Al la enhavo

Ĉagrenita trezoristo

de sergejm, 2009-aprilo-27

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 07:11:27

Reĝo promesis premion al tiu, kiu kaptos danĝeran rabiston viva.
Reĝa trezoristo pagis al la kaptinto de la rabisto 550 orajn monerojn, sed pli ĉagreniĝis pro 50 el ili.
Kial?

Miland (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 09:03:44

Impostoj?

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 09:28:24

Miland:Impostoj?
Ne, ne impostoj.
Ĉagreniĝis la trezoristo, se vi ne komprenis.
La kaptinto estis gaja ricevi 550 orajn monerojn, kaj 50 inter ili.
La rabisto estis enprizonigita.

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 10:02:33

Kiam la kaptintoj kaptis la rabiston, ili trovis sur li/ŝi propraĵojn de la reĝo mem, kaj revendis tiujn al la reĝo. Tial, la tresoristo pagis 500 por la premio kaj 50 por la reaĉeto.

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 10:34:50

Rogir: vi ĝuste divenis, ke reĝa premio estis 500 moneroj.
Sed se trezoristo pagus pliajn 50 moneroj pro propraĵo de la rabisto, li esperus revendi ĝin al reĝo aŭ ajn je pli granda prezo, kial do ĉagreniĝi? Nur se reĝo ekscius pri tia neleĝa ago, trezoristo povus esti enprizonigita. Li ne povis tiel riski.
Do ĉiuj propraĵoj de la rabisto, la plej grava el kiuj estis glavo, estis redonitaj al reĝa trezorejo senpage. La rabisto ie kaŝigis rabitan propraĵon, sed tio estas afero de reĝa ekzekutisto ekscii kie.

Miland (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 13:01:55

Eble 50 moneroj estis pli valoraj, ekzemple 500 duonsuverenoj kaj 50 suverenoj?

Sxak (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 13:12:17

verŝajne tiu trezoristo pagis 500 reĝajn monerojn kaj 50 poprajn, kiam li estis rabita

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 13:18:24

Ŝak:verŝajne tiu trezoristo pagis 500 reĝajn monerojn kaj 50 proprajn, kiam li estis rabita
La trezoristo pagis neniom al la rabisto, ĉiun 550 monerojn li pagis senpere al la kaptinto.

Miland (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 13:35:54

La 500 moneroj estis alojo de 50% oro kaj 50% arĝento, sed la 50 estis 99% ora, do pli valoraj. (Aŭ, la 500 estis falsaj kaj nur aspektis kiel solida oro, ktp)

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 18:32:02

Estis inflacio inter la sciigo de la premio kaj la elpago.

Reen al la supro