Al la enhavo

Sesa Kongreso 1910 en Washington 1910年柴氏在华盛顿举行的第六届世界语者大会上的讲话

de Flago, 2009-marto-28

Mesaĝoj: 53

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 06:34:07

sal.gif
……
Sed kiam la lingvo estus jam elektita kaj oni decidus fari en ĝi ŝanĝojn, kun kiu oni konsiliĝus pri tiu laboro?
La plej simpla prudento kaj la plej simpla komprenado de sciencaj metodoj diras, ke pri tia laboro oni devus konsiliĝi ne kun personoj, kiuj konas la lingvon de ekstere, sed antaŭ ĉio kun personoj, kiuj plej bone konas la lingvon interne, kiuj plej multe laboris por ĝi, plej multe praktike ĝin uzis kaj sekve havas en ĝi plej grandan sperton kaj plej bone konas ĝiajn mankojn efektivajn.
……
但是,当该语已被选定,而只需要作一些改革的时候,和谁来商量这项工作呢?
稍有一点常识、懂得一点科学方法的人便知道:关于这种工作,不应该和只知道语言外形的人来商讨,而首先应该和深知这种语言内部的人,为它做过很多工作,而且实践中用得很多,因而对它很熟悉而又非常了解其实际存在的缺点的人来商讨。
……

Flago (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 06:47:17

sal.gif
……
Ĉiu komprenas tre bone, ke fari ŝanĝojn en iu lingvo, gvidante sin nur per ekstera ŝajno kaj ne konsiliĝinte kun personoj, kiuj plej bone konas tiun lingvon, estus tia infanaĵo, kiun certe nenia komitato povus fari, se ĝi traktus sian taskon serioze kaj ne estus sugestiata de personoj, kiuj havas ian kaŝitan celon.
……
谁都清楚,要改革某种语言,只顾及外表,而不同深知该语的人商讨,那简直是一种儿戏。
如果一个委员会认真处理自己工作任务,就不会受到别有用心者的唆使去那样做。
……

Flago (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 07:04:50

sal.gif
……
Kaj se la komitatanoj decidos fari ŝanĝojn en Esperanto, kion ili povos ŝanĝi?
Se ili ekzemple volos diri: " tiu vorto estas prenita el lingvo, kiun parolas cent milionoj, tial ni elĵetu ĝin kaj prenu vorton el lingvo, kiun parolas cent dudek milionoj ", aŭ se ili dirus: al ni ne plaĉas la praktike tute bona vorto " estas ", ni preferas " esas " ……, k.t.p.,
……
假如委员会决定对世界语进行某种改革,那么,他们能改革什么呢?
比如他们要这样说:“这个字是一亿人所说的语言中吸取来的,因此我们要取消它,而从一亿二千万人所说的语言中另选一个字。”或者说:“我们不喜欢实践中用惯了的‘estas ’ 。”……等等。
……

Flago (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 07:20:10

sal.gif
……
Tio estus ja simple infanaĵo, kiun serioaj homoj certe ne permesus al si, ĉar ili komprenus, ke en lingvo, kiu havas jam multejaran vivon, ŝanĝi grandan amason da vortoj, pro simpla kaprico, pro ia pure teoria kaj praktike absolute senvalora motivo, estus sensencaĵo.
……
这简直是一种儿戏!庄重的人绝不许自己这样做。
因为他们知道,在已经存在了多少年的语言中,由于单纯的一转念,由于纯理论的、而实际上毫无价值的动机,要改变大批的词汇,简直是无聊之至。
……

Flago (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 07:34:18

sal.gif
……
Memorante, ke oni atendas de ili ne ian teorian filologian amuziĝon, sed laboron praktikan, ili kompreneble ŝanĝus nur tiajn vortojn aŭ formojn, kiuj montriĝis kiel malbonaj per si mem, malbonaj absolute, grave maloportubaj por la uzantoj de la lingvo.
……
人们并不期望一些人去做一种理论的、语言学的游戏,而期望他们的倒是做一点实际工作。
因而,所要改革的只是语言本身暴露出来的问题、对于该语的使用者来说,绝对不好、而又非常不方便的一些词汇和表现形式。
……

