Al la enhavo

Mi ne komprenas frazon (2)

de crescence, 2009-aprilo-16

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 14:44:49

sal'

Jen dialogo (anekdoto de la jaro):

- Kial do vi edziniĝis?
- Ke neniu opiniu, Ke mi estas sentaŭgulino !


Mi ne komprenas la duan frazon, aparte la du vortojn ke kaj volitivan verbon opiniu.

Dankon pro viaj klarigoj.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 14:58:39

La dirmaniero “ke… -u” ne estas tre ofta (kaj mi trovas ĝin iom stranga). Fakte, ĝi signifas “por ke… -u”.
Mi ne estas tute certa pri tio, kial oni devas uzi u-formon post “por ke”. Mi supozas, ke os-formon ankaŭ ĝustas.

La dua “ke” nur enkondukas la frazparton, kiu estas objekto de “opiniu”.

Aŭ, alivorte: la frazo signifas “Pour que personne ne pense que je suis une bonne à rien.ridulo.gif

Por pliaj detaloj, legu tiujn paĝojn de PMEG:
Verboformo en ke-frazoj
Ke-frazoj kiel komplemento

Novico Dektri (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 15:06:20

Mi ne certas ĉu la subjunktivan verboformon oni uzas en la franca lingvo same kiel en la itala, tamen en esperanto oni konjugas verbojn ue por komuniki ne nur rektajn ordonojn sed ankaŭ celojn kaj devojn kiujn ni volas ke estu plenumitaj. En sia PMEG, Bertilo klarigas jene:

"Celo
Ke-frazo povas montri celon de la ĉeffraza ago. Normale temas pri io, kion oni volas atingi, sed povas ankaŭ esti io, kion oni volas eviti. En tiaj ke-frazoj oni uzas preskaŭ ĉiam U-formon de la verbo. Oni ofte ankaŭ povas uzi I-verbon anstataŭ ke-frazo. Ĉe multaj el la sekvontaj verboj tio estas eĉ la pli kutima esprimomaniero.

Ke-frazoj estas normale celaj, kiam la ĉeffrazo enhavas verbon kiel: voli, deziri, ordoni, admoni, postuli, peti, proponi kaj konsili. Similan signifon havas frazoj kun bezoni kaj esti necese:

Mi volas ke vi tien iru.

Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera."

Nia plejmoŝta kaj plej favorkora imperiestro deziras, ke vi kantu antaŭ li!

Ordonu al li, ke li ne babilu.

Oni admonas min, ke mi ne miksu min en la aferojn."

Oni postulas, ke mi nepre ĉesu fumi.

Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon.

Oni afable proponis al ŝi, ke ŝi restu en la palaco kaj vivu en lukso kaj ĝojoj.

Mi konsilus al tiuj sinjoroj, ke anstataŭ silko kaj puntoj ili prenu en siajn manojn plugilon, hakilon, martelon, trulon aŭ ion similan.

Estas necese, ke la esperantistoj antaŭe unuiĝu kaj organiziĝu."

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 15:15:34

Multdankon al ĉiuj. Nun, mi komprenas la uzon de du vortoj "ke" kaj la humuron de la anekdoto !

Reen al la supro