본문으로

La lingvo de lernu!

글쓴이: jchthys, 2009년 4월 11일

글: 24

언어: Esperanto

Rodrigoo (프로필 보기) 2009년 4월 12일 오전 4:57:24

Ankaŭ mi uzas ĝin en esperanto... mi ne scias la kialon. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

eikored85 (프로필 보기) 2009년 4월 12일 오전 7:42:29

Mi vidas lernu! en kiu ajn lingvo kiun mi volas praktiki. Nuntempe, mi vidas ĝin en hispana.

sigkalis (프로필 보기) 2009년 4월 12일 오전 10:32:11

Mi uzas lernu! en mia danaska lingvo, en la litova lingvo.

Clet (프로필 보기) 2009년 5월 18일 오후 10:16:35

Dependas...
En la internaciaj paĝoj, mi uzas esperanton, sed en la specialaj paĝoj pri iu lingvo, mi uzas esperanton kaj tiun lingvon (plej ofte: la francan)

Rogir (프로필 보기) 2009년 5월 18일 오후 10:59:43

Kiuj paĝoj estas specialaj pri iu lingvo?

CubeF (프로필 보기) 2009년 6월 22일 오후 2:13:44

Normale mi uzadas ĝin en mia denaska lingvo, slovaka, por ke mi bone komprenu gramatikajn klarigojn. Sed kiam mi ne lernas kaj ne laboras kun lernu mi ŝanĝas lingvon al Esperanto.

patrik (프로필 보기) 2009년 6월 22일 오후 2:26:41

Plej ofte, mi uzas la anglan version (ĉar ne ekzistas la tagaloga versio) de Lernu, sed mi ankaŭ uzas la Esperantan kelkfoje.

Dominique (프로필 보기) 2009년 7월 5일 오후 12:10:22

patrik:Plej ofte, mi uzas la anglan version (ĉar ne ekzistas la tagaloga versio) de Lernu, sed mi ankaŭ uzas la Esperantan kelkfoje.
Se ankoraŭ ne ekzistas Lernu en via denaska lingvo, kio pri aldoni ĝin? Via kunlaboro povus esti utila, se vi scipovas la tagalogan bone. Vidu tion, se vi sentas vin tradukema:

http://eo.lernu.net/helpo/tradukejo.php
http://vikio.lernu.net/Helpado/Tradukado/PorTraduk...

Estas facile uzi la traduksistemon de Lernu.

jsewell94 (프로필 보기) 2009년 7월 27일 오후 10:47:41

Mi uzis mian denaskan lingvon (angla) kiam mi studas (Ĉar mi estas komencanto). Sed, mi penos ŝangi la lingvon al Esperanto...

Jacob

(Bonvolu, korektu mian komento se bezonata)

jchthys (프로필 보기) 2009년 7월 28일 오전 12:46:09

jsewell94:Mi uzas mian denaskan lingvon (angla) kiam mi studas (Ĉar mi estas komencanto). Sed, mi penos ŝanĝi la lingvon al Esperanto...

Jacob

(Bonvolu korekti mian komenton se ĝi estas malĝusta)

다시 위로