去目錄頁

Konscii aŭ konsciiĝi?

从 mononk, 2009年4月27日

讯息: 4

语言: Esperanto

mononk (显示个人资料) 2009年4月27日下午6:25:11

Saluton! Laŭ la Reta Vortaro,"konscii" signifas "senpere scikoni sian propran sentadon aŭ penson". Tiu verko ne mencias "konsciiĝi". Kiu povus lumigi min koncerne la diferencon inter la ambaŭ vortoj? Ĉu ĝi estas substrekinda?
Anticipe dankon!

nikko (显示个人资料) 2009年4月27日下午7:11:15

Konsciiĝi = transiri al stato de konscieco de iu alia stato, fariĝi konscia aŭ konscianta.

P.S. ReVo ne estas eksplika vortaro, vortodifinoj en ĝi estas proksimumaj, ne forgesu tion. Kaj neniu vortaro povas enteni ĉiujn variantojn de esperantaj vortoj.

Konscii
konsciiĝi
konsciigebla
konsciigeblulino
konsciigantemulega

Ne penu tion eltrovi en vortaroj, uzu cerbon.
sal.gif

jchthys (显示个人资料) 2009年4月27日下午10:07:57

nikko:Konscii
konsciiĝi
konsciigebla
konsciigeblulino
konsciigantemulega
Vi forgesis ĉef·re·ek·konsci·ig·em·ul·in·eg·aĉ·o kompreneble.

mononk (显示个人资料) 2009年4月28日下午12:41:14

nikko:Konsciiĝi = transiri al stato de konscieco de iu alia stato, fariĝi konscia aŭ konscianta.

P.S. ReVo ne estas eksplika vortaro, vortodifinoj en ĝi estas proksimumaj, ne forgesu tion. Kaj neniu vortaro povas enteni ĉiujn variantojn de esperantaj vortoj.

Konscii
konsciiĝi
konsciigebla
konsciigeblulino
konsciigantemulega

Ne penu tion eltrovi en vortaroj, uzu cerbon.
sal.gif
Nikko, dankon pro viaj klarigoj!

回到上端