Viestejä: 41
Kieli: Esperanto
sev (Näytä profiilli) 17. toukokuuta 2009 7.56.43
Tamen mi pensas nune ke ĝi estas pli danĝera ke mi antaŭe pensis. Fumi (aŭ manĝi kanabkukon) devas havi sencon kaj devas esti uzata kune kun aliaj aktivaĵoj, kaj malofte. Se ne, vi riskas perdi multajn da tempojn kaj da feliĉojn en via mallonga vivo. Pro iu kaŭzo aŭ alia.
andogigi (Näytä profiilli) 17. toukokuuta 2009 15.42.18
Kantoknabo (Näytä profiilli) 31. elokuuta 2011 17.58.15
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
flipe (Näytä profiilli) 31. elokuuta 2011 18.06.29
Laŭleĝigu ĝi!
novatago (Näytä profiilli) 31. elokuuta 2011 18.22.36
Kantoknabo:Mi fumas kelkan kanabon (sed mi dirus "iom da kanabo") nun. Jes, mi kredas ke ĝi estus laŭleĝa. Ĝi ne dolorigas iun kaj ĉiu AMEGAS la herbojnĜis, Novatago.Mi voĉdonis "jes"
Bonan Tagon samideanoj
novatago (Näytä profiilli) 31. elokuuta 2011 18.25.04
flipe:Kanabo ne estas drogo, kanabo estas kreskaĵo!Ĝi estas drogo kaj kreskaĵo. Vi povas apogi ĝian laŭleĝecon sen trompi al vi mem.
Laŭleĝigu ĝin!
Ĝis, Novatago.
darkweasel (Näytä profiilli) 31. elokuuta 2011 18.28.58
Mia opinio tamen ekde mia (strange vortigita) mesaĝo sur la dua paĝo ne ŝanĝiĝis. Mi opinias, ke ĉiu faru al sia korpo, kion ĝi volas.
flipe (Näytä profiilli) 31. elokuuta 2011 20.18.43
novatago:Ĝi estas drogo - sen trompi al vi mem.Laŭ mi vi trompas sin, mariĥujano ne estas drogo, nur kreskaĵo kiel iu ajn alia, ĝi estas semita, ĝi kreskas en la tero kun helpo de akvo kaj lumo, ĝi reproduktiĝas kaj mortiĝas, kiel iu ajn alia kreskaĵo, novatago, ne trompu sin.
novatago (Näytä profiilli) 31. elokuuta 2011 20.51.03
flipe:Do, vi eraras (verŝajne intence); ĝi estas drogo pro sia efiko eĉ se ĝi estas tute natura kreskaĵo. Se ĝi havas drogan efikon, ĝi estas drogo; punkto fino.novatago:Ĝi estas drogo - sen trompi al vi mem.Laŭ mi, vi trompas vin ("si" estas nur por la tria persono), mariĥujano ne estas drogo, nur kreskaĵo kiel iu ajn alia, ĝi estas semita, ĝi kreskas en la tero kun helpo de akvo kaj lumo, ĝi reproduktiĝas kaj mortiĝas, kiel iu ajn alia kreskaĵo, novatago, ne trompu vin.
Esti drogo, ne estas io nepre malbona. Se iu diras ke drogo estas malbonaĵo, tiu eraras. Tio estas kvazaŭ diri ke tranĉiloj estas malbonaj.
Drogoj estas uzataj de ĉiam por kuraci kaj splori aliajn manierojn je vidi realon. Tio ne estas malbona.
Vi volas konvinki aliulojn per erara kaj ne necesa argumento ĉar multaj personoj nur volas vidi la malbonan flankon de drogoj. Tamen la malbona flanko de drogo, ne estas en la naturo de la drogo sed en la homa naturo.
Se vi demandas min, uzi drogojn, nur por fuĝi el la realo, estas io malbona; speciale se oni faras ĝin ofte. Tio ne signifas ke mi estas kontraŭ la laŭleĝecon de iaj drogoj sed signifas ke laŭleĝigi ilin sen bone kaj zorge pripensi la aferon povas okazigi problemojn. Same kiel kontraŭleĝigi ilin sen bone pripensi la aferon okazigas problemojn.
Ĝis, Novatago.
flipe (Näytä profiilli) 31. elokuuta 2011 22.11.42
novatago:Vi volas konvinki aliulojnKara, ne parolu pri kio vi ne scias.