Więcej

«La vivo estas bela»

od jchthys, 21 maja 2009

Wpisy: 6

Język: Esperanto

jchthys (Pokaż profil) 21 maja 2009, 12:52:38

Lastvespere mi spektis la italan filmon «La vita è bella», kaj mi ja ŝategas ĝin. Kiom da aliaj lernu!-uzantaj iam ĝin spektis?

La filmo ankaŭ memorigis min tio ŝerco el la ĉapelludo, kiun oni povas ludi ĉe lernu!:
Inteligenta hundo:Lastsemajne mi iris al la kinejo. Ce antaua vico sidis viro kun sia hundo. La filmo estis foje amuza, foje malgoja. Dum la malgojaj partoj, la hundo ploris, kaj dum la humuraj partoj, la hundo ridis. Ci tio ripetigis dum la tuta filmo. Kiam la filmo finigis, mi decidis paroli al la viro.
― Sajnas ke via hundo tre guis la filmon! Tio estas miriga!
― Mi ja miras. Li tre malsatis la libron.
Parenteze, mi pensas ke la plej bona metodo (se oni ne havas la ĉapelojn haveblaj) estas simple neuzi ilin. Estis iom malfacile por mi ludi la ĉapelludon, ĉar mi legas la tekston ĝuste nehezite!

Rogir (Pokaż profil) 21 maja 2009, 19:33:06

Se ĉapeloj estas nehaveblaj, tio estas eblo, sed mi preferas la h-metodon, ĉar alie estas tro multaj dusignifaj vortoj.

Nu, pri la filmo. Mi ŝatis la patron, lia genieco, la lingvon, la sferon, preskaŭ ĉion de la filmo.

jchthys (Pokaż profil) 21 maja 2009, 19:37:33

Sferon? Ĉu vi intencas la atmosferon?

Rogir (Pokaż profil) 21 maja 2009, 22:37:12

Jes, la atmosferon.

horsto (Pokaż profil) 22 maja 2009, 10:32:19

La etoson!

Mi ankaŭ ŝatis la filmon, sed mi ne scias ĉu mi ankoraŭfoje spektos ĝin, ĉar la fino ja estas treege malĝoja.

jchthys (Pokaż profil) 22 maja 2009, 12:07:45

Ne treege malĝoja—estas vere amar-dolĉa. Mi pensas, ke la fino dolĉas. (Mi ne intencas am'ar'dolĉ'a, laŭ la lernu! vortaro: “amara” estas alia vorto.)

Wróć do góry