Til indholdet

Saluton! Kio estas ĉies opinio temi la Usono?

af Kill_Bill_Vol2, 14. jan. 2007

Meddelelser: 57

Sprog: Esperanto

mccambjd (Vise profilen) 1. maj 2007 05.50.40

Terurĉjo:Iufoje mi entute ne komprenas usonanojn. Ili konstante skribas, ke ilia prezidento estas stultulo.
Sed vi (usonanoj) mem elektis lin duan fojon!!
Ĉu iu pensas ke, tio estas granda aro da homoj kiuj kaj voĉdonis por S-ro Bush kaj eklernis Esperanto? Esperanto lernantoj (ĝenerale) deziras renkonti kaj kompreni aliajn naciojn kaj kultorojn. Tio ne ŝajnas la vojo de Prezidanto Bush...

mendacapote:Ĉi tiu planedo ne eblos subteni la usonan vivmanieron pli longe. Buŝ ne estas la malsano, li estas nur iu simptomo. La usonanoj ne solvos iliajn problemojn kun iu nova prezidanto; ili devus humanigi la tutan sistemon unue.
Mi pensas ke Prezidanto Bush kaj lia registaro estas la problemo: verŝajne ni ne havus ĉi tiun diskutadon se Gore estus Prezidanto ĉar tiuokaze ne estus milito en Irako kaj Usono apartenos traktaton de Kioto.

Ankaŭ, mi ĝenerale konsentas kun awake. Mia okuloj estas malfermita! Ni ambaŭ estas fizikaj scienculoj kiuj kredas je la bona krea potenco de homaro. Mi pensas ke la mondo povas havi bezonata aŭ eĉ dezirata energio, manĝaĵo, ktp. La elpensaĵoj kaj kapabloj jam ekzistas nun!

Kio signifas "la usonan vivmanieron"? Dependeco de petrolo kaj karbo? Tio estas la monda vivmaniero! (Krom niaj inteligentaj francaj amikoj kiuj uzas nuklea energio por plej multe da iliaj bezonoj.) Kaj manĝado de viando? Kia estas problemo? Tiuj kiuj povas elporti la kostan povas manĝi viando. Kiam viando tro multekostiĝos, tiam homoj manĝos iu ajn...

Kaj mi posedas unu hibridan aŭton, kara Manu.okulumo.gif

manu_fr (Vise profilen) 1. maj 2007 20.24.59

mccambjd:
Terurĉjo:
Kaj mi posedas unu hibridan aŭton, kara Manu.okulumo.gif
Mi fieras de vi por la aŭto, malgraŭ ke mi ne havas la saman vidpunkton pri ĉio, kion vi diris.
Oni ĉiuj devas malaltiĝi grandege nian konsumadon de fosila energio.
Pri la energio, Francio havas preskaŭ nur nukleaj centrojn, vi pravas (ĉu fosila energio ?). Sed estas granda debato por ĉanĝi tion aktuale, ĉar estas danĝera materio.
Kaj mi pensas ke ĝenerale -vi verŝajne faras escepton !-francioj faras atenton al la konsumado de energio, kiam la usonanoj ne faras vere atenton.
Same pri la konsomado de akvo.
(mi loĝis en Usono...tio permesas kompari)

Denove gratulojn, ke vi faris la elekton de hibrida aŭto.
Ĉu vi havas nur unu aŭton ??

Manu

Mendacapote (Vise profilen) 1. maj 2007 22.47.52

Kio signifas "la usonan vivmanieron"?
El la vikipedio:
American Way of Life:
“Today the expression has again become pervasive in popular culture, in part because of its use by President George H. W. Bush, who has stated that "the 'way of life' of the Americans is not negotiable." The expression has come to be associated with over-consumption, exploitation of natural resources, American exceptionalism, and other negative aspects of American culture, and it has negative connotations in many parts of the world”.

Usona Vivmaniero:
Nuntempe la esprimo denove fariĝis populara, precipe ĉar la prezidanto Buŝ iam diris: “La usona vivmaniero ne estas negocebla”. La esprimo nun estas asociata kun superkonsumado, troekspluategado de naturaj fontoj, la usona “escepteco” kaj aliaj negativaj karakteristikoj de la usona kulturo kaj ĝi havas negativajn kunsencojn en multaj partoj el la tuta mondo.

annadahlqvist (Vise profilen) 1. maj 2007 23.26.28

mccambjd skribis:
Kaj manĝado de viando? Kia estas problemo? Tiuj kiuj povas elporti la kostan povas manĝi viando. Kiam viando tro multekostiĝos, tiam homoj manĝos iu ajn...
Krom la etika aspekto, estas unu problemo de disdono, kun malpli de tero de kulturi por ĉiu persono, estas pli malfacila al distribui egale; tiuj kiuj povos elporti la koston povos manĝi manĝaĵo...

Plue, kiam ni estos plu en la mondo, ni bezonos plu tero por kulturi, ni povos redukti tero bezoni por iu persono. Por fari viando, oni bezonas plu tero.

Plue (du), ni havas la "forcejo-efekto", kaj viandproduktado estas tre malbona por ĝi.

mccambjd (Vise profilen) 2. maj 2007 02.40.35

manu_fr:Oni ĉiuj devas malaltiĝi grandege nian konsumadon de fosila energio.....Sed estas granda debato por ĉanĝi tion aktuale, ĉar estas danĝera materio.
Mi nature konsentas, sed mi pensas ke nuklea energio estas malpli danĝera (kaj multekosta) ol petrola energio. Mi opinias ke alia sufiĉa energia fonto ne ekzistas.

manu_fr:...Same pri la konsomado de akvo.
annadahlqvist:...Por fari viando, oni bezonas plu tero.
Mi denove konsentas, sed ambaŭ esence estas lokaj ekonomiaj aferoj: Usono havas sufiĉan landon kaj akvon por subteni ĝian loĝantaron. Kiam estos tro multe da homoj en Usono, tiam ili malpli manĝos kaj trinkos. Malsato kaj manko de pura akvo en la tria mondo ne estas rezultoj de Usona konsumado!

