Kwa maudhui

blinka "o"

ya crescence, 9 Aprili 2009

Ujumbe: 16

Lugha: Esperanto

Senegaùlo (Wasifu wa mtumiaji) 11 Aprili 2009 4:37:30 alasiri

Vi estas provantaj meti logikon kaj regulojn tie, kie estas nur malkoheroj kaj mankoj :

Multekosta = kiu kostas multeon ???!!!
Supreniranto = kiu irantas suprenen ???!!!
Ĉionpova = kiu povas ĉionon ???!!!

Kial vi ne rekonas ke Eo esta pli ĥaosa ol multaj gentaj lingvoj ?

"Bone" estas je bona maniero sed "tie" estas en tiu loko ???!!! ĉar "tiel" ne povus ricevi akuzativon !!!...

Hodiaŭ en tempo de komputiloj frue malfrue pli logika kaj simpla lingvo aperos (jam aperas...)

sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 11 Aprili 2009 5:47:39 alasiri

Multekosta = kiu kostas multe/multon
Supreniranto = kiu iras supren
Supreiranto = kiu iras supre
Ĉiopova = ĉionpova = kiu povas ĉion

Vokalo aŭ -n estas bezonata nur tiam, kiam ĝia/ilia manko ŝangas sencon.
Ankaŭ vokalo estas uzata kiam vorto sen vokalo estas malfacile prononcebla.
Ĉio estas sufiĉe simpla, sed ne por komputilo.

horsto (Wasifu wa mtumiaji) 11 Aprili 2009 5:52:30 alasiri

Senegaùlo:Vi estas provantaj meti logikon kaj regulojn tie, kie estas nur malkoheroj kaj mankoj :
Multekosta = kiu kostas multeon ???!!!
Supreniranto = kiu irantas suprenen ???!!!
Ĉionpova = kiu povas ĉionon ???!!!
Kial vi ne rekonas ke Eo esta pli ĥaosa ol multaj gentaj lingvoj ?
"Bone" estas je bona maniero sed "tie" estas en tiu loko ???!!! ĉar "tiel" ne povus ricevi akuzativon !!!...
Mi tute ne komprenas kion vi aludas kaj mi ankaŭ ne volas, pardonu ke mi diras tion, ke vi klarigu tion al mi.

@sergejm: Li certe scias tion.
Rilate al komputiloj: Ĉu la lingvo estas por komputiloj aŭ por homoj?

R2D2! (Wasifu wa mtumiaji) 11 Aprili 2009 6:56:52 alasiri

Komputila lingvo estus loĵbano, sed estas tre malfacila por homoj

Senegaùlo (Wasifu wa mtumiaji) 11 Aprili 2009 7:13:40 alasiri

Mi ne intencis diri ke oni havu por-komputilan nek per-komputilan lingvon...
Kion mi volis diri, tio estas ke dank'al komputiloj ni disponas pri rimedoj krei pli efikan lingon kaj kun partoprenado de pli da kompetentuloj kaj konsilontoj en la tuta mondo (ankaŭ provi la lingvon per praktikado ĉiutaga...)

le_chaz (Wasifu wa mtumiaji) 12 Aprili 2009 10:47:33 asubuhi

Senegaùlo:Kion mi volis diri, tio estas ke dank'al komputiloj ni disponas pri rimedoj krei pli efikan lingon kaj kun partoprenado de pli da kompetentuloj kaj konsilontoj en la tuta mondo
Kio estas lingvo laŭ vi? Kiel aŭto, ŝuparo aŭ tubo da vitaminoj?

Kurudi juu