Kwa maudhui

la homo plej admiratas

ya crescence, 6 Mei 2009

Ujumbe: 31

Lugha: Esperanto

Espi (Wasifu wa mtumiaji) 1 Julai 2009 6:42:55 alasiri

RUIZO:Mi tre admiras kelkajn muzikistojn de Ĝazz:
Saluton RUIZO,

mi nur havas etan rimarkon: ĝazz => ĵazo.

Multajn salutojn kaj amike
Klaus-Peter

Wilhelm (Wasifu wa mtumiaji) 12 Septemba 2009 8:11:01 alasiri

Mi admiras tiujn homojn, kiuj antaŭgardas la malfortulojn, parolas la veron al potenculoj kaj subtenas kaj defendas justeco.
Ekzemple, Noam Chomsky, Óscar A. Romero, Amy Goodman, kaj multaj aliuloj, kiuj per iliaj agadoj fariĝis herooj.

RiotNrrd (Wasifu wa mtumiaji) 12 Septemba 2009 9:44:46 alasiri

Wilhelm:
Ekzemple, Noam Chomsky...
Kvankam Chomsky diras ke Esperanto ne estas vera lingvo (kaj ankaŭ ĝi estas hispanbazita).

Mi admirus lin pli se li lernus pli pri kion li parolas.

Wilhelm (Wasifu wa mtumiaji) 12 Septemba 2009 10:33:59 alasiri

RiotNrrd:
Wilhelm:
Ekzemple, Noam Chomsky...
Kvankam Chomsky diras ke Esperanto ne estas vera lingvo (kaj ankaŭ ĝi estas hispanbazita).

Mi admirus lin pli se li lernus pli pri kion li parolas.
Neniu estas perfekta.
rideto.gif

gyrus (Wasifu wa mtumiaji) 13 Septemba 2009 11:55:22 asubuhi

Mi admiras Amanda Palmer-on, ĉar siaj tekstoj estas unikaj kaj lertaj.

Spanglanese (Wasifu wa mtumiaji) 18 Oktoba 2009 1:36:46 asubuhi

Mi admiras multajn personojn. Nun, mi pensas ke Judy Shepherd estas la persono kiu mi tre admiras. Ŝia klopodoj pri la rajtoj de homoj kaj la komunumo gajo estas inspira.

Junpe (Wasifu wa mtumiaji) 24 Oktoba 2009 1:06:03 alasiri

Mi plej admiras Pipi Ŝtrumpolonga. Ĉar ŝi faras kiel ŝi volas kaj estas maltima kaj afabla en la socio.
Devis esti malfacile vivi en Svedio en la 1940-aj jaroj tiam infanoj ne permesiĝis fari kiel ili volis.

AriadneCariad (Wasifu wa mtumiaji) 24 Oktoba 2009 10:29:44 alasiri

Kiel multaj personoj ĉi tie, mi admiras kaj aprecas multajn homojn. Mi ne povas elekti nur unu homon. Precipe mi admiras ĉiujn, kiu diras veron al potenco.

Sed mi volus ankaŭ diri ke mi tre admiras Joseph Jenkins. Li skribis la libron "The Humanure Handbook" (= Pri La Homsterko) pri kompoŝtumado kaj homa feko. shoko.gif

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 28 Oktoba 2009 11:47:58 alasiri

Jen tri ekzemploj el multaj: el historiaj homoj mi admiras Sokrates kaj la Budho. Mi admiras la nigran Usonan agraran scienciston George Washington Carver ĉar li estis kaj genio kaj tre bona homo.

Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 3 Novemba 2009 8:59:28 alasiri

La filozofon "Giordano Bruno",
la muzikistojn Ĉajkovski-on
kaj "Scott Joplin"

Kurudi juu