შინაარსის ნახვა

Ĉagrenita trezoristo

sergejm-ისა და 27 აპრილი, 2009-ის მიერ

შეტყობინებები: 26

ენა: Esperanto

sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 28 აპრილი, 2009 05:25:50

Ne estis inflacio. Kiam oni uzas orajn monerojn, kosto de mono restas sama, se oni ne aldonas al oro arĝenton aŭ aliajn metalojn.
Se moneroj enhavis arĝenton, do tiom kiom ili enhavu laŭ reĝaj leĝoj.

Miland (მომხმარებლის პროფილი) 28 აპრილი, 2009 08:43:16

Ĉu la valoro de unu el la 50 moneroj do estas la sama kiel unu el la 500?

sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 28 აპრილი, 2009 10:09:01

Miland:Ĉu la valoro de unu el la 50 moneroj do estas la sama kiel unu el la 500?
Ĉiuj moneroj estas samvaloraj.
Tio ne estas matematika enigmo, kiel trovi falsan moneron.

Miland (მომხმარებლის პროფილი) 28 აპრილი, 2009 14:50:20

50 moneroj estas la kutima pago por profesia kaptinto, dum 500 moneroj estas la premio, kiu aparte anonciĝis. Do la trezoristo domaĝis doni al la kaptito kaj la kutiman pagon kiun profesiulo ricevus, kaj la premion.

sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 29 აპრილი, 2009 05:08:54

La kaptinto estas miltisto en la Reĝa Armeo kaj regule ricevas pagon pro sia servo. Sed li kaptis la rabisto ne en tago, kiam li ricevas salajron. Eble salajra tago estas post unu aŭ du tagoj, kaj li admonis la Regan Trezoriston antaŭpagi la salajrojn. Trezoristoj kutime ne konsentas fari tiel, kaj se li tamen konsentus, li ĉagreniĝus sed ne tro: la mono iel ajn estus pagota.

Tio estas ne mia solvo, sed sufiĉe bona solvo.

Por konkretigi la solvon inter aliaj eblaj, mi donos al iom da aritmetiko:

Okazis io, pro kio Reĝa Trezoristo devis pagi 550 monerojn anstataŭ 500.
Se la Reĝa Trezoristo agus iom alimaniere li:
1. pagus 550 kaj ĉagreniĝus pri 50 (baza varianto);
2. pagus 600 kaj ĉagreniĝus pri 50 (alia varianto);
2b. pagus 600 kaj ĉagreniĝus pri 100;
3. pagus 500 kaj ĉagreniĝus pri neniom ("nula" varianto).

Kaj eĉ eblas jena varianto, sed la kaŭzo estas tute alia:
4. li pagus 550 kaj ĉagreniĝus pri 100.

Miland (მომხმარებლის პროფილი) 29 აპრილი, 2009 14:11:04

sergejm:La kaptinto estas miltisto en la Reĝa Armeo kaj regule ricevas pagon..
Se li estus en la Ruĝa Armeo, ĉu oni pagus lin tiel bone kiel la kapitalista reĝo?! lango.gif

sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 30 აპრილი, 2009 05:40:44

Miland:Se li estus en la Ruĝa Armeo, ĉu oni pagus lin tiel bone kiel la kapitalista reĝo?! lango.gif
En Ruĝa Armeo oni ne pagus al li tiel bone,
aŭ eble entute ne pagus (dum Civitana aŭ Granda Patruja Militoj), li militus por la ideo de komunismo.

La reĝo en la enigmo estis mezepoka, ĉu vi ne komprenis?

Miland (მომხმარებლის პროფილი) 30 აპრილი, 2009 09:38:50

sergejm:La reĝo en la enigmo estis mezepoka, ĉu vi ne komprenis?
Li povus esti pratempa reĝo!

sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 30 აპრილი, 2009 10:13:39

Miland:
sergejm:La reĝo en la enigmo estis mezepoka, ĉu vi ne komprenis?
Li povus esti pratempa reĝo!
Li povus esti mezepoka aŭ sklavepoka.
En pratempo ankoraŭ ne estis oraj moneroj, regula armeo kaj reĝoj. En kapitalismo oni kutime uzas paperan monon, oraj pecoj estas varo aĉetata per mono.

sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 4 მაისი, 2009 05:04:06

Versio 2.0 de la enigmo
Reĝo promesis premion al tiu, kiu kaptos danĝeran rabiston viva.
La kaptinto de la rabisto venis al la Reĝa Trezoristo kaj diris:
"Mi gajnis 50 morerojn!"
La trezoristo pagis ilin, sed la kaptinto
aldonis:
"Vi forgesis aldoni Regan premion".
La trezoristo entute pagis 550 orajn monerojn, sed pli ĉagreniĝis pro 50 el ili.
Kial?

ზემოთ დაბრუნება