Al la enhavo

Ĉu adapti "mia, via" kpt.?

de BeiDirSein, 2009-aprilo-29

Mesaĝoj: 35

Lingvo: Esperanto

BeiDirSein (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 16:28:55

Oni diras "Mia aŭto".

Sed ĉu oni diras "Ĉu vi vidas mian aŭton" aŭ "mia auton"?

Kaj ĉu oni diras "Miajn aŭtojn" aŭ "Mia aŭtojn"?

Mi ne certas..

Mi dankas rideto.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 16:36:26

“Mia” estas adjektivo, do ĝi akordas kun la substantivo.
Sekve oni diras: “Ĉu vi vidas mian aŭton?”

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 17:26:41

Mi ne komprenas ĉu la determinilo "la" ne havas pluralon, kaj ĉu ne havas n-komplementon.
Esperanto, lingvo sen esceptoj, ne estas sen esceptoj !

utku (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 18:12:28

crescence:Mi ne komprenas ĉu la determinilo "la" ne havas pluralon, kaj ĉu ne havas n-komplementon.
Esperanto, lingvo sen esceptoj, ne estas sen esceptoj !
Se ĝi havus, eble oni povus demandi ke kial la prepozitcioj ne havas pluralon, ekzemple ĉej laj niaj domoj.

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 18:46:11

utku:
Se ĝi havus, eble oni povus demandi ke kial la prepozitcioj ne havas pluralon, ekzemple ĉej laj niaj domoj.
Ĉu vi estas serioza ?
La determinilo "la" estas determinilo, kiel la determiniloj "mia, via, lia, ...". Do, ĉu fari escepton ?

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 19:14:46

Mi ne bone regas la gramatikajn terminojn sed "la" estas defina artikolo vidu_1

dum "mia, via ktp" estas posedaj pronomoj vidu_2

Mi pensas do ke ili havas malsamajn rolojn, ĉu ne?

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 21:20:33

La ne adaptas al la substantivo, laŭ mi ĉar neniam necesas.

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-30 05:24:44

AlfRoland:Mi ne bone regas la gramatikajn terminojn sed "la" estas defina artikolo vidu_1

dum "mia, via ktp" estas posedaj pronomoj vidu_2

Mi pensas do ke ili havas malsamajn rolojn, ĉu ne?
La gramatikuloj kune klasas la artikolojn kaj la posedajn adjektivojn : ili estas ĉiuj determinatoj. (Francan ekzemplon : Jacques Joguin "Parlons Esperanto" GN4 p. 148-151)

utku (Montri la profilon) 2009-aprilo-30 05:59:00

Mi estas duonserioza ĉar mi ne vere scias Esperanton, kiel vi povus konscii. Ja mi komentcis lerni ĝin ĉi tiu monatmeze, do mi ne eblas komplete kompreni ke la kaj mia havas samajn aŭ malsamajn rolojn, kiel mi ne komprenas kial "ke" ne havas -n komplementon kaj se neniu bezonas adaptigi "la"n al la substantivoj, kiam kaj kial adaptigi adjektivojn necesas?

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-30 06:03:19

crescence:La gramatikuloj kune klasas la artikolojn kaj la posedajn adjektivojn : ili estas ĉiuj determinatoj. (Francan ekzemplon : Jacques Joguin "Parlons Esperanto" GN4 p. 148-151)
Pli bone estus meti 'kune' antaŭ ':'. 'La gramatikuloj kune ...' signifas ke kelkaj gramatikuloj venis en unu lokon kaj decidis ...
Sed vi nomas nur unu gramatikulon.
Eble en franca lingvo artikoloj kaj posedaj adjektivoj estas samklasaj, sed estas evidente ke en Esperanto ili estas malsamklasaj: 'mia', 'via' ktp povas havi '-j' kaj '-n' finaĵojn, sed 'la' ne. Kaj oni povas uzi 'la' antaŭ 'mia'.

Mi antaŭnelonge eksciis, ke en la Akademia Gramatiko de hispana lingvo ĝis 1934-a jaro substantivoj havis ses kazojn, kiel en latina lingvo. Nun en hispana lingvo substantivoj ne havas kazojn. Estas interese, kien do la akademianoj klasis artikolon, kiu ekzistas en hispana kaj ne en latina?

Reen al la supro