Saluton! Kio estas ĉies opinio temi la Usono?
Kill_Bill_Vol2,2007年1月14日の
メッセージ: 57
言語: Esperanto
manu_fr (プロフィールを表示) 2007年5月4日 13:04:07
RiotNrrd:Saluton !manu_fr:vi ankoraŭ ne diris, kiom da aŭtoj vi havas.Kiom da aŭtoj havas mi? Mi havas unu. Kaj ĝi ne estas usona aŭto (estas germana).
Certe vi ĉiuj estas neordinaraj usonanoj (tre stranĝe tamen)...
Estas proverbo : "la escepto konfirmas la regulon"
Kompreneble normala usonano minimume posedas :
-3 aŭtojn : 1 pick-up por promeni la hundon, 1 4X4 por viziti parkojn aŭte (normala usonano NENIAM marŝas aŭ ciklas !), 1 familian aŭton por almeni infanojn al la lernejo
Kompreneble ĉia aŭto konsumas minimume 15 l/100 km da benzino kaj produktas tonojn da CO2 en la atmosfero.
-domon de 300 m2 (por normala familio)
-televidojn en ĉiu ĉambro de la domo
(kompreneble estas televidoj kun gigantaj ekranoj, plasmon, ktp kiuj voras elektron)
-kolosan fridujon
Kion mi forgesas ?
Pri akvo, ĉu vi longe havos sufiĉe da akvon en via kara lando (kiu parenteze estas belega vere) : vi vidu tiun honton pri Las Vegas, urbo kiu malŝparas akvon senlime en plena dezerto, kaj baldaŭ prenos akvon rekte en la montaroj, centoj da kilometroj fore de la urbo...
Amikoj, vi ne plu devas vivi tiel...vi ekspluatas la planedon senrespondece.
aŭ (pli bone) :
Kontinuu same, kaj vi vidos la rezulton tre tre rapide.
PS: mi ankaŭ ne trovis iu ajn specon da "US made" aparaton ĉe mi...
Mi demandas min : kie Usono eksportadas siajn varojn ??
respondo : plejparte ĉe vi mem
(Necesas konscii iam, ke mono por mono ne sufiĉas en la vivo).
amike
Manu
mccambjd (プロフィールを表示) 2007年5月4日 14:31:46
manu_fr:Amikoj, vi ne plu devas vivi tiel...vi ekspluatas la planedon senrespondece.Ĉu ni jam tion diskutis? La Usona uzado de naturaj rimedoj (kaj petrolo) estas proksimume proporcia al la grando de ĝia ekonomio. Laŭ ĉi tiu mezuro, Usona ne estas neefikega aŭ energia porko: ĝi havas meze efika. Se ni komparas similajn (aŭ pli grandajn) numbrojn da homoj: vere, la EU estas pli efika ol Usono (eble 50+% pli bona), sed Ĉinio, Rusio, Hindio (esence la tuta restanta mondo) estas pli neefikegaj ol Usono.
Mi diras tion ne (sole) por defendi Usonon, sed montri ke uzado de petrolo estas monda problemo! Se la tuta mondo estus tiel efika kiel Usono, tio estus malpli granda problemo kun forceja-gasoj. Certe, se la tuta mondo (aŭ eĉ Usono) estus tiel efika kiel Francio, tio estus pli malpli problemo! Sed, se vi volas rebonigi la problemon, vi ne povas sole diri al Usono...Eŭropo kaj la tuta mondo devus lerni vivi sen petrolo kaj karbo.
Ankaŭ, Manu, mi ne konas iu ajn kiu posedas (aŭ elportus la koston de) tri aŭtojn kaj televidojn en ĉiu ĉambro. Kaj mi estas tre riĉa!
Mielo (プロフィールを表示) 2007年5月4日 15:49:46
Terurĉjo:hungare(Mi ne volas harfendi kaj deflankiĝi de la temo, sed mi ne konas ankaŭ la vorton "falanto" )
vori: fal.
Probable voranto hungare estas falanto.
mccambjd (プロフィールを表示) 2007年5月4日 18:44:21
manu_fr:...Kompreneble normala usonano minimume posedas : -3 aŭtojn...Fek'! Mi ĵus memoris: mi konas unu ulon kiun posedas kvin aŭtojn.
Ĉu "la escepto konfirmas la regulon"?
manu_fr (プロフィールを表示) 2007年5月4日 20:39:43
mccambjd:Kara, mi pensas, ke proverboj ĉiam havas sencon, se ne ... ili ne ekzistus !manu_fr:...Kompreneble normala usonano minimume posedas : -3 aŭtojn...Fek'! Mi ĵus memoris: mi konas unu ulon kiun posedas kvin aŭtojn.
