Skip to the content

Kio vi havas en via poŝo?

by ErikKaluno, April 24, 2009

Messages: 14

Language: Esperanto

sergejm (User's profile) April 25, 2009, 5:34:26 PM

Mi komparis vortojn "antaŭ" kaj "fronto" en ReVo kaj opinias ke vorto "fronta" estas pli tauga ĉi tie.
Sed "antaŭ" estos pli taŭga vorto se oni parolas pri bestoj: antaŭaj, mezaj kaj malantaŭaj piedoj de skarabo.
Kaj "fronta" ne taŭgos, se oni parolas pri tempo.

IREN (User's profile) April 28, 2009, 9:52:15 AM

Por ĉiam havi almenaŭ du poŝojn, mi surmetas senmanikan veston. Do mi povas havi en la maldekstra poŝo mian ŝlosilon kaj naztukon. En mia dekstra poŝo, mi havas mian radiofonon kun sia fleksebla anteno.

diogotux (User's profile) April 28, 2009, 9:13:17 PM

En mia dekstra poŝo mi havas ĉokoladan torton. En mia maldekstra poŝo mi havas ĵipon.

Ja miaj poŝoj estas tre grandaj, sed mi kutime ne uzas ilin. Do, fakte mi havas en miaj poŝoj, nenion.

Matthieu (User's profile) April 28, 2009, 9:21:05 PM

Nun mi surhavas piĵamon, do mi ne havas poŝon. okulumo.gif

Sed kutime mi havas naztukon, poŝtelefonon, metrokarton aŭ ŝlosilojn.

Back to the top