前往目錄

Kiu estus la plej bona nomo de KLUBO?

貼文者: dozdoz, 2009年4月4日

訊息: 17

語言: Esperanto

dozdoz (顯示個人資料) 2009年4月4日上午10:06:46

En mia universitato, Esperanta Klubo ekkomenciĝas.

Sed mi kaj miaj samideanoj ne certas la nomon de klubo.

Kiel 'Kolombo' aŭ 'Espero', substantivoj estas okej.

Ni estas junaj, kaj tre amas esperanton. Taŭgan nomon mi atendas!

1Guy1 (顯示個人資料) 2009年4月4日下午1:23:43

dozdoz:Ni estas junaj, kaj tre amas esperanton. Taŭgan nomon mi atendas!
Vi amas Esperanton, do, kion vi pensas pri la nomo: 'La Bela Lingvo'

crescence (顯示個人資料) 2009年4月4日下午1:46:54

Mi proponas al vi la nomon : "satelitklubo".

Kiel satelito vojaĝas ĉirkaŭ la tera, tiel la esperantisto trairas la tutan mondon per sia lingvo.

KoLonJaNo (顯示個人資料) 2009年4月4日下午2:03:30

Saluton!

dozdoz:En mia universitato, Esperanta Klubo ekkomenciĝas.
Tio estas bona afero, sed atentu, ke en klubo homoj emas uzi sian gepatran lingvon.

Eble vi foje povas inviti gaston, kiu malbone aŭ tute ne parolas la korean.

Tiam ĉiuj devas uzi E-on.
Sed mi kaj miaj samideanoj ne certas la nomon de klubo.
Se vi ne certas pri nomo, simple provizore uzu Studenta Esperanto-Klubo aŭ ion similan.

Ĉu ekzistas ankaŭ kluboj por parolantoj de la angla, japana, ĉina, ... lingvoj?

Ĉu ili ĉiuj havas nomon?
Kiel 'Kolombo' aŭ 'Espero', substantivoj estas okej.
Kolombo pensigas min pri paco.

Espero povus aludi la politikan situacion de disigita lando.

Mi ne scias, kiucele vi uzas E-on.

Eble la nomo de la klubo montru, ĉu temas pri politiko, ekonomio, kulturo, movado, ...
Ni estas junaj, kaj tre amas esperanton. Taŭgan nomon mi atendas!
Se vi estas junaj, ankaŭ viaj cerboj estas ankoraŭ viglaj.

Do certe abundas ideoj en viaj junaj mensoj! rideto.gif

Ĉu vi scias pri aliaj E-Kluboj en Seulo aŭ aliaj koreaj lokoj?

Certe vi ne estas la unuaj junuloj, kiuj serĉas bonan nomon ... okulumo.gif

Kolonjano

dozdoz (顯示個人資料) 2009年4月5日上午10:03:53

Tre dankon pri via respondo!

Ĝi helpas kaj helpos min tre multe.

Dankon vere!

crescence (顯示個人資料) 2009年4月6日上午8:02:17

Alian proponon :

TuTaTeroKlubo = TTT-K

La literoj TTT rememorigas la Interreton, kiu estas ankaŭ internacia...

sinjoro (顯示個人資料) 2009年4月6日上午9:05:15

Aŭ "Hibisko", kiel la simbolo de Koreujo okulumo.gif

Andreo Jankovskij (顯示個人資料) 2009年4月6日下午10:02:48

lango.gif

1. Vi povas simple preni vortaron (malgrandan aŭ grandegan) kaj serĉi tie (kaj ne nur).
2. Elektu taŭgajn vortojn (aldonu elpensitajn frazojn).
3. Elektu kun klubanoj 5 la plej bonajn variantojn.
4. Voĉdonado…

Rogir (顯示個人資料) 2009年4月7日下午12:51:25

KLUBE: Korea Lernantoj kaj Uzantoj de la Bona Esperanto. Kaj klube signifas sur klubo, do oni povos diri 'mi iras KLUBEn'.

dozdoz (顯示個人資料) 2009年4月8日上午12:40:40

Tre dankon geamikoj!

Viaj ideoj estas bonegaj kaj interesaj.

La simbolo de Koreio kaj vortaro-voĉdonado, KLUBE, TTT-K estas ĉiu interesa tre multe.

Mi pensos kaj elektos unu(nomo de klubo ne devas pli ol unu ridulo.gif

Dankon!

回到上端