Messaggi: 26
Lingua: Esperanto
romute (Mostra il profilo) 04 maggio 2009 05:17:53
Miland (Mostra il profilo) 04 maggio 2009 12:42:03
sergejm:En pratempo ankoraŭ ne estis oraj moneroj, regula armeo kaj reĝoj..Pratempo certe povas signifi la plej frua tempo, sed miaopinie, la prefikso pra povas signifi "malnovega" pli ĝenerale, do la vorto povas inklusivi ekzemple la praegiptojn, kiuj havis kaj sklavecon kaj ormonon.
sergejm (Mostra il profilo) 04 maggio 2009 13:19:16
Miland:Nu almenaŭ ĝis kiam vivis viaj praavo kaj praavino.sergejm:En pratempo ankoraŭ ne estis oraj moneroj, regula armeo kaj reĝoj..Pratempo certe povas signifi la plej frua tempo, sed miaopinie, la prefikso pra povas signifi "malnovega" pli ĝenerale, do la vorto povas inklusivi ekzemple la praegiptojn, kiuj havis kaj sklavecon kaj ormonon.
Sed kio pri respondo al la enigmo v 2.0? LMMO, ĝi eble havas nur unu respondon.
Miland (Mostra il profilo) 05 maggio 2009 09:49:35
sergejm:Sed kio pri respondo al la enigmo v 2.0? LMMO, ĝi eble havas nur unu respondon.Ĉu vere? Mi opiniis ke v 2.0 estis nur klarigita versio de la origina enigmo!
Tamen, jen sugestita solvo: la trezoristo kredis ke li pagis 50 monerojn erare. Eble, do, la kaptinto jam ricevis sian kutiman salajron (50 monerojn) kaj trompis la trezoriston, petante la salajron duafoje.
sergejm (Mostra il profilo) 05 maggio 2009 10:33:37
Miland:jes, tio estis klarigita versio de la origina enigmo.
Ĉu vere? Mi opiniis ke v 2.0 estis nur klarigita versio de la origina enigmo!
Ĉu vi opinias ke via respondo taugas al la nova versio?
Mia respondo:
La kaptisto (kiu tiam estis ne kaptinto, sed kaptonto) proponis al la Reĝa Trezoristo veti je 50 moneroj ke li kaptos la rabiston viva, kaj la trezoristo akceptis la vetadon - estis aliaj kaptistoj, kiuj ne sukcesis kapti, kaj se la kaptisto mortigus la rabiston, la trezoristo ankaŭ gajnus.
Post kaptado de la rabisto la trezoristo pagis 50 proprajn monerojn, kaj 500 Reĝaj moneroj. Li ĉagreniĝis pri siaj propraj moneroj, kiujn li ne pagus, se li ne konsentus veti.
(Varianto 2. La trezoristo konsentis kun la vetado, sed postulis ke la kaptisto antaŭpagu sian vetaĵon - ja la rabisto povus mortigi la kaptiston, kiu tiam pagus gajnitan monon? Taim post kaptado trezoristo repagis 50 monerojn de la trezorinsto, 50 gajnitajn monerojn kaj 500 premiajn monerojn.)
Kiel vi skribus la enigmon por ĝi havu nur ĉi tiun respondon?
Miland (Mostra il profilo) 05 maggio 2009 15:48:38
sergejm:Mia respondo:Eble, La trezoristo ĉagreniĝis pri la pago de 50 el la moneroj, sed ne pro tio, ke li devis prizorgi la monon de la reĝo. Tio sugestus ke temas pri mono kiu ne apartenis al la reĝo.
La kaptisto .. proponis al la Reĝa Trezoristo veti je 50 moneroj ..
Kiel vi skribus la enigmon por ĝi havu nur ĉi tiun respondon?
Tamen, kiel ni ambaŭ scias, ne estas facile krei enigmon tute ne-ambiguan kaj havanta nur unu eblan solvon!