Al la enhavo

Financa krizo

de Frankouche, 2009-aprilo-03

Mesaĝoj: 33

Lingvo: Esperanto

Frankouche (Montri la profilon) 2009-aprilo-03 21:23:54

Mi vidis la konferencon de la 20 plej riĉaj landoj.

Mi tre emociitas kaj tre surpriziĝas ke dum gravaj okazaĵoj, la homaro povas rapidiĝi.
Nu, kion vi opinias pri tio, aŭ pri aliaj aĵoj kiuj povus iĝi plej bonaj en nia mondo.

1Guy1 (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 10:23:15

La vortoj estis bonaj. Nun ni vidos, kio ili faros.

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-aprilo-05 07:49:31

Mi pensas, ke la krizo ne finiĝos ĝis dolaroj tute senvaloriĝos. Usono presis tro multe da ili. Tio ne povas daŭri eterne.
Sed Usono penos ruinigi alilandajn ekonomiojn por savi la sian. Do la vera krizo ankoraŭ eĉ ne komenciĝis.

Vilius (Montri la profilon) 2009-aprilo-05 08:20:01

Fuzzy, mi aŭdis la saman ideon (preskaŭ laŭvorte) el multaj aliaj rusoj, sed neniam el poloj, litovoj, germanoj kaj uloj de aliaj landoj. Kial? La vorto, kiu venas al mia kapo estas - propagando. Kaj tio ne estas surprizo - ja Rusio preskaŭ ne havas sendependajn novaĵagentejojn..

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-aprilo-05 08:38:43

Vilius, la sendependajn novaĵagentejojn ni povas pridiskuti en alia temo, ĉu?
Eble vi respondos pri la temo de ĉi tiu fadeno?
Se mi diris stultaĵojn, ne hezitu pruvi la malon!
Ĉu vi ne pensas, ke Usono presis ege tro multe da dolaroj?
Ĉu vi pensas, ke Usono simple senlukte lasos sian ekonomion esti ruinigita kaj perdos sian tutmondan influon?

Vilius (Montri la profilon) 2009-aprilo-05 09:17:30

Mi pensas ke ĉi tiu krizo ne estas la unua kaj ne estos la lasta.. Tio estas parto de, kiel la kapitalismo funkcias. La problemo nur estas ke ĉiuj tro ĝuas pri la bonan parton de tiu funkciado, kaj forgesas pri la malbonan parton..
Sed estu certa, la krizo finos, kaj kapitalismo kreskos el frakseno. Tio jam okazis multfoje.

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-aprilo-05 15:48:19

Vilius, vi diris nenion novan kaj nenion pri la demandoj de mi.
Ĉu vi opinias, ke la nuna krizo finiĝos baldaŭ kaj la dolara hiperinflacio estas evitebla sen tutmonda milito?

Vilius (Montri la profilon) 2009-aprilo-05 20:27:52

Tutmonda milito?! rido.gif rido.gif

Vi certe legis TRO multe de avanturist. Ĉu ne?

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-aprilo-06 04:17:36

Senegaùlo:Tria tutmonda milito havas daton : 2010!...
Jen ne varmegigu situacion!
Kuranta krizo estas tro profunda. Sed ĝi ne signifas, ke iu komencos militi kontraŭ iu ajn.
Milito povos komenciĝi nur je unua okazo: se iu lando (aŭ landoj) atakos alian, aŭ pribezonigos alian defendi. Feliĉe, modernaj politikistoj estas sufiĉe pli prudentaj, ke ataki landon, kiu havas fortan armeon, eĉ plu nuklean armilon. Tial niaj landoj neniam militos unua kontraŭ alia.

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-aprilo-06 05:51:38

Vilius:Tutmonda milito?! rido.gif rido.gif

Vi certe legis TRO multe de avanturist. Ĉu ne?
Eble jes ridulo.gif
Liaj argumentoj ŝajnas al mi konvinkaj. Ĉu al vi ne? Vi ankoraŭ nenion rakontis pri via propra opinio pri la krizo kaj dolara hiperinflacio.

Reen al la supro