پستها: 16
زبان: Esperanto
Senegaùlo (نمایش مشخصات) 11 آوریل 2009، 16:37:30
Multekosta = kiu kostas multeon ???!!!
Supreniranto = kiu irantas suprenen ???!!!
Ĉionpova = kiu povas ĉionon ???!!!
Kial vi ne rekonas ke Eo esta pli ĥaosa ol multaj gentaj lingvoj ?
"Bone" estas je bona maniero sed "tie" estas en tiu loko ???!!! ĉar "tiel" ne povus ricevi akuzativon !!!...
Hodiaŭ en tempo de komputiloj frue malfrue pli logika kaj simpla lingvo aperos (jam aperas...)
sergejm (نمایش مشخصات) 11 آوریل 2009، 17:47:39
Supreniranto = kiu iras supren
Supreiranto = kiu iras supre
Ĉiopova = ĉionpova = kiu povas ĉion
Vokalo aŭ -n estas bezonata nur tiam, kiam ĝia/ilia manko ŝangas sencon.
Ankaŭ vokalo estas uzata kiam vorto sen vokalo estas malfacile prononcebla.
Ĉio estas sufiĉe simpla, sed ne por komputilo.
horsto (نمایش مشخصات) 11 آوریل 2009، 17:52:30
Senegaùlo:Vi estas provantaj meti logikon kaj regulojn tie, kie estas nur malkoheroj kaj mankoj :Mi tute ne komprenas kion vi aludas kaj mi ankaŭ ne volas, pardonu ke mi diras tion, ke vi klarigu tion al mi.
Multekosta = kiu kostas multeon ???!!!
Supreniranto = kiu irantas suprenen ???!!!
Ĉionpova = kiu povas ĉionon ???!!!
Kial vi ne rekonas ke Eo esta pli ĥaosa ol multaj gentaj lingvoj ?
"Bone" estas je bona maniero sed "tie" estas en tiu loko ???!!! ĉar "tiel" ne povus ricevi akuzativon !!!...
@sergejm: Li certe scias tion.
Rilate al komputiloj: Ĉu la lingvo estas por komputiloj aŭ por homoj?
R2D2! (نمایش مشخصات) 11 آوریل 2009، 18:56:52
Senegaùlo (نمایش مشخصات) 11 آوریل 2009، 19:13:40
Kion mi volis diri, tio estas ke dank'al komputiloj ni disponas pri rimedoj krei pli efikan lingon kaj kun partoprenado de pli da kompetentuloj kaj konsilontoj en la tuta mondo (ankaŭ provi la lingvon per praktikado ĉiutaga...)
le_chaz (نمایش مشخصات) 12 آوریل 2009، 10:47:33
Senegaùlo:Kion mi volis diri, tio estas ke dank'al komputiloj ni disponas pri rimedoj krei pli efikan lingon kaj kun partoprenado de pli da kompetentuloj kaj konsilontoj en la tuta mondoKio estas lingvo laŭ vi? Kiel aŭto, ŝuparo aŭ tubo da vitaminoj?