Ĉu "la escepto konfirmas la regulon"?
Mi ankaŭ serĉis, kiom da konatuloj posedas pli ol 2 aŭtojn cirkaŭ mi.
Rezulto : 0.
Kutime, 2 aŭtoj necesas, kiam kaj la edzo kaj la edzino laboras en normala familio. Pli ol 2 aŭtoj rare necesas, kaj oni ne bezonas aŭtoj, tre grandaj, kiuj poluas kun CO2 kiel viaj 4X4, maljunaj Chevrolet, Pickup ktp...
En Usono mi ĉiam vidis la kontraŭon : multaj aŭtoj.
Sed, la problemo estas, ke vi ne volas vidi la evidentecon. Ne gravas. Vivu tiel, kiel vi volas : mi ne dubas ke vi estas riĉa, se vi estas fizikisto, sed por mi ne estas granda riĉeco. Mi ne ĵaluzas vian vivon. Ne estas la temo, se vi volas scii.
Mi bedaŭras nur pro tio, ke vi (la usonanoj) ekspluatas kaj samtempe grave poluas la planedon (la nian mi dirus); mi ne bedaŭras pro la problemo, ke oni ne samvidpunktas. Tio estas la vivo.
PS : vi ne konas ulojn kiuj vivas kun televido en ĉia ĉambro? Sed mi, jes. Strange, ili estas de Usono. Kie mi iom da tempo vivis, tamen.
Ĉu vi fermas ĉiam viajn okulojn, aŭ ĉiam dormas ? Aŭ eble vivas en la dezerto ?
Mi forgesis precizi, kiom da banejojn posedas viaj domoj estas ankaŭ tre interesa temo : 2 /3 / 4 ? Por kion fari verdire ? Akvo ja estas riĉeco sen limo en Usono, vi jam diris al ni.
Kiel diris Mendacapote : malfermu la okulojn (almenaŭ iomete mi petas)
Manu
(de mia flanko, mi sufiĉe diris pri mia opinio en tiu fadeno. Mi preferas paroli pri naturo, bestoj, muziko ktp...)
annadahlqvist (プロフィールを表示) 2007年5月4日 21:45:23
Se ĝi volas diri ke Usono eksportas la plejparto de varoj, mi legis hieraŭ en mia libro ekonomiko, ke Usono exportas 6 % de GDP, (2002, Nigeria-49, togo-25, Kenya-16, Phillipines-53, Brazil-9, Malaysia-110 (ebla?) Japan-10 ktp), kaj mi legis ke Usona havas granda deficito-> importas pli ke eksportas. Sed jes, estas multe da primara varoj, ili ne bezonas multe brulaĵo, sed estas ankaŭ pli malmultekosta kaj riĉiĝi Usonon kiun povas pagi por reduktas poluado
Se la ekonomia estas si granda, eble devas ŝrumpi? Pli servo kaj malpli konsumantvaroj?
Sed vere, Europo estas granda problemo ankaŭ, kaj kiam la mondo malriĉa povas aŝeti aŭtojn...
RiotNrrd (プロフィールを表示) 2007年5月5日 1:26:15
manu_fr:Kompreneble normala usonano minimume posedas...Kie vi aŭdis tiujn stultaĵojn?
Mi konas multajn usonanojn (kompreneble), kaj neniu el ili propras tri aŭtojn. Mi konas iom da familioj kiuj propras pli ol unu aŭto, sed ciu homo propras nur unu - la edzo propras unu, la edzino propras unu, kaj eble la pliaĝaj geknaboj ĉiu propras unu. Sed mi ne konas unu homon kiu sole propras pli ol unu aŭto.
Mi ankaŭ ne havas televidilojn en ĉiuj ĉambroj. Kiel kun aŭtoj, mi certe ne konas iun ajn kiu faras. Mi havas du - unu en mia loĝĉambro, kaj unu en mia dormĉambro. Sed, la dormĉambra televidilo estas tre malnova kaj malgranda, kaj mi neniam aktivigas ĝin.
Mi kredas ke vi ne scias multajn pri kutima usona vivo (eĉ se vi kredas ke vi faras). Televidaj reprezentoj de "Dynasty" aŭ "Dallas" malreprezentas la veron pri la usona vivmaniero de normalaj homoj.
manu_fr (プロフィールを表示) 2007年5月5日 12:17:04
RiotNrrd:Kara amiko,manu_fr:Kompreneble normala usonano minimume posedas...Kie vi aŭdis tiujn stultaĵojn?
