Към съдържанието

Kio vi havas en via poŝo?

от ErikKaluno, 24 април 2009

Съобщения: 15

Език: Esperanto

Espi (Покажи профила) 24 април 2009, 21:36:00

fizikisto:Laŭ reta vortaro la vortoj "fronto" kaj "fronte" ekzistas.
Saluton,

laŭ Reta Vortaro ankaŭ ekzistas "fronte al", "fronti" kaj "alfronti".

Ĉu oni propre devas diri "antaŭa" anstataŭ "fronta"?

Amike
Klaus-Peter

sergejm (Покажи профила) 25 април 2009, 17:34:26

Mi komparis vortojn "antaŭ" kaj "fronto" en ReVo kaj opinias ke vorto "fronta" estas pli tauga ĉi tie.
Sed "antaŭ" estos pli taŭga vorto se oni parolas pri bestoj: antaŭaj, mezaj kaj malantaŭaj piedoj de skarabo.
Kaj "fronta" ne taŭgos, se oni parolas pri tempo.

IREN (Покажи профила) 28 април 2009, 09:52:15

Por ĉiam havi almenaŭ du poŝojn, mi surmetas senmanikan veston. Do mi povas havi en la maldekstra poŝo mian ŝlosilon kaj naztukon. En mia dekstra poŝo, mi havas mian radiofonon kun sia fleksebla anteno.

diogotux (Покажи профила) 28 април 2009, 21:13:17

En mia dekstra poŝo mi havas ĉokoladan torton. En mia maldekstra poŝo mi havas ĵipon.

Ja miaj poŝoj estas tre grandaj, sed mi kutime ne uzas ilin. Do, fakte mi havas en miaj poŝoj, nenion.

Matthieu (Покажи профила) 28 април 2009, 21:21:05

Nun mi surhavas piĵamon, do mi ne havas poŝon. okulumo.gif

Sed kutime mi havas naztukon, poŝtelefonon, metrokarton aŭ ŝlosilojn.

Обратно нагоре