前往目錄

alilandaj esprimoj uzataj en via lando

貼文者: crescence, 2009年5月3日

訊息: 6

語言: Esperanto

crescence (顯示個人資料) 2009年5月3日下午6:24:52

Saluton,

Ĉu estas en via lando alilandaj esprimoj uzataj en devena lingvo ?

Ekz. en Francujo, oni diras en la italia :

Chi va piano, va sano ; chi va sano, va lontano !

Tio signifas : Tiu, kiu iras malrapide, iras sen danĝero ; tiu, kiu iras sen danĝero, iras en malproksimajn regionojn.

jchthys (顯示個人資料) 2009年5月4日下午3:47:45

En la angla ofte Que sera, sera. Tio estas iom mistera: ni ne tute scias la lingvon, el kiu la esprimo venis. (Vidu ĉi tie, se vi povas legi la anglan.)

crescence (顯示個人資料) 2009年5月4日下午4:11:25

jchthys:En la angla ofte Que sera, sera. Tio estas iom mistera: ni ne tute scias la lingvon, el kiu la esprimo venis. (Vidu ĉi tie, se vi povas legi la anglan.)
Kion volas esprimi la homoj, kiam ili diras tion ?
Eble tiu esprimo venas el malnova kanzono.
Eble ĉi-tion :
Che sera sera en la franca
Que sera sera en la angla

novatago (顯示個人資料) 2009年5月7日下午2:06:04

crescence:Kion volas esprimi la homoj, kiam ili diras tion ?
Tiel skribita estas hispana aŭ portugala lingvo kaj la esprimo signifas: "kio okazos". La ripeto de la vorto "será" (verbo esti en estonto) nur utilas por doni emfazon. Ĝi esprimas ke estas malfacila scii tion, kio okazos en la estonta tempo.

Ĝis, Novatago.

novatago (顯示個人資料) 2009年5月7日下午2:35:36

Mi legis la vikipedian artikolon angle kaj mi devas klarigi ke se la esprimo estas angla, ĝi estas malbone tradukita (ĉu jam ekzistis gugla tradukado tiutempe?) kaj hispane devus diri "será lo que tenga que ser" (okazos tio, kio devu okazi).

Sed hispane, ĝi estas uzata tiel, kiel mi eksplikis. Oni uzas fojfoje ankaŭ por esprimi scivolemon al io nevidebla.

Ĝis, Novatago.

Rogir (顯示個人資料) 2009年5月7日下午3:09:19

Ĉhu ne la laŭvorta traduko estas '(tio) kio estos, estos'?

回到上端