K vsebini

Kio vi havas en via poŝo?

od ErikKaluno, 24. april 2009

Sporočila: 14

Jezik: Esperanto

ErikKaluno (Prikaži profil) 24. april 2009 14:43:24

En mia deskstra fronta poŝo mi havas miajn ŝlosilojn, kaj maldekstre mi havas mian poŝtelefonon. En miaj malfrontaj poŝtoj mi havas miajn naztukon kaj monbiletujo.

Kio vi havas?

henma (Prikaži profil) 24. april 2009 15:11:25

ErikKaluno:En mia deskstra fronta poŝo mi havas miajn ŝlosilojn, kaj maldekstre mi havas mian poŝtelefonon. En miaj malfrontaj poŝtoj mi havas miajn naztukon kaj monbiletujon.

Kion vi havas?
Nekredeble, en miaj frontaj poŝoj mi havas ankaŭ miajn ŝlosilojn kaj poŝtelefonon, sed la ŝlosiloj estas en la maldekstra poŝo kaj mia poŝtelefono, en la dekstra.

En miaj malfrontaj poŝoj mi havas nenion hodiaŭ, sed nur ĉar mi forgesis mian naztukon, kiun mi (preskaŭ) ĉiam portas en mia malfronta dekstra poŝo.

Amike,

Daniel.

Rogir (Prikaži profil) 24. april 2009 15:50:06

En mia dekstrantaŭa poŝo mi ĉiam havas mian ŝlosilaron, kaj en mia maldekstrantaŭa poŝo ofte mian telefonon aŭ monujon. Sed nun nenion, ĉar mi sidas kaj havas ilin surtable.

dobri (Prikaži profil) 24. april 2009 16:09:33

Interesa demando! Tiamaniere ni vidas, kiel ni estas samaj kaj samtempe iomete malsamaj.
En mia dekstra pantalona poŝo mi kutime portas monujon kun almenaŭ 2000 CZK (700 EUR) por neatenditaj bezonoj kaj en la maldekstra naztukon kaj ŝlosilojn. Poŝtelefonon mi portas surbruste en malgranda poŝo aŭ en mia mansako.
Mi ofte biciklas (al la laborejo, al vendejoj aŭ al ĝardeno), tial por mi estas avantaĝe porti ion sur la stiriloj. Mia mansako estas sufiĉe granda por porti ĉion necesan.
Kaj en la malantaŭaj poŝoj mi portas kutime nenion, ĉar ĉio premus min dum la sidado.

Hispanio (Prikaži profil) 24. april 2009 16:28:54

En mia fronta maldekstra poŝo mi havas mian poŝtelefonon, kaj en la fronta dekstra nenion.

Malfrontajn poŝojn mi ne havas nun.

Sed kiam mi eliras, mi havas la poŝtelefonon kaj en la fronta dekstra mian ŝlosilon kaj mian monujon. Kaj en la malfrontaj nenion.

jchthys (Prikaži profil) 24. april 2009 19:19:02

En mia brusta poŝo havas mi aŭskultilojn (angle earbuds). En mia dekstra pantalona poŝo norme plumskribilon kaj poŝmemorilon mi havas, kaj en la maldekstra papereton, sur kiu mi povas skribi.

Rodrigoo (Prikaži profil) 24. april 2009 19:43:57

En la antaŭaj poŝoj, mi havas poŝtelefonon, ŝlosilaron (kiu estas botelmalfermilo ankaŭ), snuftabakujon kaj studentbuskarton.
En la flankaj poŝoj de la pantaloneto, mi havas cigaredujon kaj cigaredpakaĵon.
En la malantaŭa poŝo, estas mia monujo.

Aldone, mi ĉiam kunportas mian talisakon. lango.gif

Sammondane,
Ĥod

Azulreal (Prikaži profil) 24. april 2009 19:44:19

Verŝajne mi kutimas vesti senpoŝajn jupojn pli ofte ol pantalonoj. Mi portas mansakon, do se mi uzas pantalonon, mi ne kutimas meti aĵojn en la poŝojn, krom naztukon en la antaŭa dekstra poŝo. En la sama poŝo mi metas ankaŭ mian malgrandan muziklegilon, kiam mi iras surstraten.
En mia malantaŭa dekstra poŝo, de tempo al tempo mi trovas iun delonge forgesitan papereton, sur kie iam mi skribis memorigaĵon.

fizikisto (Prikaži profil) 24. april 2009 20:22:07

Mi havas ŝlosilon en la maldekstra poŝo kaj USB-memorilon kaj naztukon en la dekstra poŝo. Kiam mi foriras, mia monujo estas en la malantaŭa poŝo.

Laŭ reta vortaro la vortoj "fronto" kaj "fronte" ekzistas.

Espi (Prikaži profil) 24. april 2009 21:36:00

fizikisto:Laŭ reta vortaro la vortoj "fronto" kaj "fronte" ekzistas.
Saluton,

laŭ Reta Vortaro ankaŭ ekzistas "fronte al", "fronti" kaj "alfronti".

Ĉu oni propre devas diri "antaŭa" anstataŭ "fronta"?

Amike
Klaus-Peter

Nazaj na začetek