Al la enhavo

La lingvo de lernu!

de jchthys, 2009-aprilo-11

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 04:57:24

Ankaŭ mi uzas ĝin en esperanto... mi ne scias la kialon. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

eikored85 (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 07:42:29

Mi vidas lernu! en kiu ajn lingvo kiun mi volas praktiki. Nuntempe, mi vidas ĝin en hispana.

sigkalis (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 10:32:11

Mi uzas lernu! en mia danaska lingvo, en la litova lingvo.

Clet (Montri la profilon) 2009-majo-18 22:16:35

Dependas...
En la internaciaj paĝoj, mi uzas esperanton, sed en la specialaj paĝoj pri iu lingvo, mi uzas esperanton kaj tiun lingvon (plej ofte: la francan)

Rogir (Montri la profilon) 2009-majo-18 22:59:43

Kiuj paĝoj estas specialaj pri iu lingvo?

CubeF (Montri la profilon) 2009-junio-22 14:13:44

Normale mi uzadas ĝin en mia denaska lingvo, slovaka, por ke mi bone komprenu gramatikajn klarigojn. Sed kiam mi ne lernas kaj ne laboras kun lernu mi ŝanĝas lingvon al Esperanto.

patrik (Montri la profilon) 2009-junio-22 14:26:41

Plej ofte, mi uzas la anglan version (ĉar ne ekzistas la tagaloga versio) de Lernu, sed mi ankaŭ uzas la Esperantan kelkfoje.

Dominique (Montri la profilon) 2009-julio-05 12:10:22

patrik:Plej ofte, mi uzas la anglan version (ĉar ne ekzistas la tagaloga versio) de Lernu, sed mi ankaŭ uzas la Esperantan kelkfoje.
Se ankoraŭ ne ekzistas Lernu en via denaska lingvo, kio pri aldoni ĝin? Via kunlaboro povus esti utila, se vi scipovas la tagalogan bone. Vidu tion, se vi sentas vin tradukema:

http://eo.lernu.net/helpo/tradukejo.php
http://vikio.lernu.net/Helpado/Tradukado/PorTraduk...

Estas facile uzi la traduksistemon de Lernu.

jsewell94 (Montri la profilon) 2009-julio-27 22:47:41

Mi uzis mian denaskan lingvon (angla) kiam mi studas (Ĉar mi estas komencanto). Sed, mi penos ŝangi la lingvon al Esperanto...

Jacob

(Bonvolu, korektu mian komento se bezonata)

jchthys (Montri la profilon) 2009-julio-28 00:46:09

jsewell94:Mi uzas mian denaskan lingvon (angla) kiam mi studas (Ĉar mi estas komencanto). Sed, mi penos ŝanĝi la lingvon al Esperanto...

Jacob

(Bonvolu korekti mian komenton se ĝi estas malĝusta)

Reen al la supro