Hozzászólások: 41
Nyelv: Esperanto
Vilinilo (Profil megtekintése) 2009. május 10. 1:33:56
Kio vi pensas pri tiu? Mi konfesas ne havi estigitan opinion, ĉar malgraŭ mi abomenas drogojn, inkluzive tabakan cigaredon, mi ne certas ĉu registaro rajtas decidi tiun, kiun plenkreskaj civitanoj povas fari kun sia propra sano.
annadahlqvist (Profil megtekintése) 2009. május 10. 10:54:11
Rogir (Profil megtekintése) 2009. május 10. 11:37:08
novatago (Profil megtekintése) 2009. május 10. 12:38:02
Vilinilo:Kio vi pensas pri tiu? Mi konfesas ne havi estigitan opinion, ĉar malgraŭ mi abomenas drogojn, inkluzive tabakan cigaredon, mi ne certas ĉu registaro rajtas decidi tiun, kiun plenkreskaj civitanoj povas fari kun sia propra sano.La problemo ne estas diri aŭ ne tion, kion povas fari iu kun sia sano. La problemo estas kiu pagos la resanigon de tiuj, kiuj decidas damaĝi sian sanon. Se ekzemple la registaro devas altigi ĉies impostojn por resanigi fumemulon aŭ se kuracisto devas "perdi" tempon por resanigi tiajn homojn kaj tial doni al miaj akcidentaj malsanoj malpli atenton, mi preferus ke ili malpermesus fumi.
Evidentas ke malpermeso ne estas bona solvo ĉar kreas novajn problemojn. Mi demandas min ĉu vere ekzistas bona solvo...
Ĝis, Novatago.
crescence (Profil megtekintése) 2009. május 10. 13:26:13
novatago:La problemo estas kiu pagos la resanigon de tiuj, kiuj decidas damaĝi sian sanon.Mi opinias kiel vi. Ĉu la socio devas pagi por la privatulaj profitoj ?
Vilinilo (Profil megtekintése) 2009. május 10. 14:16:02
novatago:La problemo ne estas diri aŭ ne tion, kion povas fari iu kun sia sano. La problemo estas kiu pagos la resanigon de tiuj, kiuj decidas damaĝi sian sanon. Se ekzemple la registaro devas altigi ĉies impostojn por resanigi fumemulon aŭ se kuracisto devas "perdi" tempon por resanigi tiajn homojn kaj tial doni al miaj akcidentaj malsanoj malpli atenton, mi preferus ke ili malpermesus fumi.Mi jam pensis same ol vi, sed argumento ŝanĝis mian opinion: se registaro ne devus pagi resanigon de droguzantoj, ankaŭ ĝi ne devus pagi resanigon de nefizikativaj personoj, nek de grasmanĝantoj, nek de iu havante malsanojn rilatajn kun vivstilo. Sed kiel oni povas scii se, ekzemple, ulo kun kormalsano kulpas pri ĝi aŭ ne?
Evidentas ke malpermeso ne estas bona solvo ĉar kreas novajn problemojn. Mi demandas min ĉu vere ekzistas bona solvo...
Ankaŭ, eĉ se naciŝtatoj ne pagus resanigon de droguzantoj, estas alia eblo: ĉiuj malsanoj rilataj kun droguzo estus resanigataj nur per privataj sanservoj, kun pago.
novatago (Profil megtekintése) 2009. május 10. 19:20:34
Vilinilo:Mi jam pensis same ol vi, sed argumento ŝanĝis mian opinion: se registaro ne devus pagi resanigon de droguzantoj, ankaŭ ĝi ne devus pagi resanigon de nefizikativaj personoj, nek de grasmanĝantoj, nek de iu havante malsanojn rilatajn kun vivstilo. Sed kiel oni povas scii se, ekzemple, ulo kun kormalsano kulpas pri ĝi aŭ ne?Mi ne parolis pri ĉu iuj meritas aŭ ne meritas resanigon. Tio ne estas diskutebla. Mi nur parolis pri kialoj por krei iajn leĝojn.
Ankaŭ, eĉ se naciŝtatoj ne pagus resanigon de droguzantoj, estas alia eblo: ĉiuj malsanoj rilataj kun droguzo estus resanigataj nur per privataj sanservoj, kun pago.
Pri fumi, en Hispanio la registaro altigis la impostojn por tabako anstataŭ simple malpersi fumi kaj tiel solviĝas parte la problemo pri kiu pagas al fumemuloj la resanigojn. Laŭ mi tiu estis bona ideo.
Malgaje, igi laŭleĝan kanabon ne estas tia facile. Estas grava problemo ĉar kiel alkoholo, kanabo influas sur la volo kaj la problemoj, kiujn okazigas tio ne temas nur pri impostoj kaj kuracistoj. Tamen la malpermeso ne malhelpas konsumon kaj ke ĝi kreas aliajn gravajn problemojn evidentas.
En Hispanio, laŭ mia scio, estas laŭleĝa (aŭ almenaŭ ne estas kontraŭleĝa) produkti kaj havi kanabon NUR por privata kaj propra konsumo. Do, mi ne komprenas bone kial kanabemuloj hispanaj petas tiun laŭleĝigon.
Ĝis, Novatago.
Vilinilo (Profil megtekintése) 2009. május 10. 20:36:50
rabhiuz (Profil megtekintése) 2009. május 12. 4:38:49
Rodrigoo (Profil megtekintése) 2009. május 12. 16:55:57
Mi ne manĝas viandon, do mi demandas kial mi pagu por resanigi la grasmanĝemuloj. Ĉar anstataŭ altigi la impostojn por viando, oni altigis impostojn por aliaj aferoj kiujn mi ankaŭ pagas.
En Brazilo, vi ne rajtas kunporti, planti kaj io ajn. Sed se vi havas malgrandan kvanton, oni komprenas ke vi estas nur persona uzanto kaj ne rajtas aresti vin.
Ĉu permesatas fumi surstrate kanabon en Hispanio, Novatago?
Sammondane,
Ĥod