Mesaĝoj: 40
Lingvo: Esperanto
Matthieu (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 20:37:47
henma:Yo te lo doy / Yo se lo doy.Mi ĵus lernis ion.
Rogir:Mi elektis bela kaj malbela, ĉar mi ŝatas la francan kiam estas elparolata malrapide kaj kantantume, sed ne elparolate rapidege kaj nazege.Oni povus diri tion pri aliaj lingvoj. Fakte, ĉiu lingvo estas pli bela, kiam ĝin parolas belvoĉa belulino, ol kiam ĝin kriaĉas ebriulo, ĉu ne?
Frankouche (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 21:02:56
henma:Mi demandas min el kie venas tiuj strangaj reguloj : refleksivo, inverso...- Je te le donneKurioza afero. En la hispana tio ne okazas, sed io simila. Kiam ni havas du pronomoj por la rekta kaj nerekta objektoj, kaj ili estas de la tria persono, la nerekta ŝanĝiĝas al refleksivo...
- Tu le lui donnes
Yo te doy un libro / Yo le doy un libro.
Sed (du pronomoj):
Yo te lo doy / Yo se lo doy.
henma:sed tiu lingvo estas tro malfacila...Kio malfacilas ?
Mie, mi trovas ke skribi la francan estas tre malfacila. Mi ofte eraras, kvazaŭ la skribita franca estus alia lingvo.
KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 21:15:21
Frankouche:Ili ne estas estas inversaj.Senegaùlo:Tio (almenaŭ en la franca) ne estas escepto sed normo: la pronomoj autaŭas la verbonMi volis diri ke inter tiu du frazoj, la pronomoj estas kurioze inversaj :
- Je te le donne
- Tu le lui donnes
La vico de la antaŭverbaj pronomoj formas triangulon (kun pinto malsupre):
1. me | te | nous | vous (4 pronomoj)
2. le | la | les (3 pronomoj)
3. lui | leur (2 pronomoj "longaj")
4. y | en (2 pronomoj "mallongaj" )
Tiel mi lernis en la gimnazio antaŭ ĉ. 30 jaroj.
Konsiderante la elekteblojn mi decidis, ke la franca estas utila kaj bela, sed malfacila.
Kolonjano
Frankouche (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 21:32:13
KoLonJaNo:- Je te le donneKiel naskparolanto mi ne memoras (kaj lernas) tion
- Tu le lui donnes
Ili ne estas estas inversaj.
La vico de la antaŭverbaj pronomoj formas triangulon (kun pinto malsupre):
1. me | te | nous | vous (4 pronomoj)
2. le | la | les (3 pronomoj)
3. lui | leur (2 pronomoj "longaj")
4. y | en (2 pronomoj "mallongaj" )
Sed kial te/lui estas inversaj ?
Mi diras alilingve, francamaniere:
-I you it give
-You it him give
-Ich dir es gebe
-Du es ihm gibst (aaaach!, ist es richtig?)
KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 21:49:09
Frankouche:[/quote]Mi ne scias, kial la pronomoj triapersonaj enviciĝas post la aliaj.KoLonJaNo:- Je te le donneKiel naskparolanto mi ne memoras (kaj lernas) tion
- Tu le lui donnes
Ili ne estas estas inversaj.
La vico de la antaŭverbaj pronomoj formas triangulon (kun pinto malsupre):
1. me | te | nous | vous (4 pronomoj)
2. le | la | les (3 pronomoj)
3. lui | leur (2 pronomoj "longaj")
4. y | en (2 pronomoj "mallongaj" )
Sed kial te/lui estas inversaj ?
Memoru, ke la franca lingvo nur parte estas planlingvo: La franca Akademio fondiĝis relative malfrue.
Mi diras alilingve, francamaniere:I give it to you.
-I you it give
sed:
I give you the book.
-You it him give.You give it to him.
sed:
You give him the book.
Konkludo: La angla ne funkcias kiel la franca. Kia surprizo!
-Ich dir es gebeIch gebe es dir.
sed:
Ich gebe dir das Buch.
-Du es ihm gibstDu gibst es ihm.
sed:
Du gibst ihm das Buch.
Konkludo: La germana similas la anglan. Kia surprizego!
