Al la enhavo

Esperantistoj el Venezuelo…

de Mendacapote, 2007-januaro-31

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Vilinilo (Montri la profilon) 2007-junio-28 14:48:42

Mi ne spektis la maĉon inter Ekvatoro kaj Ĉilio, tamen ŝajnas tiu estis tre bona maĉo, Ekvatoro komencis venkanta, sed Ĉilio ŝanĝigi la situacion en la fino (mi volis diri "Chile changed the score", kiel oni parolas "score"-n en Esperanto?).

La maĉo inter Brazilo kaj Meksiko estis bona, sed mi pensas, ke la rezultato ne estis ĝusta (aŭ justa? bonvolu iu komprenigi min) ĉar Brazilo faris unu golon, ke estis nevalidigita erare kaj Brazilo estis pli bona ol Meksiko... Kaj ankaŭ ĉar mi estas brazilano, do mi estas malĝoja pro la malvenko de mia teamo! lango.gif

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-junio-28 15:24:26

La mekzika venko estis ĝuste justa kaj juste ĝusta… eĉ se oni donacus al vi la supoze ŝtelitan golon…
Se vi bone ekkomprenis la plej granda parto el la venezuelaj spektantoj apogis Brazilon…
La mekzika venko surprizis kaj malplezurigis ne nur vin brazilanojn… sed estis ĝusta kaj justa.

horsto (Montri la profilon) 2007-junio-28 15:39:31

Vilinilo:
kiel oni parolas "score"-n en Esperanto?).
rezulto - ŝanĝi la rezulton
Vilinilo:
ĝusta aŭ justa? bonvolu iu komprenigi min.
la rezulto estas ĝusta - ne estas eraro en la rezulto.
la rezulto estas justa - la venkinto meritas la venkon.

Zimm (Montri la profilon) 2007-junio-28 15:57:04

Jes. La meksika venko estis justa, ĉar estas venkinto la teamo -en la futbalo- kio ŝotas plurajn golojn. ridulo.gif
Sed la braziloj ne estis bonŝancaj.
Mi esperas, ke ankaŭ la hodiaŭaj maĉoj estos bonaj, kiel ĝisnuna maĉoj! sal.gif

Vilinilo (Montri la profilon) 2007-junio-28 20:00:19

Mendacapote:
Mi ne estis parolanta tute serioze okulumo.gif

horsto:
Dankon pro la klarigoj!

Zimm:
Kiel vi spektas la Amerikan Pokalon en Hungarujo, Zimm, ĉu la televido montras la maĉojn?

Zimm (Montri la profilon) 2007-junio-28 22:00:40

Vilinilo:

Zimm:
Kiel vi spektas la Amerikan Pokalon en Hungarujo, Zimm, ĉu la televido montras la maĉojn?
Bedaŭrinde mi ne havas la hungaran "Sport Klub TV"-n, kio televidigas la maĉojn.
Mi spektas la Amerikan Pokalon en la reto, per la "SopCast" noma programo. Ĉi tio estas malbonkvalita la elsendo, kaj al mi estas malfruaj la maĉoj (ĉi tie estas jam 23:58), sed indas vigili pro la Pokalo. ridulo.gif

Vilinilo (Montri la profilon) 2007-junio-29 13:42:40

Ĉi-jare ŝajnas al mi, ke la pokalo(-n ?) estas vere spektinda. Hieraŭ Argentino venkis Usonon je(?) 4-1 kaj Paragvajo venkis Kolombion je 5-0.

Zimm (Montri la profilon) 2007-junio-30 02:54:56

Vilinilo:Ĉi-jare ŝajnas al mi, ke la pokalo(-n ?) estas vere spektinda. Hieraŭ Argentino venkis Usonon je(?) 4-1 kaj Paragvajo venkis Kolombion je 5-0.
Vi pravas!
Multaj goloj, bonaj ludoj estas en la tute Pokalo.
Mi jam ne vidis delonge, ĉi tia bonaj maĉoj, kiel nuntempe estas en la Pokalo. Ĝisnune al mi la plej bonaj ludistoj en la Pokalo estas Messi, kaj Robinho (malgraŭ, ke ili ne ŝotis golon!)
(Ankoraŭ mi estas scivola pri la "Afriko Nacioj Pokalo", kio estos /je?/ en 2008.)

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-30 21:47:51

Bona aspekto.
Imagu, amatoroj de futbalo: dudek du firmaj viroj sidas sur greso de futbalejo kaj maĉas, maĉas, maĉas.

Vilinilo (Montri la profilon) 2007-julio-16 01:56:07

Brazilo venkis denove, 3-0 kontraŭ Argentino! rido.gif

Reen al la supro