Naar de inhoud

Saluton! Kio estas ĉies opinio temi la Usono?

door Kill_Bill_Vol2, 14 januari 2007

Berichten: 57

Taal: Esperanto

mccambjd (Profiel tonen) 3 mei 2007 14:36:59

Mielo:
mccambjd:(Kiel oni esperante diras "omnivore"?)
En mia vortaro estas: "ĉionvoranto".

Mi ne komprenas tute tiun vorton.
En la angla, "omnivore" estas besto (inkulzive homoj) kiu manĝas kaj plantoj kaj bestoj. Ĝi estas unuavice teknika aŭ scienca vorto.

mccambjd (Profiel tonen) 3 mei 2007 14:38:16

Ĉu iu volas lerni pri "omnivore" denove?

Mielo (Profiel tonen) 3 mei 2007 15:56:51

mccambjd:
Mielo:
mccambjd:(Kiel oni esperante diras "omnivore"?)
En mia vortaro estas: "ĉionvoranto".

Mi ne komprenas tute tiun vorton.
En la angla, "omnivore" estas besto (inkulzive homoj) kiu manĝas kaj plantoj kaj bestoj. Ĝi estas unuavice teknika aŭ scienca vorto.
Mi konas senco de la esprimo. Mi ne komprenas la Esperanton vorton tute, kiun mi trovis en la vortaro: ĉionvoranto. Kio aŭ kiu estas la "voranto" ?

Mielo (Profiel tonen) 3 mei 2007 15:57:42

mccambjd:Ĉu iu volas lerni pri "omnivore" denove?
Kiel ?

mccambjd (Profiel tonen) 3 mei 2007 17:44:33

Mielo:
mccambjd:Ĉu iu volas lerni pri "omnivore" denove?
Kiel ?
Mi ŝercis!

Mielo (Profiel tonen) 3 mei 2007 19:03:35

mccambjd:
Mielo:
mccambjd:Ĉu iu volas lerni pri "omnivore" denove?
Kiel ?
Mi ŝercis!
aha ! rido.gif Mi pensis serioze.

Mielo (Profiel tonen) 3 mei 2007 19:08:26

Terurĉjo:
Mielo:Mi konas sencon de la esprimo. Mi ne komprenas la Esperantan vorton tute, kiun mi trovis en la vortaro: ĉionvoranto. Kio aŭ kiu estas la "voranto" ?
Mi, Mi nun estas vorrranto.

Vorrri signifas multe kaj aĉe manĝi.

Mi estas v-u-u-u-u-u-u-u-orrrranto.
Nu, mi atendas ĝis la suno vekiĝos. Kaj ĝis tiam mi timas. (Sed kio estas la voranto ???)

RiotNrrd (Profiel tonen) 4 mei 2007 01:15:47

Mendacapote:Mi devas klarigi ion: Venezuelo nuntempe importas pli usonajn aĵojn ol antaŭ 10 jaroj…
Jes, jes, mi ankaŭ devas klarigi. La punkto de mia afiŝo ne estas pri Venezuelo, kaj kiom ĝi importas. Tiu estas nur ekzemplo.

Mia punkto estas ke diri ke 25% da la mondenergio estas uzata de Usono estas ambaŭ vera kaj iluzianta (mi ne scias se la vorto estas ĝusta - angle "misleading"). Jes, ni uzas ĉi tiun procenton. SED, ni ne uzas ĝin sole por ni mem, kiel se ni estas energiaj porkoj.

Ni uzas tiom da energio fabriki produktojn uzitajn de ni mem (kompreneble - tiu estas veraj por ĉiuj nacioj), sed ankaŭ uzita de la cetero de la mondo. Se vi ne uzas usonajn produktojn - bona por vi! Sed mia punkto estas ke multaj homoj tra la mondo uzas usonajn produktojn, kaj fabriki tiujn produktojn konsumas energion. Se iu ekstera al Usono uzas usonajn produktojn, tiam ili partoprenas en la 25% da la energio uzita fabriki tiujn produktojn, kvankam ili ne loĝas en Usono.

Verdire, usonanoj povus uzi malpli ol ili faras. Sed, ni mem ne uzas 25% da la mondenergio por ni mem. Vi - la popoloj de multa el la mondo - ankaŭ konsumas ĝin kiam ili uzas usonajn produktajn. Eĉ se vi persone nefaras.

manu_fr (Profiel tonen) 4 mei 2007 05:45:55

RiotNrrd:

ne estas kontraŭ vi persone, sed ĉu vi permesas min diri, ke vi estas energiaj porkoj ?

jen...vi estas.

vi ankoraŭ ne diris, kiom da aŭtoj vi havas.

energieme

Manu

RiotNrrd (Profiel tonen) 4 mei 2007 06:17:12

manu_fr:vi ankoraŭ ne diris, kiom da aŭtoj vi havas.
Kiom da aŭtoj havas mi? Mi havas unu. Kaj ĝi ne estas usona aŭto (estas germana).

Terug naar boven