Al la enhavo

Norda Koreo - fino aŭ komenco?

de vedev, 2009-marto-26

Mesaĝoj: 57

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 16:11:47

MikhailMarkeyev:
dobri:> aĝo: 59
Simile, mi eraris. Vi ne estas junulo, kaj sekve vi bone memoras tion tempon. Do vi konscie trompas. Aŭ via cerbo estas tute privalita per propagando.
Unue mi emis laŭdi vin, ke vi opinias min junulo. Liberigon de faŝistoj mi ne memoras, mi nur lernis tion. Interese estis, ke tago de la liberigo estis unue la naŭa de majo kaj nun ĝi okazis jam la okan, kvankam lastaj bataloj inter Ruĝa armeo kaj germanoj okazis nur la dekunuan de majo.

Sed jaron 1968 mi bone memoras. Neatendite, neinvitite venis fremdaj soldatoj, kiuj devigis nian registaron fari tion, kion deziris Breĵnjev, kvankam tio ne plaĉis al ni. Tial multaj homoj elmigris al okcidentaj landoj. Kontraŭe al Eŭropa Unio ni aliĝis propravole kaj neniu homo elmigris pro tio.

Kelkaj diskutantoj ofte uzas vortojn, kiuj ne troviĝas en PIV. Kion signifas "privalita"? Ĉu superŝutita? Valo ja estas malsupra loko inter montoj.

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 03:00:29

dobri:Liberigon de faŝistoj mi ne memoras, mi nur lernis tion.
Tiel, kio igis vin derkari, kvazaŭ Usono liberigis vian landon, sed ne Sovetunio? Evidente, Usono efektive elspezis multe da mono por instali siajn raketojn en Ĉeĥio.

dobri:Sed jaron 1968 mi bone memoras...
Kontraŭe al Eŭropa Unio ni aliĝis propravole kaj neniu homo elmigris pro tio.
Mi ne egaligas Eŭrora Unio kun Sovetunio. Mi estas suferita de Soveta potenco ne malpli vin. Sed Sovetunio, kaj plimulte Rusio, ne estas Soveta potenco nur. Tie loĝas multe da homoj/personoj, kiuj faras multajn bonajn aferojn parte por loĝantoj de via lando, kaj kiuj eĉ nun opinias, ke vi estas amiko.

dobri:Kelkaj diskutantoj ofte uzas vortojn, kiuj ne troviĝas en PIV. Kion signifas "privalita"? Ĉu superŝutita? Valo ja estas malsupra loko inter montoj.
Pardonu min pro miaj eraroj, kaj dankon por via korektaĵo. Mi estas komencanto, kaj mia vortaro (kaj propra, kaj programa) nun havas tro limitan amplekson.

nikko (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 15:08:04

Ĉeĥion liberigis Usonaj soldatoj? Mi pensas nun, ke rusoj ne devus liberigi Eŭropon. Necesis nur aliri landlimon de Sovetunio kaj stopiĝi, kaj lasi ĉeĥojn kaj aliajn subpremitajn de Hitlero popolojn atendi liberiĝon de Usono. Mi pensas ke tiuokaze Germana Imperio saviĝus, kaj ne plu militus kun Sovetunio. Ĉeĥoj bonege fartus tie, kaj aliaj liberemaj popoloj. Se iam ripetas io simila, mi tutanime voĉdonos pro egalanimeco al orienteŭropaj popoloj, Usono ilin savu.

dobri (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 20:44:37

MikhailMarkeyev:
Tiel, kio igis vin derkari, kvazaŭ Usono liberigis vian landon, sed ne Sovetunio? Evidente, Usono efektive elspezis multe da mono por instali siajn raketojn en Ĉeĥio.
Denove, kio signifas "derkari"? Ĉu proklami?
Usono volis instali en Ĉeĥio nur radaron, la raketojn ne. Antaŭe ni havis la sovetajn!
MikhailMarkeyev:
Tie loĝas multe da homoj/personoj, kiuj faras multajn bonajn aferojn parte por loĝantoj de via lando, kaj kiuj eĉ nun opinias, ke vi estas amiko.
Dankon! Mi samopinias.

