Al la enhavo

Porka Gripo !

de erikano, 2009-aprilo-27

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

erikano (Montri la profilon) 2009-aprilo-28 14:38:14

R2D2!:La pleȷ grava afero okazas ĉe Meksıko. Nı studantoȷ rıpozas heȷmen ekde la lasta vendredo ĝıs marto la 6a. Sed estas plı strange tıon, ke ĉıĵaŭde nokte nı apenaŭ ekscııs prı tıu ordono.

Kaȷ ankaŭ hodıaŭ estıs tertremo, do mı ne scıas tıon, ĉu povus estı malbone...

—Ilhuıtemoc δ
Mi esperas, ke ne iĝos pli malbone en Meksiko !

Ni pensos pri vi, atendante la alvenon de la epidemio en niaj landoj ! (esperante : ne malgajo.gif

Donu al ni alian novaĵojn, kiam vi povos.

Ne trinku tro litrojn da vodko ! okulumo.gif

KAj : Kuraĝon al vi kaj al viaj geamikoj !

Ĝis !

dobri (Montri la profilon) 2009-aprilo-28 15:49:50

R2D2!:Nı studantoȷ rıpozas heȷmen ekde la lasta vendredo ĝıs marto la 6a.
Kaȷ ankaŭ hodıaŭ estıs tertremo, do mı ne scıas tıon, ĉu povus estı malbone...
Preskaŭ tutan jaron?
Tertremo estas certe malfeliĉa okazaĵo, tamen necesas ĉiam esperi pri pli bona estonteco.

R2D2! (Montri la profilon) 2009-aprilo-28 20:31:31

dobri:Preskaŭ tutan jaron?
Mı erarıs, estas MAJO la 6a senkulpa.gif

—Ilhuıtemoc δ

Sxak (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 03:20:39

dobri:
Tertremo estas certe malfeliĉa okazaĵo, tamen necesas ĉiam esperi pri pli bona estonteco.
Tertremo estas amuza evento. Mi dufoje spertis ilin. La unuan rimarkis ege malmulte da homoj (ankaŭ mi rimarkis ĝin nur hazarde), sed la sekvan tagon mi aŭdis el kretenigilo, ke vere en tiu tempo okazis dugrada tertremo. Sed la dua (en 2003) vere estis amuza: la domo ekknaris kaj ekbalanciĝis. Preskaŭ la tuta urbo ĵetis sin eksteren pro la timo ridulo.gif (post la tertremo mi rigardis tra la fenestroj kaj ekvidis tie amasegon da homoj) en kretenigilo oni diris, ke ĉi tie iuj eĉ la sekvan nokton pasigis tiam ekstere (feliĉe tio okazis komence de septembro sed ne en januaro ridulo.gif ) Estis entute amuze ĉar pri tiu serio de tertremoj (ĝin sekvis kelkaj aliaj, kiujn mi ne ne sentis pro diversaj kialoj) oni parolis kelkajn sekvajn monatojn

Miland (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 13:37:17

Rogir:Paniku..!
Jen unua sugesto ero por eblaj respondoj. Aldonu al ĝi la vian, se vi volas:

Plej bone, vakcinitu.

Sxak (Montri la profilon) 2009-aprilo-30 01:08:31

Miland:
Plej bone, vakcinitu.
Mi dubas, ke tio eblas (mi dubas ke ekzistas vakcino kontraŭ tiu nova viruso) Patro de mia universitata amiko laboris ĉi tie
[url=http://en.wikipedia.org/wiki/State_Research_Center... ]http://en.wikipedia.org/wiki/State_Research_Cent...[/url]
kaj ni iomete aŭdis pri gripaj virusoj ridulo.gif
Ni povas nur paniki!!!

Sxak (Montri la profilon) 2009-aprilo-30 01:41:43

Ŝak:
Miland:
Plej bone, vakcinitu.
Mi dubas, ke tio eblas
Eĉ pli. Mi ĵus eksciis, ke tia vakcino vere nun ne ekzistas.

Miland (Montri la profilon) 2009-aprilo-30 10:29:21

Nu, jen kelkaj aliaj sugestoj:
a) Ne paniku, ĉar la problemo estas miloj de km for, kaj vojaĝantoj kvaranteniĝos tuj post la surteriĝo.
b) Ne paniku, ĉar via plenkreska imunsistemo estas sufiĉe forta.
c) Ne paniku se vi provas vivi laŭ la konscio (kaj petas pardonon de Dio se ne), kaj do espereble estos preparita por via forpaso.

Sxak (Montri la profilon) 2009-majo-01 01:32:58

Tamen paniko estas belega aĵo ridulo.gif Estas interesege observi pankon kaj aŭdi pri ĝi el kretenigilo kaj legi en la reto. Pro paniko oni faras multajn ridindegajn stultaĵojn.
Mi jam rakontis, ke ĉi tie pro tertrmo oni ĵetis sin eksteren. Sed mi loĝas en la malalta ebena regiono, tio signifas, ke ĉi tie ne povas esti epicentroj de tertremoj, do ĉiuj eblaj tertremoj ĉi tie estas multoble fadintaj pro la distanco. Tamen kelkaj eĉ forgesis ŝlosi la pordojn lasinte siajn logejojn kaj kuris eksteren el la supraj etaĝoj (la tempo, bezonata por descendi estas plia ol la tempo de tertremo)
Se tiu tertremo okazus januare mi kun plezuro legus, kiel tiuj homoj, kuj septembre nokltumis surstrate, farus tin januare

Entute paniko estas ĉiam amuza afero kaj se ne okazus diversaj panikoj la vivo estus rimarkinde pli enua

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-majo-01 01:34:50

Mi pensas ke estas troigo pri tiu gripo, ne estas kialo por paniki. Ĉiujare, inter 300 milionoj kaj 500 milionoj da personoj elportas malarion (ankaŭ konata kiel marĉofebro) kaj inter 1 kaj 3 milionoj da personoj mortas pro tiu malsano ĉiujare, ĉefe en malriĉaj landoj (Fonto: Wikipedia - angle). Eĉ se meksikana gripo mortigus 1 milionon da personoj, apud malario ĝi estus malvarmumo. Malario estas reala pandemio kiu antigas mondon ekde multatempo, tamen ni ne vivas timante ĝin, ne estas histerio pri tiu malsano en la gazetaro nek paniko en personoj. Kaj krom marĉofebro, estas ankaŭ aidoson, kiu mortigas pli ol 2 milionon jare, tuberkulozo, kiu mortigas 1,6 milionon, ktp.

Krome, eble estas multe pli problabla morti pro trafikakcidento aŭ violento ol pro meksikana gripo! Se mi timus ĉion, kion povas vundi min, mi ne farus aliaferon krom timi.

Reen al la supro