Al la enhavo

Esperantistoj el Venezuelo…

de Mendacapote, 2007-januaro-31

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-januaro-31 01:01:22

Hodiaŭ, feliĉe, mi trovis du mesaĝojn el du venezuelaj esperantistoj ĉe la forumo. Tamen mi tre ĝojas pri tio, mi ankaŭ demandiĝas kial ni, venezuelaj esperantistoj, ne esperante interrilatiĝas plu. Verdire, mi havas multajn esperantistajn konatulojn el aliaj landoj sed ne eĉ unu el Venezuelo!!! Persone mi tre ŝatus renkonti vin ĉiujn, do se vi estas el Venezuelo, Bonvolu skribi al la forumo kaj diru kiel vi pensas ni povus fortigi nian nacian movadon. Se vi aliflanke estas eksterlandano bonvolu aldoni vian vidpunkton.

galvis (Montri la profilon) 2007-februaro-01 23:10:29

Saluton, amiko Mendacapote, eble mi estas uno
el la venezuelanaj esperantistoj kiujn vi malkovris ĉe la forumo.
Vere, en la listoj de Lernu estas pli da cent gesamideanoj de nia lando sed, mi rimarkas ke ne multajn el ili ensalutas tiun ĉi retlokon.

Tamen, se ni povos fari rektan kontakton kun ili, ni eblos partopreni pli ofte pri la diskutado de la diversaj aferoj kiuj interesas
al la nuna homaro, kune kun la helpo de la geamikoj en la tuta mondo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-13 12:26:36

Denove aperis tre laca terurĉjo kaj lace demandis: Ĉu nur du esperantistoj ekzistas en suna kaj plena da belegaj junulinoj Venezuelo? lango.gif
Mendaĉjo, mi kuras tra temoj de la forumo, serĉante ion interesan.

ocha (Montri la profilon) 2007-junio-06 14:14:24

Domaĝe ke mi ne vidis vian temon pli frue! Eble vi ankoraŭ legos ĉi tion...
Kvankam mi loĝas en Usono kaj estas laŭkulture pli japana ol venezuela, mi povas diri ke mi estas duonvenezuelanino. Mi ĉiam interesiĝas pri mia naskiĝlando kaj volas vidi ĝin denove, iam. Kaj tiam, renkonti esperantistojn!
Ĉu vi estas membro de la Venezuela Esperanto-Asocio? Mi vidis ke ĝi havas interesan organon rido.gif

Zimm (Montri la profilon) 2007-junio-26 19:49:43

Salut'!

Mi deziras multajn sukcesojn en la Copa America, al vi! okulumo.gif Mi esperas, ke tio estos ekscita turniro!
sal.gif

Vilinilo (Montri la profilon) 2007-junio-27 22:22:41

Zimm:Salut'!

Mi deziras multajn sukcesojn en la Copa America, al vi! okulumo.gif Mi esperas, ke tio estos ekscita turniro!
sal.gif
Bonan ŝancon por Venezuelo, sed ke Brazilo venku! lango.gif

Zimm (Montri la profilon) 2007-junio-27 22:56:08

Vilinilo:

Bonan ŝancon por Venezuelo, sed ke Brazilo venku! lango.gif
Mi amas la brazilan futbalon, sed mi nun timas pri brazilojn. Mi estas malkontenta pro Dunga. ridulo.gif Kaj la argentina teamo estas tre forta...

(mi nun vidis la filmo de Copa, al mi tre plaĉas! :
http://youtube.com/watch?v=-WE6acwBd8Q )
Hodiaŭ, venku Ecuador kaj Brazilio! ridulo.gif

Vilinilo (Montri la profilon) 2007-junio-27 23:08:17

Vi pravas, Argentino estas tre forta, kaj Brazilo ne havas ĉiujn el siaj plej bonaj atletoj... Sed je la antaŭa Amerika Pokalo la situacio estis tutsama kaj Brazilo venkis!

galvis (Montri la profilon) 2007-junio-28 06:39:00

La Amerika Pokalo de futbalo daŭrigas tre interesa ĉar la lastaj rezultadoj tiel tion diras :

Peruo 3-0 Urugvajo
Venezuelo 2-2 Bolivio

Ĉilio 3-2 Ekvadoro
Meksiko 2-0 Brazilo

Hodiaŭ, ĵaŭdo 28, ludas :

Kolombio - Paragvajo
Usono - Argentino

Jen la kanzono de la pokalo :

http://www.davidluna.com.ve/index.php?ID=1&IDP...

Zimm (Montri la profilon) 2007-junio-28 12:00:38

Ĝisnuna ne venkis la teamoj, al kiuj mi zelotis.. malgajo.gif
Ekvadoro kaj Brazilio estis pli bonaj, ol la kontraŭuloj. Sed Ĉilio kaj ankaŭ Meksikoj ludis bone kaj bele.
(Laŭ mi, Robinho estis admirinda)

Reen al la supro