Đi đến phần nội dung

Financa krizo

viết bởi Frankouche, Ngày 03 tháng 4 năm 2009

Tin nhắn: 33

Nội dung: Esperanto

Fuzzy (Xem thông tin cá nhân) 05:39:41 Ngày 13 tháng 4 năm 2009

depucela:Do, milito estra nepra solvo? Tio miopinie ja estas tiel simpla kiel katrastrofia vorto... Mi proponas alian vorton ankaú simpla sed optimisma: devaluto . Jes, Usona registaro povus devaluti dolaron je 40%; tiel ne nur rebatus sian eksteran ŝuldon, sed samtempe siaj eksportoj altiĝos ege...
Je, jes... mi konscias ke tio estas preskaú freneza ideo; sed nun mondmilito estas tute freneza.
Mi pensas, ke vi miskomprenis mian tradukon... En la ĝia lasta parto oni diras ke la hiperinflacio (devaluto) nepre estos.
Sed kion faru Usono post la hiperinflacio? La propra ekonomio malprofitas, kaj kiu pruntedonos al Usono eĉ unu speson post la plena malvaloriĝo de dolaroj? Usono havos nur du eblecojn: bankrotiĝi kaj disfali (samkiel Sovetunio aŭ eĉ pli malbone), aŭ militi. Kaj kion ili decidos, havante (ĉu hazarde?) la plej fortan armeon de la planeto?

superadamuso (Xem thông tin cá nhân) 12:17:35 Ngày 22 tháng 12 năm 2011

Frankouche:Mi vidis la konferencon de la 20 plej riĉaj landoj.

Mi tre emociitas kaj tre surpriziĝas ke dum gravaj okazaĵoj, la homaro povas rapidiĝi.
Nu, kion vi opinias pri tio, aŭ pri aliaj aĵoj kiuj povus iĝi plej bonaj en nia mondo.
Kara Amiko ! Financa krizo estas konsekvenco
de kapitalismo kiu kun definicio donas ĉi tio.
Tial mi konstante proponas trian disvolvon kaj
nome civitalismo t.e. nek socialismo kaj nek kapitalismo. En civitanismo ne havas la financan krizon. Saluton.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 13:11:05 Ngày 22 tháng 12 năm 2011

Ĉu kapitalismo estas fundamente ligita al financa novliberalismo, tiel ke oni ne povas forigi la duan sen forigi la unuan?

Mi plu esperas, ke oni povas reveni al la kejnezia kapitalismo, kiam la salajroj kreskis, la vivkondiĉoj plibonigis, la landoj prosperis kaj la gefiloj rajtis esperi pli bonan vivnivelon ol tiu de la gepatroj.

Kaj ke la nuna fisistemo kiun ni travivas nun reatingos la materialismajn dogmecajn ideologiojn de la dudeka jarcento en la rubujon de l'historio.

Quay lại