Al la enhavo

Progresema nuntempa tensa verboj kaj aliaj

de colindean, 2009-aprilo-20

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

colindean (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 02:56:52

Saluton, amikojn.

Mi estas laboranta traduku grandan verkon de mitologio al Esperanto el Anglo. Mi konsideras mem esti studento de Esperanto ankaŭ; mi lerteco pliiĝas ĉiutage.

Tamen, mi bezonas vian helpon.

Mi leĝas partojn de la libro "Kompleta Gramatiko de Esperanto" de Ivy KELLERMAN kaj pensas ke mi tradukis kelkaj frazeroj malĝuste.

En la tuta de mia laboro, mi uzis simplaj verboj anstataŭe de progresema nuntempa tensa, progresema futura tensa, kaj (mal)perfekta tensa konstruaĵara verboj.

Perfekta tensa ekzemplo sekvas.

Angle:
"The test of your resolution has come."

Mi tradukas ĉi tiun unue kiel:
"La testo de via rezolucio alvenis."
Angle laŭvorte: "The test of your resolution came."

Ree, KELLERMAN gvidas min ŝati ple bona kiel:
"La testo de via rezolucio estas alveninta."

Kiu estas la ple bona traduko?

Se ĉi estas la dua traduko, ol mi havas kelka verko fari okulumo.gif

Dankon!

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 04:52:03

colindean:Saluton, amikojn.

Mi estas laboranta traduki grandan verkon de mitologio al Esperanto el la angla. Mi konsideras mem esti studento de Esperanto ankaŭ; mia lerteco pliiĝas ĉiutage.

Tamen, mi bezonas vian helpon.

Mi legas partojn de la libro "Kompleta Gramatiko de Esperanto" de Ivy KELLERMAN kaj pensas ke mi tradukis kelkajn frazerojn malĝuste.

En la tuta de mia laboro, mi uzis simplajn verbojn anstataŭe verbaj konstruaĵoj de progresema nuntempa tempo, progresema futura tempo, kaj (mal)perfekta tempo.

Ekzemplo kun perfekta tempo sekvas.

Angle:
"The test of your resolution has come."

Mi tradukas ĉi tiun unue kiel:
"La testo de via rezolucio alvenis."
Angle laŭvorte: "The test of your resolution came."

Kontraŭe, KELLERMAN gvidas min ŝati pli bone kiel:
"La testo de via rezolucio estas alveninta."

Kiu estas la pli bona traduko?

Se ĉi estas la dua traduko, ol mi havas kelka verko fari okulumo.gif

Dankon!
Mi eble ne trovis ĉiujn viajn erarojn, eble kelkajn oni povas korekti pli bone.
Vi tro uzas adjektivojn, se unu anglan substantivon antaŭ la alia oni povas trauduki per adjektivo (ne ĉiam!), sed kelkajn adjektivo+substantivo vi devas traduki kiel prepozicio+adjektivo+substantivo.
'tense' en Esperanto estas 'tempo'.
Kompleksaj tempoj ne estas ofte uzataj en Esperanto, anstataŭ uzi perfektan tempon, uzu adverbojn 'jam', 'ankoraŭ ne' ne negativo kaj tiel plu:

La testo de via rezolucio jam alvenis.

Ankaŭ uzado de 'alvenis' antataŭ simpla 'venis' povas signifi perfekta tempo.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 05:21:27

Mi ankaŭ opinias kiel Sergejm. Simplifigi la frazon, ne signifas perdi profundecon de la signifo.

Krome, mi nur postulas ke post la tradukado, vi bonvolu disponigi la verkaĵon en la interreto por ke ni legu. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 09:33:33

Mi iom dubas, se vi tiom eraras, ĉu vi jam ektraduku ion. Laŭ mi estas pli bone unue tre bone lerni la lingvon malpost traduki verkon.

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 11:25:10

Rogir:Mi iom dubas, se vi tiom eraras, ĉu vi jam ektraduku ion. Laŭ mi estas pli bone unue tre bone lerni la lingvon malpost traduki verkon.
Ne, pli bone colindean traduku la verkon kaj samtempe lernu la lingvon. Tio estas bona rimedo lerni lingvon. Tiu unua traduko ne estos por disponigi en interreto, sed li povas demandi pri tradukoj de malfacilaj lokoj.
Post kiam li lernos la lingvon sufiĉe bone, li faru novan, pli bonan tradukon kaj disponigu tiun en interreto.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 15:57:02

Jes, mi akcelis mian lingvan scipovon tiel; tradukis muzikojn, kaj poste artikolojn por Vikipedio. Kaj li povas disponigi kaj peti ke kunlaborantoj korektu ĝin.

Sammondane,
Ĥod

russ (Montri la profilon) 2009-aprilo-22 10:14:21

Ŝajnas ke neniu atentigis ke la angla vorto "resolution" havas kelkajn signifojn. La senco en la originala angla teksto "test of your resolution" evidente estas "rezoluto" (nehezitemo, firma volo, ktp) anstataŭ "rezolucio" (oficiala deklaro de kunveno).

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-22 10:45:01

Angla vorto "resolution" havas multajn signifojn, i. a. distingivo [de printilo], solvo [de demando].
"test of your resolution" mi koprenis tiel:
vi sendis iun dokumenton ("resolution") al iu (eble por dungiĝi), kaj atendas rezulton (ĉu oni dungas vin?)

colindean (Montri la profilon) 2009-aprilo-23 00:37:15

Dankon ĉiujn por la aŭspicioj.

Mi agnoksas ke mi havas multe da verkon fari.

Kiel programisto, mi jam trovis (haha--lernis tion ĉi!) ke mi lernas pli bone dum farado. Post multaj bonmanierecoj, la finita verko estos bonega.

Estas bonvenanta scii ke ĉi tiu retpaĝo estas pova helpi min kiam mi bezonas ĝin ridulo.gif

Redaktado: Mi ĵus perceptas la multajn elementajn erarojn k-igitan en mia unua poŝto. Kiel embarasanta! 4-a horo en la mateno faras tion al mi okulumo.gif

russ (Montri la profilon) 2009-aprilo-23 05:22:16

Pli da konsiloj por vi:
colindean:Dankon ĉiujn por la aŭspicioj.
"aŭspicioj"?! eble simple "helpo"? ridulo.gif

Post "Saluton" kaj "dankon" en tiaj salutoj/dankoj rekte parolantaj al la legantoj, uzu nominativon, ne akuzativon:
Saluton amikoj!
Dankon al ĉiuj!
Mi agnoksas ke mi havas multe da verkon fari.
Post "da" uzu nominativo. Kaj "work" = "laboro" en tiu senco, se vi celas "I have a lot of work (to do)." Simple diru "Mi havas multan laboron" (aŭ "multe da laboro" se vi preferas".

Espereble tio helpas.

Reen al la supro