Kwa maudhui

Kiu vi pensas pri lauleĝigi kanabon?

ya Vilinilo, 10 Mei 2009

Ujumbe: 41

Lugha: Esperanto

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 31 Agosti 2011 10:28:32 alasiri

flipe:
novatago:Vi volas konvinki aliulojn
Kara, ne parolu pri kio vi ne scias.
Ridinda. rido.gif. Vi jam ne havas (nek havis) argumenton; do, silentigas min.

Estus bone ke vi antaŭ diri ke iu ne scias ion, vi pruvu tion per bonaj argumentoj kaj ne per infanaj naivaj ridindaĵoj.

Ĝis, Novatago.

Solulo (Wasifu wa mtumiaji) 31 Agosti 2011 10:34:56 alasiri

Rodrigoo:Mi fumas tabakon kaj volas daŭre fumi tabakon.
Mi ankaŭ. rideto.gif . Neniu aŭdacu tuŝi mian kolekton de 35 pipojn. Tio estas do mia afero kaj mia ĝojo.
Registaroj kaj reĝimoj pereas, kaj la pipo dŭras.(!!!)

flipe (Wasifu wa mtumiaji) 31 Agosti 2011 11:01:47 alasiri

novatago:Vi jam ne havas (nek havis) argumenton.
Vi havas vian opinion kaj mi havas mian, sed vi parolis ke mi provas "konviki aliulojn" kaj vi eraris parolinte tio kaj juĝis min, kaj vi ne konas min por paroli tion, mi ne silentas vin nek provis konviki iun ajn, mi nur parolis kiun mi pensas, mariĥuano ne estas drogo, estas planto, tiu estas mia argumento. Nur parolu kion vi pensas kaj aliaj diros kion ili pensas, ne juĝas nek parolu pri kion vi ne scias, krom tio estar nur dankadoj!

patrik (Wasifu wa mtumiaji) 1 Septemba 2011 3:50:05 asubuhi

Mi tiun peton kontraŭegas, sed mi ne volas argumenti. Mi jam certas, ke tio ne estos tolerata ĉi tie.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 1 Septemba 2011 6:41:02 asubuhi

patrik:Mi tiun peton kontraŭegas, sed mi ne volas argumenti. Mi jam certas, ke tio ne estos tolerata ĉi tie.
kial? ekzistas opinilibereco!

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 1 Septemba 2011 7:06:11 asubuhi

flipe:Vi havas vian opinion kaj mi havas mian, sed vi parolis ke mi provas "konviki aliulojn" kaj vi eraris parolinte tion kaj juĝis min, kaj vi ne konas min por paroli tion, mi ne silentigas vin nek provis konviki iun ajn, mi nur parolis kiun mi pensas, mariĥuano ne estas drogo, estas planto, tiu estas mia argumento.
Bone. Pardonu min, mi ne komprenis vian antaŭlastan mesaĝon. Eble mi eraris kaj via intenco ne estis konvinki aliulojn. Tamen, mi memorigas vin ke vi diris "ne trompu vin" same kiel mi diris tion. Tio ŝajnis al mi klopodo por konvinki min.

Aliflanke, mi ne opinias ke mariĥuano estas drogo; tio estas fakto. Opinii malsame, estas kiel opinii ke ovo ne estas manĝo. Eĉ se homoj decidus ne manĝi ovojn, aliaj bestoj daŭre manĝos ilin kaj homoj ankoraŭ havus la eblecon por nutri sin per ili.

Ĝis, Novatago.

patrik (Wasifu wa mtumiaji) 1 Septemba 2011 1:32:36 alasiri

darkweasel:
patrik:Mi tiun peton kontraŭegas, sed mi ne volas argumenti. Mi jam certas, ke tio ne estos tolerata ĉi tie.
kial? ekzistas opinilibereco!
Nu, jes, vi pravas. Almenaŭ teorie, opinilibereco ekzistas. Sed tio ne estas la problemo. La problemo ĉi tie estas respekto, kara. Kiam oni esprimas religiajn ideojn, tiu ulo estas tuj damnota de kelkaj Lernu-anoj! Jen "toleremo" sen respekto.

Vilius (Wasifu wa mtumiaji) 1 Septemba 2011 2:06:50 alasiri

Pri la temo mi diras: Laŭleĝigu!

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 1 Septemba 2011 6:51:48 alasiri

patrik:
darkweasel:
patrik:Mi tiun peton kontraŭegas, sed mi ne volas argumenti. Mi jam certas, ke tio ne estos tolerata ĉi tie.
kial? ekzistas opinilibereco!
Nu, jes, vi pravas. Almenaŭ teorie, opinilibereco ekzistas. Sed tio ne estas la problemo. La problemo ĉi tie estas respekto, kara. Kiam oni esprimas religiajn ideojn, tiu ulo estas tuj damnota de kelkaj Lernu-anoj! Jen "toleremo" sen respekto.
Opinilibereco ekzistas ambaŭflanke. Aliaj havas opiniliberecon ankaŭ pri tio, kion vi diras (se tio ne rompas la forumregulojn). Ideale el tio ekestas diskuto, kaj tio vigligas la forumon.

Kurudi juu