Kara Nikko, vi pravas! Se Ruĝa armeo restus en landlimo de Sovetunio, tiam kompreneble Usono devus liberigi tutan Ĉeĥoslovakion kaj ne nur la okcidentan parton. La milito daŭrus pli longe, sed certe la komunistoj ne akirus regadon en mia lando. Kaj hodiaŭ ni estus en vivnivelo de Francio aŭ Luksemburgio.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 21:45:28

La dua mondmilito estis tuja konsekvenco de la unua, nome, ĝi ekis per bolŝevika revolucio kaj finiĝis per ekvilibro favora al Sovetunio en epoko de la "detento"... La resto estis nur cirkonstance...
Same, la tria mondmilito ekis per disfalo de Sovetunio, sekvite de Usonaj agresioj en diversaj mondpartoj... kaj finiĝos en la tuje venontaj jaroj per findetruo de la Usona kaj otana potenco (delendas kartago)... Nordkoreo ne vane fanfaronas (nek Iranio)... Usono rolas kiel Ludoviko la deksesa en la franca revolucio...

nikko (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 07:04:01

dobri:
Kara Nikko, vi pravas! Se Ruĝa armeo restus en landlimo de Sovetunio, tiam kompreneble Usono devus liberigi tutan Ĉeĥoslovakion kaj ne nur la okcidentan parton. La milito daŭrus pli longe, sed certe la komunistoj ne akirus regadon en mia lando. Kaj hodiaŭ ni estus en vivnivelo de Francio aŭ Luksemburgio.
Via lando ne ekzistus, ĉar se Sovetonio stopus atakon, Germanio facile restaŭrus Potencon, kaj Usono eĉ ne ekmilitus kun Germanio rekte. Rememoru kiam Usono kaj Britio kreis Duan Fronton? Nur kiam ruĝa armeo proksimiĝis al Germanio al Berlino. Ĉu vi pensas ke ili voli batali kontraŭ Germanio? Ne, ili simple timis ke Sovetunio konkeros Eŭropon plene, kaj eĉ Francion kaj Brition. Nur por tio estis kreita dua fronto, ne por liberigo de Ĉeĥio de nazioj aŭ eĉ komunistoj. Kaj kreo de tiu fronto estis evidente post kiam Sovetunio ekregis Orientan Eŭropon. Do, neniu liberiĝo okazus, kaj vi vivus en provinco de Germana Imperio(se vi vivus), evidente eĉ mapli bone ol dum komunisma reĝimo. Vi ja estas slavo, subhomo, laŭ trakto de nazioj. Kaj vi tiom kredas la amikecon kun Usono kaj Biritio ridulo.gif, ili vendis amikecon kiam Germanio okupis Ĉeĥion en komenco de tutmonda milito. Al ili ne gravas via lando. Ili facile ignoris okupadon far de Germanio. Ili havas alianculojn por uzi ilin kaj poste lasi en manoj de malamiko(vd. Kartvelion). Kaj nun ili bezonas radaron en via lando kaj evidente soldatojn, por uzi vin kiel ŝildon en okazo de milita krizo. Vi akceptos unuan frapon, vi estos uzita kiel malmultekosta barilo.

Kaj parolante pri influo de sovetunio, ne forgesu pri Ĉeĥaj komunistoj.

dobri (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 19:31:30

Mi ne konsentas kun vi. Unue la dua fronto estis establita en junio 1944, kiam Ruĝa armeo batalis daŭre en sia propra lando. Due, Usono ja timis, ke eble Sovetunio konkeros Eŭropon, sed certe ne Brition. Trie, kvankam Usono ne bezonis liberigi Ĉeĥoslovakion, ĝi tamen bezonis venki Germanion ankaŭ pro ekonomiaj kialoj.
Eble vi jam rimarkis, ke Obama ne plu bezonas radaron, nek raketojn, do nenio simila estas konstruota en mia lando.
Kaj parolante pri influo de sovetunio, ne forgesu pri Ĉeĥaj komunistoj.
Komunistoj estis en Francio, Italio aŭ Greklando eĉ pli nombraj ol en Ĉeĥoslovakio, tamen tie ili ne akiris la potencon. Do decidan influon havis la armeoj.

Reen al la supro