Kio vi havas en via poŝo?
از ErikKaluno, 24 آوریل 2009
پستها: 14
زبان: Esperanto
ErikKaluno (نمایش مشخصات) 24 آوریل 2009، 14:43:24
Kio vi havas?
henma (نمایش مشخصات) 24 آوریل 2009، 15:11:25
ErikKaluno:En mia deskstra fronta poŝo mi havas miajn ŝlosilojn, kaj maldekstre mi havas mian poŝtelefonon. En miaj malfrontaj poŝNekredeble, en miaj frontaj poŝoj mi havas ankaŭ miajn ŝlosilojn kaj poŝtelefonon, sed la ŝlosiloj estas en la maldekstra poŝo kaj mia poŝtelefono, en la dekstra.toj mi havas miajn naztukon kaj monbiletujon.
Kion vi havas?
En miaj malfrontaj poŝoj mi havas nenion hodiaŭ, sed nur ĉar mi forgesis mian naztukon, kiun mi (preskaŭ) ĉiam portas en mia malfronta dekstra poŝo.
Amike,
Daniel.
Rogir (نمایش مشخصات) 24 آوریل 2009، 15:50:06
dobri (نمایش مشخصات) 24 آوریل 2009، 16:09:33
En mia dekstra pantalona poŝo mi kutime portas monujon kun almenaŭ 2000 CZK (700 EUR) por neatenditaj bezonoj kaj en la maldekstra naztukon kaj ŝlosilojn. Poŝtelefonon mi portas surbruste en malgranda poŝo aŭ en mia mansako.
Mi ofte biciklas (al la laborejo, al vendejoj aŭ al ĝardeno), tial por mi estas avantaĝe porti ion sur la stiriloj. Mia mansako estas sufiĉe granda por porti ĉion necesan.
Kaj en la malantaŭaj poŝoj mi portas kutime nenion, ĉar ĉio premus min dum la sidado.
Hispanio (نمایش مشخصات) 24 آوریل 2009، 16:28:54
Malfrontajn poŝojn mi ne havas nun.
Sed kiam mi eliras, mi havas la poŝtelefonon kaj en la fronta dekstra mian ŝlosilon kaj mian monujon. Kaj en la malfrontaj nenion.
jchthys (نمایش مشخصات) 24 آوریل 2009، 19:19:02
Rodrigoo (نمایش مشخصات) 24 آوریل 2009، 19:43:57
En la flankaj poŝoj de la pantaloneto, mi havas cigaredujon kaj cigaredpakaĵon.
En la malantaŭa poŝo, estas mia monujo.
Aldone, mi ĉiam kunportas mian talisakon.
Sammondane,
Ĥod
Azulreal (نمایش مشخصات) 24 آوریل 2009، 19:44:19
En mia malantaŭa dekstra poŝo, de tempo al tempo mi trovas iun delonge forgesitan papereton, sur kie iam mi skribis memorigaĵon.
fizikisto (نمایش مشخصات) 24 آوریل 2009، 20:22:07
Laŭ reta vortaro la vortoj "fronto" kaj "fronte" ekzistas.
Espi (نمایش مشخصات) 24 آوریل 2009، 21:36:00
fizikisto:Laŭ reta vortaro la vortoj "fronto" kaj "fronte" ekzistas.Saluton,
laŭ Reta Vortaro ankaŭ ekzistas "fronte al", "fronti" kaj "alfronti".
Ĉu oni propre devas diri "antaŭa" anstataŭ "fronta"?
Amike
Klaus-Peter