Al la enhavo

Kiu estus la plej bona nomo de KLUBO?

de dozdoz, 2009-aprilo-04

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

dozdoz (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 10:06:46

En mia universitato, Esperanta Klubo ekkomenciĝas.

Sed mi kaj miaj samideanoj ne certas la nomon de klubo.

Kiel 'Kolombo' aŭ 'Espero', substantivoj estas okej.

Ni estas junaj, kaj tre amas esperanton. Taŭgan nomon mi atendas!

1Guy1 (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 13:23:43

dozdoz:Ni estas junaj, kaj tre amas esperanton. Taŭgan nomon mi atendas!
Vi amas Esperanton, do, kion vi pensas pri la nomo: 'La Bela Lingvo'

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 13:46:54

Mi proponas al vi la nomon : "satelitklubo".

Kiel satelito vojaĝas ĉirkaŭ la tera, tiel la esperantisto trairas la tutan mondon per sia lingvo.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 14:03:30

Saluton!

dozdoz:En mia universitato, Esperanta Klubo ekkomenciĝas.
Tio estas bona afero, sed atentu, ke en klubo homoj emas uzi sian gepatran lingvon.

Eble vi foje povas inviti gaston, kiu malbone aŭ tute ne parolas la korean.

Tiam ĉiuj devas uzi E-on.
Sed mi kaj miaj samideanoj ne certas la nomon de klubo.
Se vi ne certas pri nomo, simple provizore uzu Studenta Esperanto-Klubo aŭ ion similan.

Ĉu ekzistas ankaŭ kluboj por parolantoj de la angla, japana, ĉina, ... lingvoj?

Ĉu ili ĉiuj havas nomon?
Kiel 'Kolombo' aŭ 'Espero', substantivoj estas okej.
Kolombo pensigas min pri paco.

Espero povus aludi la politikan situacion de disigita lando.

Mi ne scias, kiucele vi uzas E-on.

Eble la nomo de la klubo montru, ĉu temas pri politiko, ekonomio, kulturo, movado, ...
Ni estas junaj, kaj tre amas esperanton. Taŭgan nomon mi atendas!
Se vi estas junaj, ankaŭ viaj cerboj estas ankoraŭ viglaj.

Do certe abundas ideoj en viaj junaj mensoj! rideto.gif

Ĉu vi scias pri aliaj E-Kluboj en Seulo aŭ aliaj koreaj lokoj?

Certe vi ne estas la unuaj junuloj, kiuj serĉas bonan nomon ... okulumo.gif

Kolonjano

dozdoz (Montri la profilon) 2009-aprilo-05 10:03:53

Tre dankon pri via respondo!

Ĝi helpas kaj helpos min tre multe.

Dankon vere!

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-06 08:02:17

Alian proponon :

TuTaTeroKlubo = TTT-K

La literoj TTT rememorigas la Interreton, kiu estas ankaŭ internacia...

sinjoro (Montri la profilon) 2009-aprilo-06 09:05:15

Aŭ "Hibisko", kiel la simbolo de Koreujo okulumo.gif

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-aprilo-06 22:02:48

lango.gif

1. Vi povas simple preni vortaron (malgrandan aŭ grandegan) kaj serĉi tie (kaj ne nur).
2. Elektu taŭgajn vortojn (aldonu elpensitajn frazojn).
3. Elektu kun klubanoj 5 la plej bonajn variantojn.
4. Voĉdonado…

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-07 12:51:25

KLUBE: Korea Lernantoj kaj Uzantoj de la Bona Esperanto. Kaj klube signifas sur klubo, do oni povos diri 'mi iras KLUBEn'.

dozdoz (Montri la profilon) 2009-aprilo-08 00:40:40

Tre dankon geamikoj!

Viaj ideoj estas bonegaj kaj interesaj.

La simbolo de Koreio kaj vortaro-voĉdonado, KLUBE, TTT-K estas ĉiu interesa tre multe.

Mi pensos kaj elektos unu(nomo de klubo ne devas pli ol unu ridulo.gif

Dankon!

Reen al la supro