K vsebini

Kiu vi pensas pri lauleĝigi kanabon?

od Vilinilo, 10. maj 2009

Sporočila: 41

Jezik: Esperanto

Vilinilo (Prikaži profil) 10. maj 2009 01:33:56

Mi legis en brazila retgazeto ke hodiaŭ okazis marŝadoj en 250 urboj ĉe la mondo, inkluzive de Berlino, Madrido, Pariso kaj Rio de Ĵanejro, por peti laŭleĝigon de kanabo.

Kio vi pensas pri tiu? Mi konfesas ne havi estigitan opinion, ĉar malgraŭ mi abomenas drogojn, inkluzive tabakan cigaredon, mi ne certas ĉu registaro rajtas decidi tiun, kiun plenkreskaj civitanoj povas fari kun sia propra sano.

annadahlqvist (Prikaži profil) 10. maj 2009 10:54:11

kanabo por fumi aŭ kanabopor fari ekzemple vestaĵojn?

Rogir (Prikaži profil) 10. maj 2009 11:37:08

En Nederlando ĝi permesiĝas, kaj ŝajnas funkcii. Laŭ mi estas pli bone kontroli ol malpermesi.

novatago (Prikaži profil) 10. maj 2009 12:38:02

Vilinilo:Kio vi pensas pri tiu? Mi konfesas ne havi estigitan opinion, ĉar malgraŭ mi abomenas drogojn, inkluzive tabakan cigaredon, mi ne certas ĉu registaro rajtas decidi tiun, kiun plenkreskaj civitanoj povas fari kun sia propra sano.
La problemo ne estas diri aŭ ne tion, kion povas fari iu kun sia sano. La problemo estas kiu pagos la resanigon de tiuj, kiuj decidas damaĝi sian sanon. Se ekzemple la registaro devas altigi ĉies impostojn por resanigi fumemulon aŭ se kuracisto devas "perdi" tempon por resanigi tiajn homojn kaj tial doni al miaj akcidentaj malsanoj malpli atenton, mi preferus ke ili malpermesus fumi.

Evidentas ke malpermeso ne estas bona solvo ĉar kreas novajn problemojn. Mi demandas min ĉu vere ekzistas bona solvo...

Ĝis, Novatago.

crescence (Prikaži profil) 10. maj 2009 13:26:13

novatago:La problemo estas kiu pagos la resanigon de tiuj, kiuj decidas damaĝi sian sanon.
Mi opinias kiel vi. Ĉu la socio devas pagi por la privatulaj profitoj ?

Vilinilo (Prikaži profil) 10. maj 2009 14:16:02

novatago:La problemo ne estas diri aŭ ne tion, kion povas fari iu kun sia sano. La problemo estas kiu pagos la resanigon de tiuj, kiuj decidas damaĝi sian sanon. Se ekzemple la registaro devas altigi ĉies impostojn por resanigi fumemulon aŭ se kuracisto devas "perdi" tempon por resanigi tiajn homojn kaj tial doni al miaj akcidentaj malsanoj malpli atenton, mi preferus ke ili malpermesus fumi.

Evidentas ke malpermeso ne estas bona solvo ĉar kreas novajn problemojn. Mi demandas min ĉu vere ekzistas bona solvo...
Mi jam pensis same ol vi, sed argumento ŝanĝis mian opinion: se registaro ne devus pagi resanigon de droguzantoj, ankaŭ ĝi ne devus pagi resanigon de nefizikativaj personoj, nek de grasmanĝantoj, nek de iu havante malsanojn rilatajn kun vivstilo. Sed kiel oni povas scii se, ekzemple, ulo kun kormalsano kulpas pri ĝi aŭ ne?

Ankaŭ, eĉ se naciŝtatoj ne pagus resanigon de droguzantoj, estas alia eblo: ĉiuj malsanoj rilataj kun droguzo estus resanigataj nur per privataj sanservoj, kun pago.

novatago (Prikaži profil) 10. maj 2009 19:20:34

Vilinilo:Mi jam pensis same ol vi, sed argumento ŝanĝis mian opinion: se registaro ne devus pagi resanigon de droguzantoj, ankaŭ ĝi ne devus pagi resanigon de nefizikativaj personoj, nek de grasmanĝantoj, nek de iu havante malsanojn rilatajn kun vivstilo. Sed kiel oni povas scii se, ekzemple, ulo kun kormalsano kulpas pri ĝi aŭ ne?

Ankaŭ, eĉ se naciŝtatoj ne pagus resanigon de droguzantoj, estas alia eblo: ĉiuj malsanoj rilataj kun droguzo estus resanigataj nur per privataj sanservoj, kun pago.
Mi ne parolis pri ĉu iuj meritas aŭ ne meritas resanigon. Tio ne estas diskutebla. Mi nur parolis pri kialoj por krei iajn leĝojn.

Pri fumi, en Hispanio la registaro altigis la impostojn por tabako anstataŭ simple malpersi fumi kaj tiel solviĝas parte la problemo pri kiu pagas al fumemuloj la resanigojn. Laŭ mi tiu estis bona ideo.

Malgaje, igi laŭleĝan kanabon ne estas tia facile. Estas grava problemo ĉar kiel alkoholo, kanabo influas sur la volo kaj la problemoj, kiujn okazigas tio ne temas nur pri impostoj kaj kuracistoj. Tamen la malpermeso ne malhelpas konsumon kaj ke ĝi kreas aliajn gravajn problemojn evidentas.

En Hispanio, laŭ mia scio, estas laŭleĝa (aŭ almenaŭ ne estas kontraŭleĝa) produkti kaj havi kanabon NUR por privata kaj propra konsumo. Do, mi ne komprenas bone kial kanabemuloj hispanaj petas tiun laŭleĝigon.

Ĝis, Novatago.

Vilinilo (Prikaži profil) 10. maj 2009 20:36:50

Vi pravas. Tiu estas tre kompleksa problemo, estas multaj avantaĝoj, same ke multaj malavantaĝoj, tiel en laŭleĝigo, kiel en malpermeso. Tamen mi ne povas kompreni la kialon de tabako kaj alkoholo esti permesitaj, sed aliaj drogoj ne. Mi pensas ke, aŭ tutaj estu malpermesitaj aŭ tutaj estu permesitaj.

rabhiuz (Prikaži profil) 12. maj 2009 04:38:49

Kanabo estas noca por sano, sed tabako estas simile noca. Alkoholo estas pli danĝera ol kanabo. Ebriaj veturigistoj ofte mortigas homojn. Oni ne ofte aŭdis pri kanabita veturigistoj kiuj mortigas iuj. Havi leĝoj kontraŭ kanabo sed ne kontraŭ tabako kaj alkoholo ŝajnas al mi arbitrara.

Rodrigoo (Prikaži profil) 12. maj 2009 16:55:57

Mi fumas tabakon kaj volas daŭre fumi tabakon. Oni demandiĝis kial oni pagu mian resanigon, kaj plialtigis la impostojn por tabako (30%!).

Mi ne manĝas viandon, do mi demandas kial mi pagu por resanigi la grasmanĝemuloj. Ĉar anstataŭ altigi la impostojn por viando, oni altigis impostojn por aliaj aferoj kiujn mi ankaŭ pagas.

En Brazilo, vi ne rajtas kunporti, planti kaj io ajn. Sed se vi havas malgrandan kvanton, oni komprenas ke vi estas nur persona uzanto kaj ne rajtas aresti vin.

Ĉu permesatas fumi surstrate kanabon en Hispanio, Novatago?

Sammondane,
Ĥod

Nazaj na začetek