Hozzászólások: 13
Nyelv: Esperanto
crescence (Profil megtekintése) 2009. május 10. 12:16:48
Kiel oni datas leteron ? Ĉu per la akuzativo ?
Dimanĉo, la 10a de majo
aŭ
Dimanĉon[/u], la 10an[/u] de majo
Dankon
KoLonJaNo (Profil megtekintése) 2009. május 10. 13:56:08
crescence:Saluton,En letero mi uzus:
Ĉu oni datas leteron ? Ĉu per la akuzativo ?
Dimanĉo, la 10a de majo
aŭ
Dimanĉon[/u], la 10an[/u] de majo
Dankon
Kolonjo, la 10-an de majo 2009
Indiko de la semajntago estas iom nekutima en leteroj -- almenaŭ en Germanujo.
Sed laŭbezone oni povus aldoni ĝin:
Kolonjo, dimanĉon, la 10-an de majo 2009
El denove somereca Rejnlando je 2009-05-10,
Kolonjano
crescence (Profil megtekintése) 2009. május 10. 14:15:56
En Francujo, oni povas skribi ankaŭ la semajntagon.
sergejm (Profil megtekintése) 2009. május 10. 15:16:23
Dimanĉe, la 10-an de majo de 2009
Kio estas mallongigo de:
[La letero estas skibita] dimanĉe, la 10-an de majo de 2009
Vilinilo (Profil megtekintése) 2009. május 10. 15:26:46
sergejm (Profil megtekintése) 2009. május 10. 17:03:45
Vilinilo:Kial ne eblas simple "Dimanĉo, la 10-a de majo de 2009" ?Verŝajne, tiel vi povas skribi en komenco de la letero, en taglibro kaj en prezo-listo aŭ konto, kie la frazo mallongigas kiel "La prezoj validas por dato"
crescence (Profil megtekintése) 2009. május 10. 18:50:40
Ĉu la 10a de Majo aŭ la 10a de majo ?
En la franca, ne estas majusklo.
fizikisto (Profil megtekintése) 2009. május 10. 19:20:11
crescence:Ĉu la nomoj de la monatoj skribiĝas kun majusklo ?Laŭ PMEG, la monatnomoj estas kutime skribataj kun majusklo. Vidu http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/propraj_nomoj/m...
crescence (Profil megtekintése) 2009. május 11. 5:09:11
Ankaŭ unu demandon : kial la 10a , kaj ne 2009a ?
KoLonJaNo (Profil megtekintése) 2009. május 11. 5:35:19
crescence:Ankaŭ unu demandon : kial la 10a , kaj ne 2009a ?Plia demando: ...
Legu pri datoj en PMEG.
Kolonjano