Al la enhavo

Sesa Kongreso 1910 en Washington 1910年柴氏在华盛顿举行的第六届世界语者大会上的讲话

de Flago, 2009-marto-28

Mesaĝoj: 53

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2009-aprilo-15 03:22:50

sal.gif
……
Antaŭ ĉio ĝi sin demandos, ĉu ĝi estas sufiĉe forta, por altrudi sian teorian volon al tiuj multaj miloj da homoj, kiuj ĝis nun estis la solaj laborantoj en la afero.
……
首先,它应该自问,是否有充分的力量足以使至今还是唯一地为那个事业工作的那千万人能接受自己理论上的意见。
……

Flago (Montri la profilon) 2009-aprilo-15 03:30:46

sal.gif
……
La esperantistoj laboris dum longa vico da jaroj, multe laboris, multe oferis kaj kun tre granda malfacileco fine akiris tion, kio dum multaj miljaroj ŝajnis neakirebla kaj kio, unu fojon perdita, neniam plu reakiriĝus, ĉar la mondo perdus la tutan konfidon al la internacilingva ideo.
……
世界语者工作了多年,做了不少事情,付出了巨大的代价,在千辛万苦中最终才获得了几千年来似乎不能得到的东西,而这种东西一经失掉,则不可复得;因为那时世人就会全然失掉对国际语理想的信任。
……

Flago (Montri la profilon) 2009-aprilo-15 03:51:22

sal.gif
……
Sekve ĉiu prudenta komitato dirus al si: ni devas esti tre singardaj, por ke, anstataŭ akceli la aferon, ni ĝin ne pereigu por ĉiam.
Se la komitato scius, ke ĝin elektis ekzemple nur tute senvalora formalaĵo, ke la elektintoj tute sin ne interesas pri la afero kaj ne havas eĉ la plej malgrandan intencon ĝin subteni, nek la forton por tio,
……
因此,每一个明智的委员会也许会这样说:“我们应该谨慎从事,不要为了促进它,反而永远毁掉它。”
如果该委员会知道,只是一个无关紧要的小国家选了自己,知道这种选举完全是一种毫无意义的形式,知道那些选举的人对于这种事业毫无兴趣,甚至不打算支持,而且也没有力量支持它,
……

Flago (Montri la profilon) 2009-aprilo-15 04:05:53

sal.gif
……
tiam prudentaj komitatanoj nur simple esprimus sian opinion kaj dezirojn pri diversaj farindaj ŝanĝoj en Esperanto kaj lasus la akceptadon aŭ neakceptadon al la decido de la esperantistoj mem, sed neniam komencus konkuradon kontraŭ la esperantistaro, ĉar ili kompernus, ke morale tio estus nur peko kontraŭ la internacilingva ideo kaj praktike ĝi pli aŭ malpli frue kondukus nur al fiasko.
……
那么,慎重的委员会就简单地表示一下自己认为世界语应当改革之处的意见和希望,而让世界语者们自己去决定接受还是不接受,而永远也不能去和世界语界竞争,因为,要知道,在道义上讲,这种竞争对于国际语理想来说只是一种罪过,而且实际上迟早也是要失败的。
……

Flago (Montri la profilon) 2009-aprilo-17 04:20:56

sal.gif
……
Nun ni supozu, ke por la decido de la demando pri lingvo internacia estas kreita komitato, kiu havas forton ne fikcian sed efektivan kaj grandan.
Antaŭe mi jam montris, ke se tia komitato ne volos, ke ĝia decido restu praktike absolute senvalora, ĝi povos preni nur aŭ Esperanton aŭ ion tre similan al Esperanto.
……
现在我们再设想一下,为了决定国际语问题而建立的委员会,具有一种不是虚构的,而是实际的、巨大的力量。
以前我指出过,如果这个委员会不想使自己的决定毫无实际价值的话,那么,它只能采用世界语,或与世界语类似的一种语言。
……

Flago (Montri la profilon) 2009-aprilo-17 04:29:31

sal.gif
……
Mi diris jam, ke plej kredeble ĝi akceptos simple Esperanton en ĝia nuna formo.
Sed ni supozu, ke ĝi tion ne volos fari; kiel do ĝi agos?
……
我已经说过,很有可能委员会干脆接受现有形式的世界语。
但是,如果它不愿意这样做,那么,它又会怎么样?
……

Flago (Montri la profilon) 2009-aprilo-17 04:44:44

sal.gif
……
Ĉar ĝi komprenos tre bone, ke, por krei vivpovan lingvon, tute ne sufiĉas esti instruita homo kaj diri al si "mi kreos" ; ke oni ne povas tion fari laŭ mendo en la daŭro de kelke da semajnoj; ke tio postulas tre longan, fervoran, sindoneman, amoplenan laboradon, elprovadon, trasentadon k.t.p.;
……
因为委员会很清楚,要想创造一种活生生的语言,只凭一位有学问的人说一声“我来创造”,是全然不够的。
人们不能象定货一样,在几个星期内就交定货。
要创造一种语言,需要长期的、热情的、富于牺牲精神而充满着爱的不断工作,试验和思考等等。
……

Flago (Montri la profilon) 2009-aprilo-17 04:54:54

sal.gif
……
kaj ĉar ĝi scios, ke ekzistas jam lingvo, super kiu multe da homoj tre longe laboris, kiu havas multejaran historion kaj tutan vivon, ke tiu lingvo bonege funkcias, kaj nur malmultaj punktoj povas en ĝi esti disputeblaj:
……
而且因为委员会还知道,已经有了一种语言,很多人为它进行了长期的工作,它已经有了多年历史和生命力。
这种语言作用显著,只有少数几点可能还要讨论。
……

Flago (Montri la profilon) 2009-aprilo-17 05:12:58

sal.gif
……
tial estas tute kompreneble, ke, se la komitato traktos sian taskon serioze, ĝi ne riskos preni sur sin mem la kreadon de tute nova lingvo, nek prenos alian lingvon projekton, kiun la vivo ankoraŭ ne sufiĉe elprovis, nek komencos tute senbezone, sekve neprudente bataladon kontraŭ tiuj, kiuj ĝis nun laboris en la afero, sed ĝi prenos Esperanton kaj faros en ĝi tiujn ŝanĝojn, kiujn ĝi trovos necesaj.
……
倘使委员会认真处理自己所肩负的任务,就不会冒险地承担创造一种新语言的责任,也不会采取尚未经过生活实践充分考验的另一种语言方案,也不会毫无必要地、因此也就毫无见识地开始去和迄今仍在为这种事业工作的人斗争;而它只会采用世界语,对它作一些必要的修改。
……

Flago (Montri la profilon) 2009-aprilo-17 05:26:05

sal.gif
……
Al kiu la komitato komisius la faradon de la ŝanĝoj?
En la tempo prepara, kiam estus necese esplori principe la demandon, kian lingvon oni devas elekti, la komitato povus komisii la laboron al kiu ajn, zorgante nur, ke la elektitoj estu homoj prudentaj kaj senpartiaj kaj komprenu la tutan respondecon, kiun ili prenas sur sin.
……
委员会委托谁去作这种改革呢?
在准备阶段,当需要在原则上研究应当采用何种语言的时候,委员会把这项工作委托给任何人都是可以的,只要注意洗出来的这些人既慎重又无偏见,而且还了解自身所负之责任。
……

Reen al la supro