Al la enhavo

Norda Koreo - fino aŭ komenco?

de vedev, 2009-marto-26

Mesaĝoj: 57

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-marto-30 07:57:56

Senegaùlo:Vortoj kiaj "Koreujo" sufiĉas por fari Esperanton ridinda lingvo...
Antaŭ ol kritiki, lernu legi parkere! Rubriko de ĉi tiu fadeno ne temas pri Esperanto.

Laŭ viaj argumentoj certe ĉiuj lingvoj krom LFN estas ridindaj.

Tamen, se vi volas vidi ion vere ridindan, uzu spegulon!

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-30 18:45:19

AlfRoland:
Senegaùlo:Vortoj kiaj "Koreujo" sufiĉas por fari Esperanton ridinda lingvo...
Antaŭ ol kritiki, lernu legi parkere! Rubriko de ĉi tiu fadeno ne temas pri Esperanto.

Laŭ viaj argumentoj certe ĉiuj lingvoj krom LFN estas ridindaj.

Tamen, se vi volas vidi ion vere ridindan, uzu spegulon!
Kiam mi diras "ridinda lingvo" mi ne intencas ofendi... sed atentigi pri la rigardo de normalaj homoj al Eo... Oni agu racie kaj praktike prefere ol pasie kaj religie...

Se mi parolas pri lfn, tio estas ĉar unue, estas loko en ĉi tiu forumo pot tia temo kaj due, ĉar mi konsideras ĝin pli taŭga por internacia lingvo ol Eo...

Se Eo estus tiel taŭga, ne estus tiom da alternativaj lingvoj nek esperantistoj interesiĝantaj pri ili...

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-marto-30 20:06:16

Senegaùlo: se vi scipovas legi, bonvolu kompreni ke misiado pri lfn ne taŭgas en ĉio fadeno!

Do mi ŝanĝas al Lingua franca nova (LFN) o /aù Esperanto ?

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-marto-31 08:11:20

::ekster temo::

dozdoz (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 06:07:42

Kiel mi estas Suda Koreo (La nomo de lando estas 'Koreio', Koreo signifas 'Korean personon'.

Ni vidas Nordan Koreion tre, kaj Mi pensas ke ĝi eble faras danĝeran akton. Ĉar ĝi ne havas 'ekonomian potencon' ktp, 'raketoj' estas ĝia unika maniero.

.....

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 13:36:46

Saluton!

dozdoz:Kiel mi estas Suda Koreo (La nomo de lando estas 'Koreio', Koreo signifas 'Korean personon'.
Estas bone, ke fine aperis afiŝo de persono, kiu loĝas sufiĉe proksime al Norda Koreujo. rideto.gif
Ni vidas Nordan Koreion tre, kaj Mi pensas ke ĝi eble faras danĝeran akton.
Kompreneble ĉe vi oni tre atente observas ĉiun paŝon de la norda najbaro.
Ĉar ĝi ne havas 'ekonomian potencon' ktp, 'raketoj' estas ĝia unika maniero.
Kia estas la stato de la norda reĝimo laŭ vi?

Ĉu ĝi baldaŭ kolapsos pro fakta manko de ekonomia forto?

Ŝajnas, ke la nuna diktatoro serioze malsaniĝis.

Ĉu lia filo povos senprobleme daŭrigi la diktaturon de siaj avo kaj patro?

Kaj fine:

Ĉu homoj en via lando ankoraŭ kredas, ke reunuiĝo de tuta Koreujo povos okazi baldaŭ?

Kolonjano

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-aprilo-05 07:34:37

Ĉu iu povas klarigi al mi: kial Norda Koreio ne rajtas lanĉi raketojn? Kaj ankaŭ kial Irano ne rajtas havigi al si nuklean armilon?
Kial Rusio, Ĉinio, Usono, Pakistano, ktp. rajtas havi la raketojn kaj nuklean armilon, sed Koreio kaj Irano ne rajtas? Eble ili faris ion teruran al la mondo?

dobri (Montri la profilon) 2009-aprilo-06 16:18:34

Fuzzy:Ĉu iu povas klarigi al mi: kial Norda Koreio ne rajtas lanĉi raketojn?
Tio estas facila. Ĉar la nordkoreia registaro ne estas fidinda. Se vere regas la landon nur unu homo (kiel Stalin), tiam povas facile okazi neatendita atako kontraŭ iu ajn (ne nur kontraŭ Usono, kiel vi eble supozas). Kaj ĉiu normala homo preferas bonan loĝadon kaj sufiĉe da manĝaĵo por sia familio ol raketojn. La tiujn ŝatas nur politikistoj kaj fanatikuloj.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-06 23:23:17

dobri:
Fuzzy:Ĉu iu povas klarigi al mi: kial Norda Koreio ne rajtas lanĉi raketojn?
Tio estas facila. Ĉar la nordkoreia registaro ne estas fidinda. Se vere regas la landon nur unu homo (kiel Stalin), tiam povas facile okazi neatendita atako kontraŭ iu ajn (ne nur kontraŭ Usono, kiel vi eble supozas). Kaj ĉiu normala homo preferas bonan loĝadon kaj sufiĉe da manĝaĵo por sia familio ol raketojn. La tiujn ŝatas nur politikistoj kaj fanatikuloj.
Kiu tiel efike ellavis vian cerbon (aŭ la sponĝon, kiu anstataŭas...)

Laŭ mi scias la sola lando kiu sovaĝe kaj kontraŭleĝe atakas kaj detruas landojn malpli fortajn nomiĝas USONO... Ĝi eĉ ne hezitas lanĉi atombombojn sur centmilojn da civilajn homoj, inojn, malunulojn, infanojn... Poste venas ISRAELO... Ili kaj nur ili estas la nuntempaj faŝitoj al kiuj via lando petas protektadon...

Do mi sugestas ke vi sanĝu vian kaŝnomon de DOBRI al PLOĤI... Eble tiel vi iĝos malpli naiva... kaj lasus la koreanojn memdecidi pri sia registaro kaj futuro...

henma (Montri la profilon) 2009-aprilo-07 12:37:50

Fuzzy:Ĉu iu povas klarigi al mi: kial Norda Koreio ne rajtas lanĉi raketojn? Kaj ankaŭ kial Irano ne rajtas havigi al si nuklean armilon?
Kial Rusio, Ĉinio, Usono, Pakistano, ktp. rajtas havi la raketojn kaj nuklean armilon, sed Koreio kaj Irano ne rajtas? Eble ili faris ion teruran al la mondo?
Certe... kial iuj havas tiun rajton kaj aliaj ne?... Ĉiuj devus havi la samajn rajtojn...

Sed laŭ mi, la solvo ne estas doni tiajn rajtojn al ĉiuj landoj, sed male... Se ĉiuj havus nukleajn armilojn, kiom da tagoj ni vivus?

Neniu devus havi nukleajn armilojn. Simple.

Amike,

Daniel.

Reen al la supro