Sadržaj

Nova vorto

od jchthys, 14. svibnja 2009.

Poruke: 18

Jezik: Esperanto

jchthys (Prikaz profila) 14. svibnja 2009. 14:38:10

Kion vi pensas pri mia nova konstruaĵo por “spam”—rubmesaĝaĵaĉo?

bbc (Prikaz profila) 14. svibnja 2009. 15:26:24

Tro klare kaj tro longe. Mi pemsas, ke "rubaĵo" estus sufiĉe. Ĉu ne?

horsto (Prikaz profila) 14. svibnja 2009. 15:39:45

jchthys:Kion vi pensas pri mia nova konstruaĵo por “spam”—rubmesaĝaĵaĉo?
Ĉu vi jam provis prononci tion?

jchthys (Prikaz profila) 14. svibnja 2009. 15:40:18

Mi pensas, ke estas la vorto humura kaj amuza.
Kaj jes, mi diris ĝin.

Vilinilo (Prikaz profila) 15. svibnja 2009. 01:46:31

jchthys:Mi pensas, ke estas la vorto humura kaj amuza.
Kaj jes, mi diris ĝin.
Ĉu la sufikso -aĵ endas? Kial ne simple “rubmesaĝaĉo”?

Filu (Prikaz profila) 15. svibnja 2009. 13:19:20

Laŭ ankaŭ mi rubmesaĝo estas sufiĉe klara memstare, sen plia aldono da sufiksoj: mi ne scias pri la vorto mesaĝaĵo, ĉar jam estas aĵo mesaĝo, kaj la rub- parto jam indikas la aĉeco. Mi tamen povus kompreni mesaĝaĉo (pli malpli rubmesaĝo, nur ne tiel bonsone).

Leporino (Prikaz profila) 15. svibnja 2009. 14:07:12

Jam ekzistas la vortoj spamo kaj spammesaĝo. okulumo.gif Sed rubmesaĝo tre plaĉas al mi.

jchthys (Prikaz profila) 15. svibnja 2009. 22:58:06

Kompreneble “rubmesaĝon” oni norme uzus! Sed mi pensis, ke la vorto, kiun mi kreis, estas humura kaj tial malaĉa.

Rodrigoo (Prikaz profila) 15. svibnja 2009. 23:09:03

Se vi volas aĉigi la vorton, kial ne diri "aĉa rubmesaĝo"? Tiel ĝi longiĝas. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

LyzTyphone (Prikaz profila) 16. svibnja 2009. 02:00:16

R2D2!:Laŭ mı, “rubmesaĝo” jam ekzıstas, kaj estas uzata eĉ en ĉı tıu forumo.

—Ilhuıtemoc δ
Efektive, ĉine ni nomas ĝin ĝuste tiel!
Al mi ĝi ege sufiĉas. Ju pli mallonga la vorto, des pli bone ĝi utila, miaopinie.

@Leporino
Ankaŭ, "Spam" mem ne vere signifas "ruba mesaĝo"-n, sed speco de viandaĵo angle.
Tial serioze tio kion Ilhuitemoc proponis pli bona.

@jchthys
Certe~! Vian vorton oni povas uzi por akcenti la aĉecon de rubmesaĝo!

Natrag na vrh