Kolonjano
Frankouche (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 22:22:28
KoLonJaNo:Konkludo: La germana similas la anglan. Kia surprizego!Haha bone!
Vi vidu la germanan (fransikan)/latinan influon kun la franca, rango de la adĵektivo "nova", antaŭ aŭ post la nomo :
Nomo de franca urbo :
Norda francio (ĝermana): Neufchatel = Nova kastelo
Suda francio (latina) : Chateauneuf = Kastelo nova (chateau neuf du pape = tre bona vino )
Germana influo : la hache = la aŝ, (la hakilo), kiel se la "h" estas pronuncita.
Latina influo : l'homme = lom, (la homo, la ulo), la "h" malaperas.
Ne forgesu ke la franca estas la plej "germana" latina lingvo , nu nia unua reĝo "Klovis" ja parolis la fransikan (ian germanan lingvon)!
ceigered (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 01:39:09
crescence:Aah dankon nun mi komprenas - mi pensas ke la Franca lingvo estas tre malfacila por lerni, sed ĝoja (Kiel multaj aliaj lingvoj, ne?)ceigered:Mi ne komprenas la duan demandonMi korektis la duan demandon. Ĉu ĝi estas pli komprenebla ?
Eble la kaŭzo de la malfacileco estas ke la Franca alfabeto kaj prononco nuntempe ne estas la sama kiel la parolata sonoj, kiel la angla. Sed kiel la angla, kelkaj problemoj devas havi pli tempo
le_chaz (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 10:09:34
Kiam mi aŭdas kelkajn francojn, kiuj eĉ ne respektas la plej bazajn kaj simplojn regulojn de la esperanta prononco, miaj oreloj vere suferas. Nenio sonas pli malbele al mi ol esperanto misprononcata per franca akĉentaĉo.
vedev (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 10:52:29
crescence:La franca aperas al vi tra la mondo : utila ? bela ? facila ?Franсa lingvo estas malfacile ĉar ĝi havas grandan diferencon inter prononco kaj skribado, ankau ĝi havas kelke malsimplajn sonojn, kaj ankaŭ - ĝi ne estas tiel vaste uzanta, ol angla lingvo. Do - lerni franсan lingvon estus interesa por tio, kio tre interesas en Francio, au en lingvistiko.
Kiu malfacilo ŝajnas al vi en la lerno de tiu lingvo ?
Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 14:12:19
vedev:Mi ne dubas ke la franclingvo estas malfacila (eĉ por la denaskaj, kies tamen estas la gepatra lingvo), kaj precipe koncerne ĝia gramatiko kaj ĝia ortografio. Sed koncerne la granda diferenco inter la skribado kaj la prononco, mi opinias ke ĝi estas superita (kaj larĝe) de la anglalingvo.crescence:La franca aperas al vi tra la mondo : utila ? bela ? facila ?Franсa lingvo estas malfacile ĉar ĝi havas grandan diferencon inter prononco kaj skribado, ankau ĝi havas kelke malsimplajn sonojn, kaj ankaŭ - ĝi ne estas tiel vaste uzanta, ol angla lingvo. Do - lerni franсan lingvon estus interesa por tio, kio tre interesas en Francio, au en lingvistiko.
Kiu malfacilo ŝajnas al vi en la lerno de tiu lingvo ?
Nun, ke la angla lingvo estas pli vaste uzita, tra la mondo, ol la franca lingvo, estas evidenteco. Kaj tio estas, almenaŭ por mi, la signo la plej videbla de la imperialismo anglosaksa. Ĉar transe de la lingvo, estas disvastigita mensan modalon, unikan kulturecon, kiuj estas (almenaŭ al miaj okuloj) multe pli danĝeraj ol la uzado en la tutmondo de la dolaro kiel internacia ŝanĝmono, aŭ ankoraũ la milita potenco de Usono.
Ne temas, ankaŭ ne, kompreneble, imponi la francan lingvon (kiel cetere nenia alia nacia lingvo, kvankam mi ne estus kontraŭ la hispana lingvo) kiel internacia lingvo. Fine, la nura lingvo (malgraŭ kelkaj manketoj), vera internacia kaj neŭtrala, sufiĉe facila por lerni, kaj sufiĉe disvastigita tra la kvin kontinentoj, estas la Esperanto.