본문으로

Kiu vi pensas pri lauleĝigi kanabon?

글쓴이: Vilinilo, 2009년 5월 10일

글: 41

언어: Esperanto

sev (프로필 보기) 2009년 5월 17일 오전 7:56:43

Jes !!!
Tamen mi pensas nune ke ĝi estas pli danĝera ke mi antaŭe pensis. Fumi (aŭ manĝi kanabkukon) devas havi sencon kaj devas esti uzata kune kun aliaj aktivaĵoj, kaj malofte. Se ne, vi riskas perdi multajn da tempojn kaj da feliĉojn en via mallonga vivo. Pro iu kaŭzo aŭ alia.

andogigi (프로필 보기) 2009년 5월 17일 오후 3:42:18

Pri kelkaj religioj, la adorantoj kredas je kanabo estas sankta planta. Ekzemple, en rastafarianismo, la kredantoj fumas ĝin por plifaciliĝi komunikon inter la membroj. Mi pensas ankaŭe ke kelkaj hinduantoj fumas ĝin adori la dion "Shiva", sed mi ne certas. Mi scias kanabo estas kontraŭleĝa en jamajko, sed la policistoj malofte efikigi la leĝon. (krom kontraŭ la turistoj) Ĉu iu scias kion la polico faras en hindujo?

Kantoknabo (프로필 보기) 2011년 8월 31일 오후 5:58:15

Mi fumas kelka kanabo nun. Jes, mi kredas ke ĝi estus laŭleĝa. Ĝi ne doloras iu kaj ĉiu AMEGAS la herboj lango.gif Mi vocdonis "jes" ridulo.gif Bonan Tagon samideanoj

flipe (프로필 보기) 2011년 8월 31일 오후 6:06:29

Kanabo ne estas drogo, kanabo estas kreskaĵo!

Laŭleĝigu ĝi!

novatago (프로필 보기) 2011년 8월 31일 오후 6:22:36

Kantoknabo:Mi fumas kelkan kanabon (sed mi dirus "iom da kanabo") nun. Jes, mi kredas ke ĝi estus laŭleĝa. Ĝi ne dolorigas iun kaj ĉiu AMEGAS la herbojn lango.gif Mi voĉdonis "jes" ridulo.gif Bonan Tagon samideanoj
Ĝis, Novatago.

novatago (프로필 보기) 2011년 8월 31일 오후 6:25:04

flipe:Kanabo ne estas drogo, kanabo estas kreskaĵo!

Laŭleĝigu ĝin!
Ĝi estas drogo kaj kreskaĵo. Vi povas apogi ĝian laŭleĝecon sen trompi al vi mem.

Ĝis, Novatago.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 8월 31일 오후 6:28:58

Ho, jen revivigita fadeno el la pasinteco!

Mia opinio tamen ekde mia (strange vortigita) mesaĝo sur la dua paĝo ne ŝanĝiĝis. Mi opinias, ke ĉiu faru al sia korpo, kion ĝi volas.

flipe (프로필 보기) 2011년 8월 31일 오후 8:18:43

novatago:Ĝi estas drogo - sen trompi al vi mem.
Laŭ mi vi trompas sin, mariĥujano ne estas drogo, nur kreskaĵo kiel iu ajn alia, ĝi estas semita, ĝi kreskas en la tero kun helpo de akvo kaj lumo, ĝi reproduktiĝas kaj mortiĝas, kiel iu ajn alia kreskaĵo, novatago, ne trompu sin.

novatago (프로필 보기) 2011년 8월 31일 오후 8:51:03

flipe:
novatago:Ĝi estas drogo - sen trompi al vi mem.
Laŭ mi, vi trompas vin ("si" estas nur por la tria persono), mariĥujano ne estas drogo, nur kreskaĵo kiel iu ajn alia, ĝi estas semita, ĝi kreskas en la tero kun helpo de akvo kaj lumo, ĝi reproduktiĝas kaj mortiĝas, kiel iu ajn alia kreskaĵo, novatago, ne trompu vin.
Do, vi eraras (verŝajne intence); ĝi estas drogo pro sia efiko eĉ se ĝi estas tute natura kreskaĵo. Se ĝi havas drogan efikon, ĝi estas drogo; punkto fino.

Esti drogo, ne estas io nepre malbona. Se iu diras ke drogo estas malbonaĵo, tiu eraras. Tio estas kvazaŭ diri ke tranĉiloj estas malbonaj.

Drogoj estas uzataj de ĉiam por kuraci kaj splori aliajn manierojn je vidi realon. Tio ne estas malbona.

Vi volas konvinki aliulojn per erara kaj ne necesa argumento ĉar multaj personoj nur volas vidi la malbonan flankon de drogoj. Tamen la malbona flanko de drogo, ne estas en la naturo de la drogo sed en la homa naturo.

Se vi demandas min, uzi drogojn, nur por fuĝi el la realo, estas io malbona; speciale se oni faras ĝin ofte. Tio ne signifas ke mi estas kontraŭ la laŭleĝecon de iaj drogoj sed signifas ke laŭleĝigi ilin sen bone kaj zorge pripensi la aferon povas okazigi problemojn. Same kiel kontraŭleĝigi ilin sen bone pripensi la aferon okazigas problemojn.

Ĝis, Novatago.

flipe (프로필 보기) 2011년 8월 31일 오후 10:11:42

novatago:Vi volas konvinki aliulojn
Kara, ne parolu pri kio vi ne scias.

다시 위로