Al la enhavo

Porka Gripo !

de erikano, 2009-aprilo-27

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

erikano (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 10:31:35

Bonan tagon al ĉiuj.

Ekde ĉi-lasta finsemajno, la "porka gripo" iĝas ("ŝajnas" iĝi, almenaŭ) - tre rapide - mondan epidemion.

Kiel okazas ĉe vi, en via lando ?
Kio okazas ?
Kion vi vidas, aŭdas aŭ legas pri ĝi ?
Kion - eble - vi faras por protektiĝi ?

erikano (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 10:40:23

Jen iom da informoj en esperanto, el "Ĉina Radio Internacia" (http://esperanto.cri.cn/)

Matene de la 26-a de aprilo meksika urbestro Marcelo Ebrad anoncis en gazetara konferenco, ke en la pasintaj 24 horoj en Meksiko 5 suspektataj pacientoj mortis, kaj 2 el ili estas konfirmitaj morti pro la porka gripo. Li diris, ke la magistrato dissendos en ejoj de la publika trafiko al loĝantoj milionojn da senpagaj gazaj maskoj. Li ankaŭ anoncis, ke la magistrato portempe decidis suspendi aktivadon de la supera kortumo kaj arbitracia tribunalo de la ĉefurbo, kaj de la 27-a de aprilo ĝis la 6-a de majo en Meksiko la juĝado de civilaj kaj komercaj procesoj estos prokrastataj krom tiu de la kriminalaj.

La 26-an de aprilo Richard Besser, la aganta direktoro de la usona Centro de Morba Preventado kaj Regado, diris, ke Nov-Jorko kaj Ohio jam konfirmis respektive ok kaj unu suspektatajn pacientojn, tial en Usono estas trovitaj 20 infektitoj de la epidemio. Richard Besser diris, ke pro profundiĝo de la serĉado oni probable trovos pli da infektitoj, kaj koncernaj departementoj aplikos rimedojn por laŭeble regi la epidemion. En la sama tago usona sekretario pri teritoria sekureco Janet Napolitano anoncis, ke la usona servo por publika sano jam estas en la urĝa stato.

La porka gripo disvastiĝas ankaŭ al aliaj landoj. La 26-an de aprilo oficisto el la kanada Ministerio por la Sano anoncis, ke en Kanado oni trovis 6 pacientojn de la porka gripo, kaj tri el ili lastatempe iris al Meksikio. Krome, oni trovis 2 suspektatajn pacientojn en Skotlando, tri en Hispanio kaj unu en Israelo; en Nov-zelando pli ol dek mezlernejaĵ lernantoj estis suspektataj pri la infektiĝo; kaj ĉiu el tiuj ĉi pacientoj vizitis Meksikion lastatempe. Ankaŭ en Francio oni trovis 4 suspektatajn pacientojn.

Disvastiĝo de la porka gripo vekis altan atenton de la internacia socio, precipe de latin-amerikaj landoj. La 25-an de aprilo kosta-rika ministro pri la sano diris, ke Kosta-Riko jam publikigis al la tuta lando averton pri la epidemio, kaj oficiale petis, ke tut-amerika organizo por la sano urĝe asignu de sia rezerva centro en Panamio antigripajn medikamentojn al Kosta-Riko. La 25-an de aprilo la hondorasa Ministerio por la Sano anoncis, ke tiutage Hondoraso publikigis la averton de kvaranteno ĉe tera kaj aera landlimoj por rigore ekzameni amasojn enirontajn al Hoduraso. Ankaŭ Peruo startigis en la tuta lando la preventan planon kontraŭ la kaŝita danĝero, la ĉilia Ministerio decidis, ke ĉiuj pasaĝeroj el Meksikio kaj Usono nepre devas akcepti ekzamenon pri temperaturo ĉe flughaveno.

Sxak (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 13:18:50

en 1918 la homaro estis tro malforta post la mondmilito por defendi sin kontraŭ tiu pandemio. Jes, tiu viruso plej verŝajne estas sampotenca, kiel tiu antaŭnaŭdekjara viruso, sed la homaro hodiaŭ estas pli potenca kaj ne tim ruinigita kiel tiam. Ĉiu sekva epidemio, kiel tiu de la honkonga gripo estis ĉiam malpli mortiga. Do plj verŝajne okazos nenio tre terura.

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 18:28:40

Paniko! Panika! Paniku! Panike! Paniki! Panikon! Panikan!

nikko (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 19:06:30

Mi uzas vodkon. Mi eldrinkas duonon de litro ankaŭ ol manĝi porkaĵon, kaj ne timas ke mia sano estos fiigita de gripo.

x Andres x (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 20:15:20

Ŝajne en Kolombio ĉio estas senproblema, ĉio en ordo!
sed mi aŭdis ke ĉi tie troviĝis 12 personojn kun gripo .... "ni" sendis medikekzamenojn al Usono, kaj ili diris ke (ĝis momente) du el tiuj 12, ne estas porka-gripo.
ni devas atendi
(pardonu mian esperanton) ridulo.gif

DaniBCN (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 20:38:31

En mia urbo, Barcelono, oni povas vidi 1 aŭ 2 homojn kun maskoj, sed mi kredas ke kun tion Gripon, ni ne povas fari nenion.

Eble, kiel Nikko diris, la lasta solvo estas drinki 2 au 3 vodkobotelojn kaj mortiĝi la viruso, sed ni povas mori ankaŭ...

Sxak (Montri la profilon) 2009-aprilo-28 01:30:13

nikko:Mi uzas vodkon. Mi eldrinkas duonon de litro ankaŭ ol manĝi porkaĵon,
Mi elpensis pli efikan rimedon: Mi eldrinkas duonon de litro anstataŭ manĝi porkaĵon

R2D2! (Montri la profilon) 2009-aprilo-28 03:50:16

La pleȷ grava afero okazas ĉe Meksıko. Nı studantoȷ rıpozas heȷmen ekde la lasta vendredo ĝıs maȷo la 6a. Sed estas plı strange tıon, ke ĉıĵaŭde nokte nı apenaŭ ekscııs prı tıu ordono.

Kaȷ ankaŭ hodıaŭ estıs tertremo, do mı ne scıas tıon, ĉu povus estı malbone...

—Ilhuıtemoc δ

bbc (Montri la profilon) 2009-aprilo-28 04:49:17

Mi elpensis pli efikan rimedon: Mi eldrinkas duonon de litro anstataŭ manĝi porkaĵon
Por ricevi sufiĉe energion el vodka, vi devas havi eksplodmotoro en via stomako. Do kial vi sukcesis instali ĝin?

Reen al la supro