Späť na obsah

Post la "bona la lingvo"... la "bona vivo".

od erikano, 28. mája 2009

Príspevky: 10

Jazyk: Esperanto

erikano (Zobraziť profil) 28. mája 2009 22:05:21

Esperanto-parolanto devus PAROLI la "bona lingvo" (fakte : simpla lingvo), kiel diris C. Piron, por pli bone disvastigi la lingvon !

Same, por pli disvastigi la esperanto-sinteno, por pli plaĉi al la mondo , li devus, laŭ mi, ankaŭ :

VIVI bone ! ekzemplodone ! imitinde ! respektinde ! bele, kaj sane !

Do, ĉi-sube, mi detalis la severajn regulojn de mian perfektan esperantan vivon :

- Ĉiu-tage : mi manĝas precipe picon (nur verajn italajn "pizze", kompreneble), almenaŭ 5 fojoj po semajno. Ĉi-tio perfektigas mian elparolon.

- Samtempe : mi klopodas trinki almenaŭ 5 litrojn da biero po semajno, el Germanio, Nerderlando, "Junajted Kingdomo" kaj foje Meksiko (tre bonega biero "Corona"). (Ĉi-tio plibonigas mian konon de eksterlandajn vortojn kaj kulturon)

- Nature : mi neniam faras sporton, ĉar, kiam mi revenas el laboro, mi devu spekti 5 à 6 horoj (po tago) la mult-nombr-ega-jn televidkanalojn (278) kiujn mi ricevis hejme, por esti bone informata pri la novaĵoj el la tuta mondo.

- Evidente : mi preskaŭ neniam dormas, ĉar la nokto estas bona tempo por retumi kaj legi la nekalkuleblajn ĉiutagajn novajn mesaĝojn el mia nefinita nombro de amikoj el la tut-tera ...( kaj eble kelkaj el aliaj mondoj, ĉar kelkaj mesaĝoj estas foje vere strangaj...)

- Finfine :
En laborejo : ĉiu-tage, mi klopodas labori la malplej eble, malpli kaj malpli, por havi pli kaj pli da tempo por lerni esperanto kaj babili en lernu.net retejo !

... KAJ VI ?
Kiel estas via "perfekt-esperanta" vivo ?

Esperantst (Zobraziť profil) 29. mája 2009 5:58:19

rideto.gif Bone Senegaŭlo, ke via mesaĝo aperas en la rubriko "Humuro"! Vi sekvas kaj sekvas kaj sekvas same! La aliaj vere havis paciencon, sed vi ne lernas, lernas, lernas! Vi daŭre malrespektas la reglojn. Vi ŝajnas misiisto kaj daŭre propagandas vian kredon.

Rogir (Zobraziť profil) 29. mája 2009 14:31:36

Li ne estas Senegaŭlo, sed Erikano.

Mi samopinas kun kelkaj el viaj punktoj, ne ĉiuj.

erikano (Zobraziť profil) 29. mája 2009 14:52:15

Esperantst:rideto.gif Bone Senegaŭlo, ke via mesaĝo aperas en la rubriko "Humuro"! Vi sekvas kaj sekvas kaj sekvas same! La aliaj vere havis paciencon, sed vi ne lernas, lernas, lernas! Vi daŭre malrespektas la reglojn. Vi ŝajnas misiisto kaj daŭre propagandas vian kredon.
Ooo ! Vi miskomprenis, videble ! Tut-Ĉio ( rido.gif ) ĉi supre estas nurege ( re-rido.gif ) HUMURO !

(Vi miskomprenis videble : ĉar vi eraris pri la skribinto... ploro.gif !!)

Sed : Esperanto estas tiel fascina, interesega, ekscita, tial mi vivas (nur) iom same tiu (tute) imagita rakonto...

Amike. Ĝis !

Esperantst (Zobraziť profil) 29. mája 2009 18:23:38

senkulpa.gif , Mi petas pardonon ke mi kaŭzis konfuzon. La mesaĝo de Senegaŭlo estis forprenita de la teamo (ĉar ĝi estis kontraŭ la reguloj) kaj tiel mia mesaĝo ŝajnis esti direktita al la malĝusta persono. Do, mia mesaĝo vere esti por Senegaŭlo, kiu skribis mesaĝon, kiun vi ne plu povas legi.

Senegaùlo (Zobraziť profil) 29. mája 2009 20:05:57

Esperantst estis kompatinda viktimo de tio kion li afable nomas "forpreno"... (Mi havas alian vorton por tio..)

Jes mi ne respektas la regulojn, sed ne pro tio oni censuras min... Aliaj ankaŭ senpune malrespektas... sed ne temas pri samaj reguloj !

La regulo kiun mi malrespektis estas ke oni agu nur favore al Esperanto (ĉu mi denoncu sekton al la konpetentaj instancoj ?...)

AlfRoland (Zobraziť profil) 29. mája 2009 21:02:26

Senegaùlo:Esperantst estis kompatinda viktimo de tio kion li afable nomas "forpreno"... (Mi havas alian vorton por tio..)

Jes mi ne respektas la regulojn, sed ne pro tio oni censuras min... Aliaj ankaŭ senpune malrespektas... sed ne temas pri samaj reguloj !

La regulo kiun mi malrespektis estas ke oni agu nur favore al Esperanto (ĉu mi denoncu sekton al la konpetentaj instancoj ?...)
Mi proponas ke la teamo kreu por vi propran rubrikon. Taŭga nomo estus: "Vomaĵoj".

Senegaùlo (Zobraziť profil) 29. mája 2009 21:58:14

AlfRoland:
Senegaùlo:Esperantst estis kompatinda viktimo de tio kion li afable nomas "forpreno"... (Mi havas alian vorton por tio..)

Jes mi ne respektas la regulojn, sed ne pro tio oni censuras min... Aliaj ankaŭ senpune malrespektas... sed ne temas pri samaj reguloj !

La regulo kiun mi malrespektis estas ke oni agu nur favore al Esperanto (ĉu mi denoncu sekton al la konpetentaj instancoj ?...)
Mi proponas ke la teamo kreu por vi propran rubrikon. Taŭga nomo estus: "Vomaĵoj".
Prefere "vomitaĵo". Ne fuŝu la lingvon!

Pastoro (Zobraziť profil) 25. júna 2009 4:03:21

Jen la alia vizaĝo de la Internacia Lingvo...

Rohan (Zobraziť profil) 25. júna 2009 8:14:33

Senegaùlo:La regulo kiun mi malrespektis estas ke oni agu nur favore al Esperanto (ĉu mi denoncu sekton al la konpetentaj instancoj ?...)
Ĉi tiu mesaĝo tute taŭgas esti en la sekcio humuro, ĉar ĝi enhavas grandan ŝercon.

Plurfoje mi partoprenis diskutojn pri Esperanto en kiuj Senegaŭlo kontraŭis ĉion en Esperanto kion li povis. Jen la stultaĵoj de Zamenhof, jen la nefleksebleco de e-istoj, jen la senfine pli granda taŭgeco de la angla kiel internacia lingvo. Ĉu tiam oni forigis liajn mesaĝojn? Tute ne, oni tute lasis la diskutojn sekvi ĝiajn vojojn kaj vivojn. Konsiderante tion, laŭ mi la konkludo de Senegaŭlo ke lia mesaĝo estis forigita nur ĉar ĝi kritikis Esperanton estas tute maljusta kaj ridinda.

Nahor