Al la enhavo

traduki en + akuzativo ?

de crescence, 2009-majo-21

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-21 07:34:30

Saluton,

Se mi petas tradukon de iu, mi diras al iu :

Traduku en Esperanto ?



Traduku en Esperanton ?

Dankon

tommjames (Montri la profilon) 2009-majo-21 09:27:34

crescence:Saluton,

Se mi petas tradukon de iu, mi diras al iu :

Traduku en Esperanto ?



Traduku en Esperanton ?

Dankon
Diru la duan. Kiam temas pri transformado, oni uzas la akuzativon por montri la figuran transiron en novan staton. Komparu kun rompi en du pecojn kaj La princo transformiĝis en ranon.

Vi ankaŭ povas diri simple esperantigi anstataŭ traduki en esperanton.

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-21 10:58:10

tommjames:
Vi ankaŭ povas diri simple esperantigi anstataŭ traduki en esperanton.
Dankon al vi !

lernulo2 (Montri la profilon) 2024-februaro-06 20:05:56

La du kazoj por uzi la akuzativon:
1. La direkta objekto.
2. Anstataŭigi prepozicion.

En "La bona lingvo" mi legis:
Nu, profesia tradukisto ne rajtas fabriki lingvon laŭplaĉe. Lia tasko estas transigi en sistemon, kiu estas, kio ĝi estas – kun la propraj mankoj kaj limigoj – pensojn esprimitajn en alia sistemo.
Mi pensas, ke la akuzativo de "en sistemon" estas kvazaŭ direkto, do "al en sistemo".

...same kiel "traduku al en Esperanto".

Tiu akuzativo, "en Esperanton", do estas uzata por anstataŭigi prepozicion, "al".

Metsis (Montri la profilon) 2024-februaro-09 07:42:03

La prepozicio "trans" montras
PIV:
…lokon aŭ spacon, kuŝantan pli malproksime ol, k iel dividitan disde la objekto, kiun ĝi enkondukas
La verbo "transigi" signifas, ke post la ago io, la objekto de la verbo, estas en tiu alia, transa, loko. Do la ago enhavas la ideon de movo de tiu io, de sia nuna loko ĝis tiu transa loko. Jen tiu io estas "esprimitaj pensoj" aŭ "pensoj esprimitaj", ĉar oni povas meti adjektivan atributon aŭ antaŭ aŭ post sia ĉefvorto. Alivorte "…transigi pensojn esprimitajn" montra la agon kaj ties objekton.

Kion do signifas tiuj esprimoj kun la vorto sistemo? La unua, "en sistemon", montras la rezultan lokon, celon, de la movo de la ago "transigi". La dua "en alia sistemo" estas loka priskribo de la esprimo "pensojn esprimitajn", alivorte ĝi esprimas, kie la pensoj komence situas. Ĉar ne ekzistas movo en tiu komenca loko, starto, la esprimo estas en nominativo, "en alia sistemo".

Kvankam kelkfoje oni bezonas uzi du prepoziciojn por precize montri movon, ekz. "…iris al ĉe li", la verbo "traduki" estas tiel establita, ke oni diras "traduki en Esperanton", ĉiuj aliaj manieroj por montri la cellingvon estas nur strangaj kaj potenciale konfuzas la leganton.

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-februaro-09 10:26:13

Nur nia amiko Amigueo povas traduki en Esperanto en normalan lingvon.

(Ĉar temas pri du dialektoj de la sama -do senakuzativa- lingvo: la volapukan kaj la fundamentan)

Metsis (Montri la profilon) 2024-februaro-09 13:30:07

Altebrilas:Nur nia amiko Amigueo povas traduki en Esperanto en normalan lingvon.

(Ĉar temas pri du dialektoj de la sama -do senakuzativa- lingvo: la volapukan kaj la fundamentan)
Mi fidas, ke ri elpensos novan, iel magie pli bonan manieron kun (laŭ ri) pli precizaj prepozicioj aŭ similaj, per kiuj oni povas montri la fonto- kaj cellingvon, kiam oni tradukadas ridulo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-februaro-10 14:08:24

😉............................
.....

amigueo (Montri la profilon) 2024-februaro-11 06:39:48

La mesaĝo estas kaŝita.

amigueo (Montri la profilon) 2024-februaro-11 07:56:00

La mesaĝo estas kaŝita.

Reen al la supro