al nian landan teritorion. Unu hazarda raketo povas kaŭzi efekton de domeno...

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-marto-26 12:28:00

Saluton!

vedev:Saluton kaj vin!
Ĉu vi celis diri

Saluton ankaŭ al vi!



Saluton kaj vinon [al vi]!

?

vedev:
Verŝajne vi celas, ke Norda Koreujo faris tion.
Jes, vi pravas. Bedaurinde, en Esperanto estas tre malbona metodo por titoliĝi landojn.
Oni titolas landojn. Landoj titolas.
Koreujo - tio sonas terure por min!
Vi ŝajne havas estetikan problemon pri E-o. rideto.gif

Memoru: Esperanto ne estas la rusa nek la germana nek ...

E-o naskiĝis, kiam Polujo estis parto de la Rusa Imperio.

Inter la unuaj E-istoj verŝajne plej multaj estis ruslingvanoj.

Tamen E-o ne pereis.

Ĉu miraklo? okulumo.gif

Se vi ne povas elteni la sonon de E-o, vi eble konsideru lerni Slovion aŭ alian belsonan lingvon. okulumo.gif
KoLonJaNo:Ĉu oni planas detrui la raketon surloke?
Ne - ili diris, ke detruos se raketo startos.
Do oni provos detrui la raketon, kiam ĝi traflugos la aerospacon super Japanujo, ĉu ne?
KoLonJaNo:Kial tio ekigu tutmondan militon?

Ĉu eble vi supozas, ke Ĉinujo subtenus Nordan Koreujon en milito kontraŭ Suda Koreujo, Japanujo kaj Usono?
Defenda doktrino de Rusio celas apliko de nuklea armilo kontrau ĉia atako al nian landan teritorion. Unu hazarda raketo povas kaŭzi efekton de domeno...
Bonŝance Norda Koreujo ne estas tiom stulta, ke ĝi planas ataki Rusujon ...

Kolonjano

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-26 14:14:21

KoLonJaNo:

Se vi ne povas elteni la sonon de E-o, vi eble konsideru lerni Slovion aŭ alian belsonan lingvon. okulumo.gif
Mi komprenas Slovion sen lerneo. Kial lerni ĝin? ridulo.gif Sed Slovio, por mi, ne estas bela.
Esperanto estas pli bonasonanta, sed havas kelke teruraj vortojn.

Sxak (Montri la profilon) 2009-marto-26 14:26:13

KoLonJaNo:
Verŝajne vi celas, ke Norda Koreujo faris tion.
Tio estas tre dubinda korekto, ĉar ekzistas ne plu valida, tamen decido de akademio, ke
a) La formo Koreujo estas kontraŭfundamenta. La sola formo, kiu obeas la Fundamenton estas Koreo kaj ties anoj estas Koreanoj.

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-26 14:31:34

Mi ne kredas ke iu volas komenci militon pri ĉi tio. Sed eble iam la Korea situacio komencos militon, mi timas.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-marto-26 15:35:03

Saluton!

Ŝak:
KoLonJaNo:
Verŝajne vi celas, ke Norda Koreujo faris tion.
Tio estas tre dubinda korekto,
Eble ĝi nur estas provo kompreni, kion koreo signifu.

Pro la kompromisa decido de la AdE nur Koreujo (definitive lando) kaj koreano (definitive homo) estas nemiskompreneblaj.

Kaj mi -- eble estas hontinde konfesi tion -- estas ujismano, por kiu la vorto Koreujo ne estas sufiĉe terura.

Se mia lingvaĵo estus pli gepatreca, mi certe preferus Koreo/koreano. okulumo.gif
ĉar ekzistas ne plu valida, tamen decido de akademio, ke
a) La formo Koreujo estas kontraŭfundamenta. La sola formo, kiu obeas la Fundamenton estas Koreo kaj ties anoj estas Koreanoj.
Laŭ la nun valida decido la Akademio ne plu konsiderus min kondamninda herezulo. rideto.gif

Kolonjano

P.S.: Ĉu vi preferas nomi la landon najbaran al Israelo Egiptujo aŭ ĉu ties loĝantoj por vi estas egiptanoj?

Sxak (Montri la profilon) 2009-marto-26 16:14:54

Do la nun valida decido diras, ke
neniu el la landnomoj Koreo, [....] malobeas al la reguloj de la Fundamento de Esperanto
do fakte li en la komenco skribis tion ĝuste...
Kaj persone por mi tiuj 2 landoj - Koreujo k Egiptujo estas la landoj, kiuj havas po 2 validajn nomojn (eĉ po 3, la 3aj estas kun -i-)

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-26 16:45:51

KoLonJaNo:Saluton!
Ĉu vi preferas nomi la landon najbaran al Israelo Egiptujo aŭ ĉu ties loĝantoj por vi estas egiptanoj?
Mi pensas, ke bonega nomo por lando estas nomo, kian uzas homoj de ĉi tia lando. Por Egipto tio estos - MISR. Do - lando estas Misro kaj homoj - misrianoj.

"Izraelo" - tio ne estas lando. Tio estas provizore okupinto teritorio.

Reen al la supro