Ankaŭ, vegetaranoj ne longe vivas--ĝi nur sentas tian manieron. okulumo.gif

mendacapote:...Usona vivmaniero...
Kion mi povas diri? Vi tre selekteme citis Vikipedion. Vi elprenis la bonajn inspirajn partojn.ploro.gif
Mi ne vidas kiel preskaŭ aŭtomata kontraŭ-Usonismo helpas pligrandigi interkomprenon aŭ Esperantujon...

Mendacapote (Vise profilen) 2. maj 2007 04.46.09

Mi ne kontraŭas Usonanojn… mi nur favoras homaron! Ĉu vi pensas ke mi malamas vian landon? Tute ne! Mia patro estas usona civitano… mi eĉ havas du usonajn fratinojn! Ĉu vi pensas ke mi volus suferigi miajn fratinetojn? Kompreneble, ne.

Pensu kiel HOMO. José Martí iam skribis: “Patria es humanidad” “Patrujo estas Homaro”. Iu homo ajn el la planedo rajtas vivi digne, kaj tio ne signifas “usonavivmaniere”. Vi estas nur la 5% el la monda loĝantaro… kaj vi konsumas pli ol 25% de la energion kaj naturajn fontojn!!!

RiotNrrd (Vise profilen) 2. maj 2007 05.58.04

Mendacapote:Vi estas nur la 5% el la monda loĝantaro… kaj vi konsumas pli ol 25% de la energion kaj naturajn fontojn!!!
Kiom da aĵoj farita en Usono propras vin? Aŭ viaj najbaroj?

Jes, ni konsumas multan energion. Sed, ne tiom persone kiel vi diris. Jes, ni ĉiuj povus konsumi malpli, sed multa da la energio pri kiun vi menciis estas uzita fabriki tiujn aĵojn, kaj kie estas ilin? Ne en Usono - vi propras ilin (kaj multaj aliaj homoj tra la tuta mondo).

Motoroj uzas pli energion ol ŝtonoj uzas. Ni fabrikas multan, tial ni uzas multan energion. Kaj multaj da la fabrikaĵoj ne restis en Usono - ili eksportiĝas. Tial, ne ĵus NI konsumas tiun 25% - vi ankaŭ partoprenas en tiu cifero se vi uzas iujn ajn usonajn produktojn.

mccambjd (Vise profilen) 2. maj 2007 06.33.18

Mendacapote:Pensu kiel HOMO.
Mi ne povas pensi alian manieron ajn.okulumo.gif
Vi estas nur la 5% el la monda loĝantaro… kaj vi konsumas pli ol 25% de la energion kaj naturajn fontojn!!!
Vi pravas, kompreneble. Sed, la Usona ekonomio estas ĉirkaŭ 28% de la monda sumo. Landoj proksimume konsumas rimedoj laŭ grandoj de iliaj ekonomioj, ne loĝantaroj. Ekzemple, komparu la numerojn pri ekonomia grando kaj forceja-gasoj. Bedaŭrinde, la ligiloj ne estas esperante. Usono ne estas la plej efika lando de la mondo (almenaŭ laŭ ĉi tiu mezuro), sed ĝi ne estas la plej malbonan! La malplej efikaj landoj (ankaŭ laŭ ĉi tiu maleleganta mezuro) estas en la evoluanta mondo (plus Rusio kaj Ĉinio).

La Venezuela ekonomio estas nur 0.3% de la tuta mondo sed ili emisias 0.8% de la forceja-gasoj. La Usona ekonomio estas 28% de la tuta mondo sed ili emisias nur 23% de la forceja-gasoj.

Ni ĉiuj devas plibonigi nian efikecon kaj devas foriri de fosiliaj brulaĵoj!

Kill_Bill_Vol2 (Vise profilen) 2. maj 2007 06.49.54

RiotNrrd:
Terurĉjo:Sed vi (usonanoj) mem elektis lin duan fojon
Se vi signifas ke la Usono tuta elektis Buŝ tiam mi komprenas, sed mi ne elektis Buŝ regi. Usonanoj nun rimarko ke Buŝ estas vere terurega. Mi opinias ke ajnulo estus pli bona ol Buŝ. Mi ŝatas Barak Obama... rido.gif

La Usono bezonas ŝanĝi.

Kill_Bill_Vol2 (Vise profilen) 2. maj 2007 06.55.23

RiotNrrd:
Terurĉjo:Sed vi (usonanoj) mem elektis lin duan fojon
Ne. Mi ne elektis lin. Mi voĉdonis por Gore (unue, en 2000) kaj Kerry (due, en 2004). Buŝ ĉiam tre malplaĉegas al mi! Mi tute ne konsentas kun li, pri iu ajn. La milito en Irako, la raketoj en Eŭropo, ktp. Mi ne eĉ ŝatas la sonon de lia voĉo.

Mi nur feliĉas ke en 2008, li foriros. Sed, estas ne sufiĉe baldaŭ por mi!
Pardonu RiotNrrd, Mi akcidente respondis al vin anstataŭ Terurĉjo.

Sed mi konsentas kun vi.
sal.gif

Tilbage til start