Wpisy: 17
Język: Esperanto
dozdoz (Pokaż profil) 4 kwietnia 2009, 10:06:46
Sed mi kaj miaj samideanoj ne certas la nomon de klubo.
Kiel 'Kolombo' aŭ 'Espero', substantivoj estas okej.
Ni estas junaj, kaj tre amas esperanton. Taŭgan nomon mi atendas!
1Guy1 (Pokaż profil) 4 kwietnia 2009, 13:23:43
dozdoz:Ni estas junaj, kaj tre amas esperanton. Taŭgan nomon mi atendas!Vi amas Esperanton, do, kion vi pensas pri la nomo: 'La Bela Lingvo'
crescence (Pokaż profil) 4 kwietnia 2009, 13:46:54
Kiel satelito vojaĝas ĉirkaŭ la tera, tiel la esperantisto trairas la tutan mondon per sia lingvo.
KoLonJaNo (Pokaż profil) 4 kwietnia 2009, 14:03:30
dozdoz:En mia universitato, Esperanta Klubo ekkomenciĝas.Tio estas bona afero, sed atentu, ke en klubo homoj emas uzi sian gepatran lingvon.
Eble vi foje povas inviti gaston, kiu malbone aŭ tute ne parolas la korean.
Tiam ĉiuj devas uzi E-on.
Sed mi kaj miaj samideanoj ne certas la nomon de klubo.Se vi ne certas pri nomo, simple provizore uzu Studenta Esperanto-Klubo aŭ ion similan.
Ĉu ekzistas ankaŭ kluboj por parolantoj de la angla, japana, ĉina, ... lingvoj?
Ĉu ili ĉiuj havas nomon?
Kiel 'Kolombo' aŭ 'Espero', substantivoj estas okej.Kolombo pensigas min pri paco.
Espero povus aludi la politikan situacion de disigita lando.
Mi ne scias, kiucele vi uzas E-on.
Eble la nomo de la klubo montru, ĉu temas pri politiko, ekonomio, kulturo, movado, ...
Ni estas junaj, kaj tre amas esperanton. Taŭgan nomon mi atendas!Se vi estas junaj, ankaŭ viaj cerboj estas ankoraŭ viglaj.
Do certe abundas ideoj en viaj junaj mensoj!
Ĉu vi scias pri aliaj E-Kluboj en Seulo aŭ aliaj koreaj lokoj?
Certe vi ne estas la unuaj junuloj, kiuj serĉas bonan nomon ...
Kolonjano
dozdoz (Pokaż profil) 5 kwietnia 2009, 10:03:53
Ĝi helpas kaj helpos min tre multe.
Dankon vere!
crescence (Pokaż profil) 6 kwietnia 2009, 08:02:17
TuTaTeroKlubo = TTT-K
La literoj TTT rememorigas la Interreton, kiu estas ankaŭ internacia...
sinjoro (Pokaż profil) 6 kwietnia 2009, 09:05:15
Andreo Jankovskij (Pokaż profil) 6 kwietnia 2009, 22:02:48
1. Vi povas simple preni vortaron (malgrandan aŭ grandegan) kaj serĉi tie (kaj ne nur).
2. Elektu taŭgajn vortojn (aldonu elpensitajn frazojn).
3. Elektu kun klubanoj 5 la plej bonajn variantojn.
4. Voĉdonado…
Rogir (Pokaż profil) 7 kwietnia 2009, 12:51:25
dozdoz (Pokaż profil) 8 kwietnia 2009, 00:40:40
Viaj ideoj estas bonegaj kaj interesaj.
La simbolo de Koreio kaj vortaro-voĉdonado, KLUBE, TTT-K estas ĉiu interesa tre multe.
Mi pensos kaj elektos unu(nomo de klubo ne devas pli ol unu
Dankon!