پستها: 13
زبان: Esperanto
tommjames (نمایش مشخصات) 6 مهٔ 2009، 15:41:41
Se iu interesiĝas mi verkis etan programon, kiu nomiĝas Tajpi por entajpado de esperantaj literoj. Ĝi funkcias plimalpli same kiel Ek, kun ĝenerala plisimpligo de la interfaco.
Ĝi disponeblas [url=http://zz9pza.ath.ĉ/fs/tajpi/] ĉi tie.[/url]
Mi verkis ĉi tion ĉar mi ofte uzas mIRC, kaj tiu programo nur funkcias en unikodo kiam la litero estas algluita en la babilfenestron, anstataŭ rekte entajpita (fakte estas iuj aliaj ne100% unikod-kongruaj programoj kiuj ankaŭ funkcias tiel). Al Ek mankas povo alglui la literon, kaj ĉar ŝajnas ke la verkinto de tiu programo forlasis pluan evoluigadon de ĝi, mi decidis simple fari mian propran.
Mi provis ĝin en pluraj sistemoj kun diversaj klavaranĝoj kaj ĝi ŝajnas funkcii bone, sed tamen mi aprecus rimarkigojn de iuj kiuj decidas elprovi ĝin. Bonvolu rimarki ke ĝi nur kongruas kun Vindozo 2000, XP, Vista kaj versio 7. Win9x kaj NT ĝi ne subtenas.
Ĝis!
crescence (نمایش مشخصات) 6 مهٔ 2009، 15:59:00
La programo ne estas disponebla per via propona hiperligo. Eraro afiŝiĝas.
tommjames (نمایش مشخصات) 6 مهٔ 2009، 16:15:21
Ĉiukaze, vi povas trovi la ĝustan ligilon en la angla fadeno, ankaŭ nomata "Tajpi".
Alternative, kopiu kaj algluu la jenan tekson en vian retumilon kaj elprenu la spacon inter c kaj x:
http://zz9pza.ath.c x/fs/tajpi/
crescence (نمایش مشخصات) 6 مهٔ 2009، 16:25:09
Gratulojn kaj dankon pro tio programo !
tommjames (نمایش مشخصات) 7 مهٔ 2009، 9:40:31
R2D2!:Ĉu tıu programo estas ınstalebla en USB? Mı ŝatus uzı ĝın en ajna komputıloPer "USB" ĉu vi celas memoro-bastono?
—Ilhuıtemoc δ
tommjames (نمایش مشخصات) 7 مهٔ 2009، 18:17:32
R2D2!:Nu la instalilo nur estas mem-ekstrakta .exe dosiero. Vi povas funkciigi tiun dosieron de iu ajn disko, inkluzive USB-memorobastonoj. Do jes, mi supozas.tommjames:Per "USB" ĉu vi celas memoro-bastono?Jes
Rodrigoo (نمایش مشخصات) 8 مهٔ 2009، 17:15:19
Gratulon, Tom! Ĝi ade estas tre utila!
Sammondane,
Ĥod
tommjames (نمایش مشخصات) 8 مهٔ 2009، 19:44:46
Rodrigoo:Gratulon, Tom! Ĝi ade estas tre utila!Dankon! Parenteze estas nova versio jam disponebla per la retpaĝo kun kelkaj plibonigaĵoj.
Sammondane,
Ĥod
Rodrigoo (نمایش مشخصات) 8 مهٔ 2009، 21:16:50
Sammondane,
Ĥod
tommjames (نمایش مشخصات) 8 مهٔ 2009، 21:27:10
Rodrigoo:Kiajn plibonigaĵojn, Tom? Mi ĵus rimarkis ke la versio kiun mi uzis estis la plej malnova.Nu mi tute reverkis la programon, antaŭe ĝi estas verkita per Autohotkey sed mi reprogramis ĝin en alia lingvo kaj ŝanĝis la interfacon, por ke ĝi aspektu pli kiel Ek kun similaj opcioj. Vi povas vidi bildojn de ĝi en la help-paĝo.
Sammondane,
Ĥod