Flago (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 07:47:04

sal.gif
……
Sed se vi trarigardo ĉiujn kritikojn, kiuj estis faritaj kontraŭ Esperanto en la daŭro de dudek tri jaroj --- kaj Esperanton ja kritikis jam multaj miloj da homoj, kaj certe neniu eĉ plej malgranda el ĝiaj mankoj restis kaŝita --- vi trovos, ke la grandega plimulto el tiuj kritikoj estas simple personaj kapricoj.
……
但是,如果你们把二十三年来人们对世界语所作的一切批评透视一下 ----世界语已经被千万人批评过,甚至极小的缺点也是隐藏不住的 ---你们就会发现绝大部分批评都是个人的心血来潮。
……

Flago (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 05:45:29

sal.gif
……
La nombro de tiuj ŝanĝaj proponoj, kiuj efektive povus havi ian praktian valoron, estas tiel malgranda, ke ili ĉiuj kune okupus ne pli ol unu malgrandan folieton, kiun ĉiu povus ellerni en duonhoro; sed eĉ inter tiuj tre malmultaj supozeblaj ŝanĝoj la plej gravaj estas nur plibonigo ŝajna, sed en efektiveco ili post pli matura pripenso montriĝus eble nur kiel malplibonigo.
……
那些改革的提议中有实际价值的为数甚少。
把它们搜集在一起,超不过一页小纸,每个人在半小时之内就能学完。
但是,甚至在这些可以想象得出来的很少的改革中,最重要的不过只是一种似是而非的改进;仔细考虑一下,这些改革实际上也许还只是一种改坏。
……

Flago (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 06:02:15

sal.gif
……
Tiel ekzemple la forigo de la supersignoj kaj de la akuzativo, kion mi antaŭ dekses jaroj proponis, por liberiĝi de la turmentantoj kaj faciligi la propagandon, kaj kion postulas la plimulto de la reformistoj, tiu ŝanĝo en la nuna tempo, kaj tiom pli antaŭ la okuloj de registare starigota kaj sekve forton havanta komitato, devas aperi kiel tute ne akceptebla,
……
例如,取消字母上面的符号和目的格。
那本是我十六前为了摆脱麻烦我们的人,为了便于宣传所提出来的建议。这也是大多数改革者所要求的。
这种改革,在现在,特别是在由政府设立的、有力量的委员会的眼前,当然是不能被接受的。
……

Flago (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 06:14:50

sal.gif
……
ĉar ĝi prezentus kripligon de la interna valoro de la lingvo, por plaĉi al ĝiaj eksteraj rigardantoj, forigon de necesaj gravaj sonoj el la lingvo kaj de libera vortordo kaj klareco por... ke la presistoj ne bezonu elspezi kelke da spesmiloj kaj la komencantoj ne havu kelkan malfacilajon.
……
因为,为了取悦于只看外表的人,这种改革就会破坏该语的内部价值;为了节省几块钱的印刷费,使初学者少一点困难,这种改革就会取消该语必需的重要的发音,而且破坏了词序的自由结构和字句的明了程度。
……

Flago (Montri la profilon) 2009-aprilo-21 09:30:10

sal.gif
……
Se vi prenos ian artikolon esperantan, prezentitan de niaj kontraŭuloj por senkreditigi Esperanton, vi preskaŭ ĉiam trovos nur unu aferon: grandan amasigon de la plurala finiĝo " j "; tiu malfeliĉa " j '', kiun neniu tamen kuraĝas kritiki en la bela greka lingvo, estas la kvintesenco de ĉiuj teruraĵoj, kiujn niaj kontraŭuloj montras en Esperanto!
……
如果你们读一下我们的反对者为了使世界语失掉信仰而提供的某一篇世界语文章,你们几乎每时每刻会发现这一事实:大部分都是针对复数词尾“j ” 的。 这个不幸的“j ”字母,用在美丽的希腊文中,无人敢加以批评,可是用在世界语中,却被我们的反对者视为一切可怕的东西的造孽!
……

Reen al la supro