Mi konas multajn usonanojn (kompreneble), kaj neniu el ili propras tri aŭtojn. Mi konas iom da familioj kiuj propras pli ol unu aŭto, sed ciu homo propras nur unu - la edzo propras unu, la edzino propras unu, kaj eble la pliaĝaj geknaboj ĉiu propras unu. Sed mi ne konas unu homon kiu sole propras pli ol unu aŭto.
Mi ankaŭ ne havas televidilojn en ĉiuj ĉambroj. Kiel kun aŭtoj, mi certe ne konas iun ajn kiu faras. Mi havas du - unu en mia loĝĉambro, kaj unu en mia dormĉambro. Sed, la dormĉambra televidilo estas tre malnova kaj malgranda, kaj mi neniam aktivigas ĝin.
Mi kredas ke vi ne scias multajn pri kutima usona vivo (eĉ se vi kredas ke vi faras). Televidaj reprezentoj de "Dynasty" aŭ "Dallas" malreprezentas la veron pri la usona vivmaniero de normalaj homoj.
Mi mem laboras en amerika entrepreno, loĝis en Kolorado, vizitis Kalifornio, Utaho, New Meksiko, Wiomingo,...
Mi ĉiutage laboras kun amerikanoj, kaj sufiĉe diskutas (angle !) kun ili, ĉar mi estas tre kurioza homo.
Ankoraŭ ekzemplo lastsemajne estis amerikana inĝeniero, kiu, diskutante kun ni, kulpis pro fakto, ke ŝi posedas 4 aŭtojn, almenaŭ 4 televidojn (ŝi ne eĉ memoris !), 3 banejojn en granda domo, ktp...
Ŝi NENIAM konsciis antaŭe diskuti kun ni, ke tio povus esti tro.
Ĉu ekzemplo izolata ? Bedaŭrinde, ne...
Vi vere povas diri, ke mi ne konas Usonanojn, sed mi timas, ke neniu kredos vin.
Aŭ, kiel mi jam diris, vi ne estas normala(j) amerikano(j): tio tute eblas, ĉar jam vi estas esperantistoj !
Sed jes, Usono estas lando kun samtempe ege riĉaj homoj, kaj ege malriĉaj.
Kaj verdire, en Francio kaj ĝenerale Eŭropo estas ankoraŭ multe al fari, sed almenaŭ franculoj konsciis de la problemo, kaj verŝajne ne estas la kazo por usonanoj...
ĝis la !
Manu
RiotNrrd (プロフィールを表示) 2007年5月5日 16:04:01
Mi ne provis ofendi vin. Sed kion vi diris estis malprava, kiam vi diris ke ordinaraj usonanoj posedas tri aŭtoj, aŭ televidiloj en ĉiuj ĉambroj. Iom da usonanoj certe faras, sed ili estas malgranda procento.
Mi kredas ke vi renkontis iun, kiu havas multajn aŭtojn kaj televidilojn. Sed, unu homo ne estas ĉiuj homoj. Eĉ se vi konas kelkajn homojn kun multaj aŭtoj kaj televidiloj, estas ankoraŭ malprava diri ke kion vi diris estas veraj de plejaj usonanoj.
Normalaj usonanoj posedas unu aŭton, kaj nur unu aŭ du televidilojn. En iom da grandegaj urboj (kiel Novjorko), multaj homoj ne posedas eĉ unu aŭton. En ruraj lokoj, vi trovos homoj kun pli aŭtoj - kutime unu aŭto (por veturanta), kaj unu kamiono (por laboranta). Sed, plejparte, ordinaraj usonanoj posedas nur unu.
Mi ne disputis kun vi ke usonanoj ne loĝas en grandaj domoj, aŭ ke niaj aŭtoj ne estas ankaŭ pligrandaj ol en aliaj lokoj. Mi ankaŭ ne disputis ke usonanoj ne povus uzi malpli energion ol ili faras. Ĉiuj el tiuj asertoj estas veraj, kaj ni povus fari plibona. Mi nur disputis kun vi ke la asertoj vi faris pri la ordinaraj numeroj de posedaj aŭtoj kaj televidiloj estis malpravaj.
mccambjd (プロフィールを表示) 2007年5月7日 5:39:57
Mi direktas vian atenton ĉi tie.
Ŝajnas ke Francio kaj Usono havas tre similajn numbrojn da aŭtoj por homo, almenaŭ en 1999.
Post legis la komentoj de RiotNrrd: antaŭe mi devis skribi ke mi konas unu familion kiun posedas kvin aŭtojn.
Denove, mi asertas ke mia okuloj malfermas; mi nur bezonas ke bonaj donitaĵoj subtenas nian diskuton.