去目錄頁

Tajpi

tommjames, 2009年5月6日

讯息: 13

语言: Esperanto

tommjames (显示个人资料) 2009年5月6日下午3:41:41

Saluton!

Se iu interesiĝas mi verkis etan programon, kiu nomiĝas Tajpi por entajpado de esperantaj literoj. Ĝi funkcias plimalpli same kiel Ek, kun ĝenerala plisimpligo de la interfaco.

Ĝi disponeblas [url=http://zz9pza.ath.ĉ/fs/tajpi/] ĉi tie.[/url]

Mi verkis ĉi tion ĉar mi ofte uzas mIRC, kaj tiu programo nur funkcias en unikodo kiam la litero estas algluita en la babilfenestron, anstataŭ rekte entajpita (fakte estas iuj aliaj ne100% unikod-kongruaj programoj kiuj ankaŭ funkcias tiel). Al Ek mankas povo alglui la literon, kaj ĉar ŝajnas ke la verkinto de tiu programo forlasis pluan evoluigadon de ĝi, mi decidis simple fari mian propran.

Mi provis ĝin en pluraj sistemoj kun diversaj klavaranĝoj kaj ĝi ŝajnas funkcii bone, sed tamen mi aprecus rimarkigojn de iuj kiuj decidas elprovi ĝin. Bonvolu rimarki ke ĝi nur kongruas kun Vindozo 2000, XP, Vista kaj versio 7. Win9x kaj NT ĝi ne subtenas.

Ĝis! sal.gif

crescence (显示个人资料) 2009年5月6日下午3:59:00

Saluton,

La programo ne estas disponebla per via propona hiperligo. Eraro afiŝiĝas.

tommjames (显示个人资料) 2009年5月6日下午4:15:21

Hmm ŝajnas ke estas ia eraro en la esperanta fadenaro, kiam teksto enhavas "c x" (sen la spaco). Ĝi aŭtomate anstataŭiĝas per "ĉ", kiu rompas la ligilon.

Ĉiukaze, vi povas trovi la ĝustan ligilon en la angla fadeno, ankaŭ nomata "Tajpi".

Alternative, kopiu kaj algluu la jenan tekson en vian retumilon kaj elprenu la spacon inter c kaj x:

http://zz9pza.ath.c x/fs/tajpi/

crescence (显示个人资料) 2009年5月6日下午4:25:09

Dankon ! Nun, la ligilo funkcias.
Gratulojn kaj dankon pro tio programo !

tommjames (显示个人资料) 2009年5月7日上午9:40:31

R2D2!:Ĉu tıu programo estas ınstalebla en USB? Mı ŝatus uzı ĝın en ajna komputılo

—Ilhuıtemoc δ
Per "USB" ĉu vi celas memoro-bastono?

tommjames (显示个人资料) 2009年5月7日下午6:17:32

R2D2!:
tommjames:Per "USB" ĉu vi celas memoro-bastono?
Jes rideto.gif
Nu la instalilo nur estas mem-ekstrakta .exe dosiero. Vi povas funkciigi tiun dosieron de iu ajn disko, inkluzive USB-memorobastonoj. Do jes, mi supozas.

Rodrigoo (显示个人资料) 2009年5月8日下午5:15:19

Jes, R2D2. Hejme kaj deĵore mi uzas linukson, sed mi ĉiam uzas alies komputilojn, tial kiel diris Tom, la programo estas mem-ekstrakta, kaj mi jam de longe kunportas ĝin en mia memorbastono kaj uzas ĝin sur Vindozaj sistemoj.

Gratulon, Tom! Ĝi ade estas tre utila!

rideto.gif

Sammondane,
Ĥod

tommjames (显示个人资料) 2009年5月8日下午7:44:46

Rodrigoo:Gratulon, Tom! Ĝi ade estas tre utila! rideto.gif

Sammondane,
Ĥod
Dankon! Parenteze estas nova versio jam disponebla per la retpaĝo kun kelkaj plibonigaĵoj.

Rodrigoo (显示个人资料) 2009年5月8日下午9:16:50

Kiajn plibonigaĵojn, Tom? Mi ĵus rimarkis ke la versio kiun mi uzis estis la plej malnova.

Sammondane,
Ĥod

tommjames (显示个人资料) 2009年5月8日下午9:27:10

Rodrigoo:Kiajn plibonigaĵojn, Tom? Mi ĵus rimarkis ke la versio kiun mi uzis estis la plej malnova.

Sammondane,
Ĥod
Nu mi tute reverkis la programon, antaŭe ĝi estas verkita per Autohotkey sed mi reprogramis ĝin en alia lingvo kaj ŝanĝis la interfacon, por ke ĝi aspektu pli kiel Ek kun similaj opcioj. Vi povas vidi bildojn de ĝi en la help-paĝo.

回到上端